tradukoj: be bg br ca cs de en es fr hu nl pt ru sk

*pen/i PV

*peni  

(ntr)
Energie kaj lacige streĉi siajn fortojn por atingi rezulton: en korespondado […] estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la „Fundamento“ [1]; la maljuna ĉevalo […] vane penis kuri pli rapide [2]; kiam vi tralegos tiun ĉi leteron, penu, ke tiuj ĉi maristoj venu al la reĝo Hamlet; peni anstataŭigi [esprimon] per esprimo pli bona [3]; peni pri la efektivigo de siaj planoj; li komencis nun eviti laŭvortan tradukadon el tiu aŭ alia lingvo, li penis rekte pensi en la nova VivZam ; mi penos veni al la kongresoZ; oni penis allogi min per tre granda sumo da monoZ; mi estas preta, de mia flanko mi volonte penos [4]; kion vi pripenas, tio al vi venas PrV. VD:klopodi, labori, provi, strebi

Rim.: Peni pli atentigas pri streĉo kaj laciĝo, labori pri celo kaj rezulto.

peno  

Energia kaj laciga streĉo de ĉiuj fortoj al iu celo: mi vin dankas pro viaj penoj; mi faros ĉiujn eblajn penojn por kontentigi vin; ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny [5]; bona verkisto penas eviti penon al la legantoj; venas ĉagreno sen granda peno PrV; via penado ne estos vana; por sukcesi vi devas ankoraŭ plifortigi viajn penojn; ne ŝpari monon nek penon (haŭto) PrV. VD:fortostreĉo

penegi

Tre peni, uzi sian tutan kapablon por io: sciencistoj en multaj landoj intense penegis trovi la mikrobon, kiu kaŭzas tiun antaŭe nekonatan infektan malsanon [6]; vi kaj viaj kunkrimuloj penegis detrui min [7].

penema  

Kiu volonte penas; tre laborema, diligenta: li suferis konstante doloron de kapo kaj de malfeliĉa amo, kaj ambaŭ doloroj naskiĝis de lia penema partoprenado en la societa vivo, ĉar li trinkadis ĉiam grandan kvanton da restoj de vino en la nokto, kaj tio ĉi malsanigis lian kapon, kaj li vidadis multon da belaj sinjorinoj, kaj tio ĉi malsanigis lian koron FK ; ili ne estas tiel penemaj kaj laboremaj kiel la gepatra generacio [8].

penego

Tre granda sinstreĉo por iu celo: la penegoj de sciencistoj […] kapablas kontraŭstari al ĉiu plago, minaconta la homaron [9]; invadoj oni okazis en jaroj 1222 kaj 1223, tamen malgraŭ financa kaj milita penego oni ne akiris solidajn sukcesojn [10].

peniga

Trudanta aŭ postulanta penon: peniga laboro; ĉiu nokto iĝas ĉiam pli nigra ol la antaŭa, pli senkonsola, kaj la tuta vivo pli malhela kaj peniga Ĉukĉoj; al siaj infanoj ili volis doni pli bonan, pacan kaj ne tro penigan estontecon [11]; la Demokratia Respubliko Kongo eliris el longa kaj peniga milito, kiu disŝiris la landon [12].

peninda  

Sufiĉe grava, ke oni penu por ĝi: estus peninde aŭskulti mian historion [13].

penindi

Esti afero valora, dezirinda, eĉ koste de peno: li opiniis, ke tute ne penindas konfidi [deziron eliri] al la pordisto, se oni povas trarampi inter la feraj stangoj [14].

nepenema, malpenema  

Evitanta penon, mallaborema, pigra: li fariĝis malpenema kaj sin tenis ĉiam malvigle, neserioze [15].

senpene  

Facile, sen fortostreĉo aŭ laciĝo: ah, bona afero estas la rajdado, […] oni sidas kvazaŭ sur seĝo, ne faletas sur ŝtono, indulgas la ŝuojn kaj senpene vojaĝas [16]; per la pli ol 1,3-kilograma PIV oni povis ĉiam senpene mortbati iun obstinan oponanton el alia skolo [17].

valori la penon

Doni rezulton tre dezirindan kompare la necesan penon: ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro PrV ; la rezultoj tamen ne valoris la penon, ne konvinkis la monodonintojn kaj ne plenigis la propran konton [18]; la pli granda komforto valoras la penon [19].

tradukoj

anglaj

~i: try.

belorusaj

~i: старацца, намагацца, прыкладаць высілкі, накіроўваць высілкі; ~o: намаганьне, стараньне, высілак; ~iga: цяжкі, стомны; ~inda: варты высілкаў; sen~e: лёгка, бяз высілкаў.

bretonaj

~i: poaniañ, strivañ; ~o: poan, striv; ~egi: kiañ; ~ego: striv bras-meurbet; ~iga: poanius; ~inda: a dalv ar boan; ~indi: talvezout ar boan; sen~e: diboan; valori la ~on: talvezout ar boan.

bulgaraj

~i: опитвам, старая се, полагам усилия; ~o: старание, усилие; ~egi: полагам всички усилия; ~ema: старателен; ~ego: огромно старание, огромно усилие; ~iga: тежък, изискващ усилия; ~inda: заслужаващ усилия; ne~ema, : нестарателен; sen~e: леко, лесно, без усилия; valori la ~on: струвам си усилията.

