tradukoj: be cs de en es fr pt ru

*etend/i

*etendiTEZ

(tr)
1.TEZ
Malvolvi laŭ la longo, longigante en unu direkto: etendi la brakojn al la ĉieloZ; etendi la manon al iuZ; etendi rubandon, ferfadenon; etendi la membrojn; etendi la kapon tra la fenestro, super la ŝultron de iuZ; etendi sian rigardon malproksimen. VD:streĉi.
2.
Doni, prezenti ion etendante la brakon: etendi ringon al iu [1].
3.TEZ
Malvolvi ĉiudirekten, kovrante pli ampleksan spacon: etendi tolaĵon sur ŝnuro por ĝin sekigi; etendi la flugilojn [2]; etendi flagojn, tendon, kurtenon, mantelon; etendi fumnubon antaŭ la fronto; etendi tapiŝon sur tablo(n), tapeton sur muro(n); etendi reton, velonB; li etendis siajn batalionojn sur la kampo; etendi pajlon sur la tero. VD:sterni.
4.
TEK Plilongigi aŭ pliampleksigi metalon, malplidikigante ĝin: etendi oron per martelado, per fadenigilo; batetendi foliojn da oro [3].
5.
(figure) Disvastigi ĉiudirekten: la maro kuŝis etendita antaŭ la knabino [4]; la vento disetendas la bonodoron de florojB; oni devas etendi la regulon al ĉiuj similaj okazoj; etendi sian programon.

sin etendi

1.
Etendi siajn membrojn.
2.
Etendiĝi.

etendiĝiTEZ

1.TEZ
Malvolviĝi laŭ la longo: sur ambaŭ bordoj etendiĝis seninterrompa vico da dometoj [5]. VD:sterniĝi, kuŝi.
2.TEZ
Malvolviĝi ĉiudirekten: la branĉoj etendiĝis ĉirkaŭ la tuta frontono [6]; longa ombro etendiĝis sur la plafonon [7]; nebulo etendiĝis super la valo; dolĉa parfumo etendiĝis tra la aero; bonodoro disetendiĝisZ. VD:disvastiĝi.
3.
Okupi vastan spacon aŭ tempon: la grenkampoj etendiĝas ĝis la horizonto; la nemezurebla maro etendiĝis antaŭ li [8]; la Pireneoj etendiĝas inter Francujo kaj Hispanujo; tiu periodo etendiĝas de 1884 ĝis 1900.
4.
(figure) Disvastiĝi ĉiudirekten: la sciiĝo etendiĝis rapide; la interesoj, la konkurenco nun etendiĝas al la tuta mondo.

etendaĵo

Io etendiĝanta iom vaste laŭ ĉiu direkto: granda etendaĵo da akvo.

etendebla

Povanta esti etendata: TEK kupro estas etendebla metalo.

tradukoj

anglaj

~i: extend.

belorusaj

~i: расьцягваць, выцягваць, працягваць, распасьціраць; sin ~i: расьцягвацца, распасьцірацца; ~iĝi: расьцягвацца, выцягвацца, распасьцірацца, распаўсюджвацца; ~aĵo: працягласьць, абшар, абсяг, прастора, плошча.

ĉeĥaj

~i: rozpřáhnout.

francaj

~i: étendre, étirer, répandre, tendre; sin ~i: s'étirer, s'étendre; ~iĝi: s'étendre, se propager; ~aĵo: étendue; ~ebla: ductile, étirable, extensible. ~i la manon: tendre la main; bat~i: battre, marteler.

germanaj

~i: strecken, ausbreiten, stecken; sin ~i 1.: sich ausbreiten; sin ~i 2.: sich erstrecken; ~aĵo: Fläche; ~ebla: streckbar.

hispanaj

~i: extender; sin ~i: extenderse; ~iĝi: extenderse, propagarse; ~aĵo: extensión; ~ebla: extensible. ~i la manon: extender la mano.

portugalaj

~i: estender, desdobrar, estirar, espraiar.

rusaj

~i 2.: протянуть; ~i: растягивать, растянуть, вытягивать, вытянуть, протягивать, протянуть, расширять, расширить, простирать; sin ~i: растягиваться, протягиваться, простираться; ~iĝi: растягиваться, протягиваться, простираться, распространяться; ~aĵo: протяжённость, пространство, площадь, ширь, простор; ~ebla: растяжимый. ~i la manon: протянуть руку; ~i la flugilojn: расправить крылья.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 4
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 28:18
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 39:3
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 8
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo

[^Revo] [etend.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2007/07/09 16:30:48 ]