tradukoj: be bg br ca cs de en es fa fr he hu id it ja kek ku la nl oc pl pt ru sk sv tp tr zh

*akv/o PV

*akvoTEZ Vikipedio

Fluaĵo, el kiu konsistas la riveroj kaj maroj; ĥemia simbolo H2O: prenu mem akvon, se vi volas trinki [1]; akvo silenta subfosas la bordon (iu silenta aŭ senaga povas subite iĝi danĝera) PrV.

akva

1.
El akvo: ili tiel similis unu la alian, kiel du akvaj gutoj [2].
2.
Vivanta en akvo: aligatoroj kaj aliaj akvaj bestoj [3].

akviZTEZ

=akvumi

akvejo Vikipedio

Loko, kie kolektiĝas akvo: la akvoj, kie ĝi restadis, estis fosoj kun malprofunda klara akvo [4].

akveroTEZ

Tre malgranda kvanto da akvo, ordinare en formo de guto: el malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj (per multaj malgrandaj faroj estiĝas grandaj faraĵoj) PrV.

Akvisto PIV2 (Aqr) (♒) TEZ Vikipedio

AST Ekvatora stelfiguro kaj signo de la zodiako (Aquarius). SIN:Verŝisto

akvumiTEZ

AGRHOR Malsekigi per surverŝo aŭ trafluigo de akvo: vi estas kiel ĝardeno akvumata [5]; tirbestoj akvumis sin en la rivero [6]; oni devas akvumi florojn post la sunsubiro.

akvujo Vikipedio

1.
Loko por ricevi kaj konservi akvon: oni konstruis akvujon, kiu povis enteni ĉirkaŭ tri miliardojn da kubaj metroj [7].
2.
GEOG Akva objekto en terkavo, kun modera aŭ nenia movo de la akvo: bordo: Tero ĉe la rando de akvujo (rivero, lago aŭ maro) [8]; natura akvujo (maro, lago, rivero)

elakviĝi

(ntr)
Eliri, aperi el akvo: en la mezo de Nilo oni renkontadis insulojn, kiuj, ŝajnis, hieraŭ elakviĝis [9].

falakvoTEZ

GEOG=akvofalo li rakontis ... pri la falakvoj, kiuj saŭmante falegas malsupren kun bruo simila al frapoj de tondro [10].

klorakvo

Solvaĵo de natria hipoklorito en akvo, uzata kontraŭ mikroboj kaj por senkolorigo de ŝtofoj: mia avino ... plenigas tinon per akvo varma kun klorakvo [11].

marakvoTEZ Vikipedio

Sala akvo el maro, kontraste al nesala akvo pluva, rivera...: pro pluvo marakvo estis neklara [12].

mineralakvo Vikipedio

KUI Trinkakvo el aparta fonto, kun konstantaj kvantoj de diversaj mineraloj: fraŭlino Emilio Krip ... glutis la lastajn gutojn el sia botelo da mineralakvo [13].

rozakvo

KUI Akvo el distilado de rozpetaloj, laŭ la speco aŭ uzata kiel bonodoraĵo aŭ uzata kiel gustigilo de dolĉaĵoj: kuiru sur forta fajro 30 minutojn gis la miksaĵo estos tre malfluida; Aldonu la roz-akvon kaj citronsukon, kaj zorge miksu [14].

sanktakvujo

KRI En tradicia kristanismo, baseneto, de kiu oni fingroprenas akvon por krucosigni, memorige pri bapto: mi la koloron de la sanktakvujoj atribuis al la sanktigita akvo mem [15].

sodakvoTEZ Vikipedio

KUI Trinkaĵo el akvo entenanta karbondioksidajn veziketojn: jen viro eksoifas kaj aliras trinkaĵaŭtomaton por aĉeti skatolon da sodakvo [16].

subakvigi

(tr)
Kovri per akvo, meti sub la akvon: la Holandanoj, por sin defendi, subakvigis sian landon; la senvandaj palafitoj de Naba-koi situis inter forhakitaj branĉoj en subakvigita marĉa grundo [17].

subakviĝi

(ntr)
Profundiĝi sub akvon: la submarŝipo subakviĝis, ĉar ĝi ekvidis kroziston malamikan.

subakviĝo

Profundiĝo sub akvon por sportaj aŭ profesiaj celoj: kompreneble, iam lia hobio estis subakviĝo [18].

