sedativ/o PIV1

sedativo

MED Kvietiga medikamento: kuracisto […] preskribis al li sedativon sufiĉe fortan, sed […] tiuj kuraciloj kaŭzas dependon kaj tute ne garantias bonan kvaliton de dormo [1]; Ora sekrete ordonis, ke Penetra donu al li sedativon [2]; ŝi sendormis tutajn noktojn, senĉese ĝemante kaj turniĝante pro doloro, sedativa injekto jam ne efikis sur ŝin [3]. VD:anestezilo, dormigilo
1. Monato, Roberto Pigro: Dormu bone, vivu bone (per melatonino), 2012
2. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 100a, volumo 3a, p. 301a
3. Monato, Lin Sheng: Forpasis mia karulino, 2006
angle:
 sedative
beloruse:
 суцішальны сродак, сэдацыйны сродак
bulgare:
 седатив
ĉeĥe:
 sedativum, utišující droga
france:
 sédatif (subst.)
germane:
 Sedativ
hispane:
 sedante
hungare:
 nyugtató (orvosság)
itale:
 sedativo (sost.)
katalune:
 sedant
nederlande:
 sedativum, kalmerend middel
ruse:
 успокоительное средство, седативное средство
slovake:
 sedatívum, utišujúca droga
ukraine:
 болезаспокійливий засіб, болезаспокійливі ліки

administraj notoj