4munt/i JED
munti
                     (tr)
                  - 1.
 
                              Fikse kunmeti la diversajn partojn de aparato
                              sur la
                              ĝustajn lokojn:
                              
                                 munti aŭtobusojn
                                 [1];
                                 
                              
                                 aĉeti komputilon muntitan de malgranda ĉina
                                 kompanio
                                 [2];
                                 
                              
                                 la tegmento estis kovrita per ardezplatoj muntitaj laŭ la franca metodo
                                 [3];
                                 
                              
                                 ĉe IKEA vi aĉetas kelkajn pakaĵojn, devas mem transporti ilin hejmen,
                                 […] kaj mem munti ŝrankon
                                 [4].
                                 
                              - 2.
 - Alfiksi ion en kadro, ĉe muro ks; enmunti: en flugaparatoj li muntadis motorojn de rusaj motorboatoj [5]; forno muntita en la kastela ĉirkaŭfosaĵo [6]; okulvitroj en nigra korna muntumo MkM ; li aĉetis taksion […] kaj muntis kameraon sur ties tegmento, kuplante ĝin al la distanc-mezurilo de la aŭto [7]; se oni nur bezonas la sateliton kun la plej furoraj nacilingvaj programoj kaj aldone tiun de Pola Radio, oni povas fakte […] munti du kapojn en la saman pelvon, permesante la antenon strabi al du satelitoj samtempe [8].
 - 3.
 
                              Kunmeti unuopajn bildojn al komponita bildo; kunmeti filmitajn scenojn al tuta
                              filmo:
                              
                                 filmi eventon per videokamero, munti la filmon kaj translacii ĝin sur la
                                 ekranon
                                 
                                    KFl
                                    
                                    .
                                 
                              
1.
                           
                           Monato, Karlo Juhász: Pordo al okcidento, 2010
2. Liu Xiaozhe: Interreto en malfacilo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 15a
3. Monato, Pierre Grollemund: La stacidomo de Kolmaro, 2012
4. Monato, Stefan Maul: Aŭtomat-homo, 2010
5. Laimius Stražnickas: Nekutimaj transportiloj, Monato, 2000/06, p. 21
6. Monato, Albisturo Kvinke: Tajg kaj Tomas, 2010
7. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 2011
8. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
                  2. Liu Xiaozhe: Interreto en malfacilo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 15a
3. Monato, Pierre Grollemund: La stacidomo de Kolmaro, 2012
4. Monato, Stefan Maul: Aŭtomat-homo, 2010
5. Laimius Stražnickas: Nekutimaj transportiloj, Monato, 2000/06, p. 21
6. Monato, Albisturo Kvinke: Tajg kaj Tomas, 2010
7. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 2011
8. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
- angle:
 - assemble, mount, set
 - beloruse:
 - мантажаваць, усталёўваць, зьбіраць (канструкцыю)
 - ĉeĥe:
 - montovat, sestavit, stříhat
 - ĉine:
 - 組合 [zǔhé], 组合 [zǔhé], 蕞 [zuì], 装配 [zhuāngpèi], 裝配 [zhuāngpèi], 会集 [huìjí], 會集 [huìjí]
 - france:
 - assembler, monter (assembler)
 - germane:
 - montieren 1. zusammenbauen 2. einsetzen ~umo: Gestell. 3. schneiden (Film)
 - hungare:
 - 1. szerel, összeszerel
 - japane:
 - 組み立てる [くみたてる], はめ込む [はめこむ], 編集する [へんしゅうする], ロードする
 - nederlande:
 - 1. monteren, assembleren, samenstellen
 - pole:
 - wstawiać 1. montować, składać, zestawiać
 - portugale:
 - engastar (pedra preciosa em metal) 1. montar (técn.)
 - ruse:
 - монтировать, смонтировать, собрать
 - slovake:
 - montovať, zostaviť
 - ukraine:
 - монтувати, установлювати, збирати, вправляти, вставляти
 
muntaĵo

                              Bildo aŭ foto komponita el pluraj unuopaj elementoj:
                              
                                 la vizitanto zigzagas […] en labirinto, kie pentraĵoj, skulptaĵoj,
                                 fotoj, muntaĵoj, kungluaĵoj, […] ktp prezentas buntan kaj
                                 koloran bildon pri tiu kontinento
                                 [9].
                                 
                              
9.
                           
