3arĥitekt/o, 3arkitekt/o

arĥitekto, arkitekto

ARKI Arĥitekturisto: la homoj estas kiel formikoj en fendo de ŝtonego, kaj la faraono kiel arĥitekto vojaĝanto, kiu apenaŭ sukcesas meti unu ŝtonon en la muro kaj jam devas foriri [1]; la grandegan palacon, en kiu ni loĝas, konstruis unu sola arĥitekto, Senebi, kiu cetere mortis ne fininte ĝin [2]; la aŭstria pentristo kaj arkitekto Friedensreich Hundertwasser finis sian vivon la 19an de februaro en sia tipe nekutima stilo: sur ŝipo „Queen Elisabeth 2“ en la oceano [3]; la „Spike” estas desegnita de arkitekto Ian Ritchie, kiu esprimis sin tre kontenta pri sia laboro [4]; arĥitekto povus diri: Mi kredas, ke la ruĝaj seĝegoj aspektos belegaj [5].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
3. Evgeni Georgiev: Orfiĝinta beleco, Monato, 2000/07, p. 12
4. Garbhan MacAoidh: Pinte!, Monato, 2003/12, p. 16
5. M. Rauhamaa: Natura dedukto, soc.culture.esperanto, 2005-05-27
angle:
architect
beloruse:
архітэктар
bretone:
adeiladour, tisavour
france:
architecte
germane:
Architekt
hebree:
אַדְרִיכָל
hispane:
arquitecto
hungare:
építőművész, építész
japane:
建築家 [けんちくか]
nederlande:
architect
ruse:
архитектор
slovake:
architekt
svede:
arkitekt
ukraine:
архітектор

administraj notoj