1diskut/i PV

diskuti  

(ntr)
Paroli, interargumentante pri malsamaj opinioj: diskuti kun iu pri politiko, religio, pri la situacio; oni longe diskutis pri tiu propono; Ina ankoraŭ ne konis ŝin sufiĉe bone por diskuti kun ŝi intimaĵojn [1]. VD:debati, disputi, polemiki
1. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
discuss
beloruse:
дыскутаваць, абмяркоўваць
ĉeĥe:
debatovat, diskutovat
france:
discuter (intr.)
germane:
diskutieren, erörtern
hispane:
discutir
pole:
dyskutować, rozprawiać
portugale:
discutir, argumentar
ruse:
обсуждать, дискутировать
slovake:
diskutovať
svede:
diskutera

pridiskuti  

(tr)
Ekzameni opinion, argumentante pri ĝia praveco aŭ malpraveco: pridiskuti proponon, la politikon de la partio. VD:kontesti, refuti
beloruse:
абмяркоўваць
ĉeĥe:
prodiskutovat
france:
discuter (tr.)
pole:
przedyskutować
ruse:
обсудить
slovake:
prediskutovať

diskutebla, kontraŭdiskutebla  

Ne povanta esti akceptata sen diskuto. VD:duba
beloruse:
дыскусійны, спрэчны
ĉeĥe:
diskutabilní, diskutovatelný, pochybný, sporný
france:
contestable, controversé, discutable
germane:
diskutabel
hispane:
discutible
pole:
dyskusyjny, sporny, kontrowersyjny
ruse:
дискуссионный, спорный
slovake:
pochybný, sporný

diskutinda  

Estanta inda je diskuta klarigo. VD:serioza
beloruse:
спрэчны
ĉeĥe:
vhodný k diskuzi, vhodný k prodiskutování, zasluhující diskusi
france:
à approfondir, à discuter
germane:
diskussionswürdig
ruse:
спорный
slovake:
vhodný na diskusiu

administraj notoj

pri~i: Mankas dua fontindiko.
pri~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ebla, kontraŭ~ebla: Mankas dua fontindiko.
~ebla, kontraŭ~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~inda: Mankas dua fontindiko.
~inda: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.