ĉeĥaj

~i: snažit se; ~i: dřít se, namáhat se, usilovat; ~o: lopota, námaha, svízel; ~egi: dřít se, namáhat se, usilovat; ~ema: usilovný; ~ego: lopota, námaha, svízel; ~iga: namáhavý; ~inda: stojící za námahu; sen~e: bez námahy (adv.), lehce.

francaj

~i: s'efforcer de, peiner; ~o: efforts, peine (efforts); ~egi: s'escrimer à, s'évertuer à; ~ema: laborieux; ~ego: efforts énormes; ~iga: pénible; ~indi: valoir la peine; ne~ema, : indolent, nonchalant; sen~e: aisément, sans peine; valori la ~on: valoir la peine.

germanaj

~i: sich mühen, sich abmühen, sich anstrengen; ~o: Mühe, Anstrengung; ~egi: sich übermäßig anstrengen; ~iga: mühsam, anstrengend, mühevoll; ~inda: der Mühe wert; ~indi: der Mühe wert sein; ne~ema, : träge, faul, Mühe scheuend; sen~e: mühelos; valori la ~on: die Mühe lohnen, die Anstrengung wert sein.

hispanaj

~i: esforzarse en, empeñarse en; ~o: esfuerzo; ~inda: que vale la pena; ~indi: valer la pena; sen~e: sin esfuerzo; valori la ~on: valer la pena.

hungaraj

~i: fáradozik; ~o: fáradság, fáradozás, erőfeszítés; ~iga: fáradságos; ~inda: fáradozásra méltó, fáradozásra érdemes; sen~e: könnyedén, minden különösebb nélkül.

katalunaj

~i: esforçar-se, procurar; ~o: esforç; ~egi: escarrassar-se, esforçar-se intensament; ~ego: afany, sacrifici; ~iga: ardu, penós; ~inda: que val la pena; ~indi: valer la pena; sen~e: fàcilment, sense esforç; valori la ~on: pagar (valer) la pena. vane ~i: esforçar-se en va.

nederlandaj

~i: trachten, moeite doen; ~o: moeite; ~egi: zich uitsloven; ~ego: uitsloven; ~iga: moeitevol; ~inda: de moeite waard; ~indi: de moeite waard zijn; sen~e: moeiteloos, gemakkelijk; valori la ~on: de moeite waard zijn.

portugalaj

~i: esforçar-se por, empenhar-se em, dar-se ao trabalho de; valori la ~on: valer a pena.

rusaj

~i: стараться, пытаться, прилагать усилия; ~o: старание, усилие; ~egi: биться (над чем-л.), прилагать все усилия (к чему-л.); ~ego: огромное усилие; ~iga: утомительный, тяжёлый, трудный; ~inda: достойный усилий; ~indi: стоить усилий; sen~e: легко, без усилий; valori la ~on: стоить усилий.

slovakaj

~i: pechoriť sa, trápiť sa, veľmi sa namáhať; ~o: dravosť, dravá túžba, nápor, úsilie; ~egi: pechoriť sa, trápiť sa, veľmi sa namáhať; ~ema: usilovný; ~ego: lopota, namáhavá, ťažká práca; ~iga: namáhavý, ťažký; ~inda: stojaci za námahu; sen~e: bez námahy, ľahko.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Arturo
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 7a
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La Porcio da Glaciaĵo
6. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 21a
8. He Jia: Strebo kaj konfuzo de migrantaj kamparano-laborantoj..., Esperanto.china.org.cn, 2013-11-28
9. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?
10. Vikipedio, Henriko la 1-a (Pollando)
11. Monato, Raita Pyhälä: Pensante pensie ...
12. Monato, H. Ntawu Hubert: Kiel eskapi la pasintecon?
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
15. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
17. Monato, Pejno Simono: La gramatikiloj de Esperanto laŭ ABC
18. Monato, Franz-Georg Rössler: Homo universala, homo moderna: Johann Joachim Becher naskiĝis antaŭ 375 jaroj
19. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo

~i: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | pen.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.34 2018/04/10 09:10:14