*tikl/i

*tikli

(tr)
Kaŭzi per delikataj kaj ripetaj ektuŝoj de iuj partoj de la korpo sentumaĵon, kiu estigas konvulsian ridon: la vento tiel agrable tiklas min sur la dorso, estas al mi tre komforte [1]; jukas kaj tiklas al ni en la piedoj, kvazaŭ nia korpo estus plena de vivantaj ranoj [2]; la odoro agrable tiklis la nazojn de la gastoj [3]; la diablo ridadis tiel, ke al li preskaŭ krevis la ventro, kaj tio lin agrable tiklis [4]; ĝi estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el viaj okuloj, dum ĝi tiklas vian diafragmon al rido [5]; (figure) ĉu vin tiklas (instigas) gloro kaj honoro? [6]; (figure) tiu muziko agrable tiklas la orelojn.
angle:
tickle
beloruse:
казытаць
bulgare:
гъделичкам
ĉeĥe:
šimrat
france:
chatouiller
germane:
kitzeln
hispane:
hacer cosquillas
hungare:
csiklandoz
japane:
くすぐる, 軽く触れてむずむずさせる [かるくふれてむずむずさせる], 快く刺激する [こころよくしげきする]
katalune:
fer pessigolles
nederlande:
kietelen, kriebelen
pole:
łaskotać, łechtać, gilgotać
portugale:
fazer cócegas
ruse:
щекотать
slovake:
štekliť
ukraine:
лоскотати

tikla

1.
Tiklanta: de la maro alflugis friska, tikla vento, kiu odoris je salo, fiŝoj kaj algoj [7].
2.
(figure) Tikliĝema, facile vundebla: tio estas lia tikla (vunda) punktoZ .
3.
(figure) Malfacile solvebla: gardu vin bone, ĉar inter nobeloj tio ĉi estas tiklaj aferoj [8]; priparoli aktualajn tiklajn aferojn en Aŭstrio: pensioj, fremdlaboristoj, fidrogoj [9]; en usonaj elektokampanjoj ŝajne oni ĉiam bezonas aparte tiklajn temojn, por logi elektontojn [10]; la lingva demando estas daŭre tiom tikla afero, ke oni apenaŭ povas tuŝi ĝin [11].
7. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
8. Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin
9. Walter Klag: Kiu estas Jörg Haider?, Monato, 2000/03, p. 8
10. Stefan Maul: Kanajlo-ŝtatoj, Monato, 2000/09, p. 05
11. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
beloruse:
казытлівы
ĉeĥe:
choulostivý, lechtivý, ožehavý
germane:
1. sanft, kitzelnd, leicht 2. empfindlich, verletzlich 3. heikel
hungare:
1. csiklandós 2. sebezhető 3. kényes
japane:
くすぐったい, むずむずさせる, 厄介な [やっかいな], 扱いにくい [あつかいにくい], 微妙な [びみょうな]
nederlande:
1. kietelend 2. netelig 3. netelig
pole:
1. łaskoczący, gilgoczący, łechtający 2. wrażliwy, delikatny 3. delikatny
ruse:
1. щекотный, щекочущий 2. щекотливый, чувствительный, щепетильный 3. щекотливый
slovake:
šteklivý (o veci)
ukraine:
лоскотливий, лоскітливий, лоскотний, лоскітний

tikliĝema

Tuŝotima, tiklosentema, facile impresebla per tiklado: necesus eviti temojn, forte ligitajn kun la etna, nacia aŭ religia identeco de lernantoj, ĉar la ceteraj grupoj de la abiturientoj povas esti tikliĝemaj pri ili [12].
12. Monato, Laimius Stražnickas: Kredo kaj angla lingvo
angle:
ticklish
beloruse:
адчувальны да козыту
bulgare:
който има гъдел
france:
chatouilleux
germane:
kitzlig, empfindlich, sensibel
hungare:
csiklandós
japane:
くすぐったがりの, 敏感な [びんかんな]
katalune:
tenir pessigolles (aquell qui té pessigolles...)
nederlande:
kittelorig, lichtgeraakt
pole:
wrażliwy na łaskotki
ruse:
чувствительный к щекотке
ukraine:
вразливий до лоскотів, рідше лоскотливий

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝema: Mankas dua fontindiko.