                           Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, 2006
                  - angle:
 - montage
 - beloruse:
 - мантаж (твор)
 - ĉine:
 - 蒙太奇 [méngtàiqí]
 - germane:
 - Montage (Kunst)
 - japane:
 - 組立品 [くみたてひん]
 - ukraine:
 - монтаж (результат)
 
muntisto
                              Laboristo, kiu prizorgas la muntadon:
                              
                                 li plene retiriĝis de la ĵazo, laboris en Novjorko kiel
                                 elektromuntisto
                                 [10];
                                 
                              
                                 ankaŭ multe lerni en mia nova profesio (tiu de
                                 elektromuntisto-riparisto pri alt-tensiaj instalaĵoj) mi
                                 devas por ne perdi laborlokon.[11];
                                 
                              
                                 profesioj de ĉinaj laborantoj ĉefe estas konstruisto, kuiristo, tajloro,
                                 servistino kaj elektronika muntisto
                                 [12].
                                 
                              
10.
                           
                           Vikipedio, 
                           
                              Paul Quinichette,
                           2012-08-24
                           
11. Iom pri mia rareco (enreta), 2012-08-24
12. MU Binghua: Eksporto de laboristoj, Monato, 2000/10, p. 10
                  11. Iom pri mia rareco (enreta), 2012-08-24
12. MU Binghua: Eksporto de laboristoj, Monato, 2000/10, p. 10
- angle:
 - assembler (labor)
 - beloruse:
 - мантажнік, маньцёр
 - ĉeĥe:
 - montážník, montér
 - ĉine:
 - 安装工人 [ānzhuānggōngrén], 安裝工人 [ānzhuānggōngrén], 装配工 [zhuāngpèigōng], 裝配工 [zhuāngpèigōng], 装配工人 [zhuāngpèigōngrén], 裝配工人 [zhuāngpèigōngrén], 装配技师 [zhuāngpèijìshī], 裝配技師 [zhuāngpèijìshī]
 - france:
 - monteur
 - germane:
 - Monteur
 - pole:
 - monter
 - slovake:
 - montér
 - ukraine:
 - монтер, монтажник, складальник, монтажер
 
enmunti
                              Alfiksi en taŭgan lokon plusan parton al aparato:
                              
                                 parabolspegula antenpelvo kun enmuntita
                                 kapeto[13].
                                 
                              
- angle:
 - plug in (assemble), install (add a part), fit (add a part)
 - beloruse:
 - умантажоўваць
 - ĉine:
 - 內建 [nèijiàn], 内建 [nèijiàn], 插上 [chāshang], 插入 [chārù]
 - france:
 - enficher, insérer
 - germane:
 - einbauen
 - hungare:
 - beszerel, beépít
 - nederlande:
 - inbouwen
 - pole:
 - wmontować
 - ruse:
 - вмонтировать
 
malmunti
                     (tr)
                  
                              Disigi la partojn de antaŭ muntita objekto evitante rompadon aŭ detruon:
                              
                                 fabriko por malmunti malnovan municion
                                 [14];
                                 
                              
                                 de la turo, finkonstruita en 1980, oni ne tute malmuntis la instalaĵojn: oni
                                 esperas iamaniere reuzi ilin en venontaj jaroj
                                 [15].
                                 
                              
14.
                           
                           Monato, Bardhyl Selimi: Tragedio en Gerdec, 2008
15. LAST/pg: Malmiraklo prilumita, Monato, 2000/08, p. 15
                  15. LAST/pg: Malmiraklo prilumita, Monato, 2000/08, p. 15
- angle:
 - dismantle, disassemble, take apart
 - beloruse:
 - адмантажоўваць, размантажоўваць, дэмантажоўваць, разьбіраць
 - ĉeĥe:
 - demontovat, rozebrat, rozmontovat
 - ĉine:
 - 拆除 [chāichú], 拆下 [chāixià], 拆开 [chāikāi], 拆開 [chāikāi], 拆卸 [chāixiè], 拆解 [chāijiě], 拆 [chāi]
 - france:
 - démonter, désassembler (démonter), disjoindre
 - germane:
 - ausbauen, abbauen, abmontieren
 - hungare:
 - szétszerel
 - japane:
 - 解体する [かいたいする], 分解する [ぶんかいする], 取り外す [とりはずす]
 - nederlande:
 - demonteren, losmaken, ontmantelen
 - pole:
 - rozmontować, demontować, rozkładać, rozbierać na części
 - ruse:
 - разобрать, демонтировать
 - slovake:
 - rozobrať
 - ukraine:
 - демонтувати, розбирати, розґвинчувати
 
administraj notoj
~isto: 
                     Mankas verkindiko en fonto.