subakviĝanto

Persono, kiu subakviĝas por sportaj aŭ profesiaj celoj: en la litova urbo Trakai estas klubo de subakviĝantoj „Amfibija“ [19].

superakviZ

(tr)
Inundi: la herbejoj estis superakvitajB.

superakvego

MET Diluvo: la fino de la mondo povas esti kaŭzita de superakvego [20].

traakvigiTEZ

(tr)
AGR Alkonduki akvon sur kulturatan terspacon. SIN:irigacii

trinkakvo Vikipedio

Akvo tia, ke ĝi estas trinkebla sen danĝero por homa sano: estis ankaŭ du malgrandaj cisternoj en unu el la kajutoj, unu por lavakvo kaj la alia por trinkakvo [21].

akvosciencoTEZ Vikipedio

SCI Scienco pri akvo, pri ĝia konsisto kaj ĝia natura cirkulado tra tero, aero, maroj: pro grandaj klopodoj dum jarcentoj sur la tereno de akvoscienco Nederlando akiris la respekton kiun ĝi nun havas [22].

akvosciencistoTEZ

SCI Fakulo pri akvoscienco.

tradukoj

anglaj

~o: water; ~a 1.: watery; ~a 2.: aquatic; ~umi: flush, rinse, irrigate, water; ~ujo 1.: basin; ~ujo 2.: water body, reservoir; fal~o: waterfall, cascade; sub~igi: submerge; sub~iĝi: become submerged; super~i: flood, inundate; super~ego: flood, deluge; tra~igi: irrigate.

belorusaj

~o: вада; ~a 1.: вадзяны; ~a 2.: водны; ~ero: кропля вады; A~isto : Вадалей, Вадаліў; ~umi: паліваць, арашаць; fal~o: вадаспад; mar~o: марская вада; mineral~o: мінэральная вада; sub~igi: патапіць, пагрузіць у ваду ; sub~iĝi: затануць, пагрузіцца ў ваду ; super~i: затапіць; super~ego: навадненьне, патоп.

bretonaj

~o: dour; ~a 1.: dourek; ~a 2.: -dour; ~umi: doura [akvoprovizi], dourañ; fal~o: lamm-dour; sub~igi: beuziñ (tr.), soubañ (en dour); sub~iĝi: splujañ ; super~i: liñvañ; super~ego: liñvadenn, dour-beuz; tra~igi: dourañ .

bulgaraj

~o: вода; fal~o: водопад; roz~o: розова вода.

ĉeĥaj

~o: aqua, voda; ~a: vodní; ~i: zavlažovat; ~ero: kapka vody; ~umi: zavlažovat; ~ujo: vodojem; fal~o: vodopád; klor~o: chlorová voda; mar~o: mořská voda; mineral~o: minerálka, minerální voda; sankt~ujo: kropenka, kropička (se svěcenou vodou); sod~o: sodovka, sodová voda; sub~igi: ponořit, potopit do vody; super~i: vytopit, zaplavit, zatopit (povodeň); super~ego: záplava, zátopa; tra~igi: zavlažit; trink~o: pitná voda.

ĉinaj

~o: 水 [shuǐ].

francaj

~o: eau; ~a: d'eau, aqueux, aquatique; ~ejo: cours d'eau, point d'eau; ~ero: goutte d'eau; A~isto : Verseau (constellation); ~umi: arroser, irriguer; ~ujo 1.: citerne (d'eau), réservoir (d'eau); el~iĝi: émerger; fal~o: cascade, chute d'eau; klor~o: eau de javel; mar~o: eau de mer; mineral~o: eau minérale; roz~o: eau de rose; sankt~ujo : bénitier; sod~o: eau gazeuse, soda; sub~igi: immerger, inonder, plonger (tr.), submerger; sub~iĝi: plonger (intr.), s'immerger; super~i: inonder; super~ego: déluge; tra~igi: irriguer; trink~o: eau potable; ~oscienco: hydrologie; ~osciencisto: hydrologiste, hydrologue. ~o silenta subfosas la bordon: il faut se méfier de l'eau qui dort; el malgrandaj ~eroj fariĝas grandaj riveroj : les petits ruisseaux font les grandes rivières.

germanaj

~o: Wasser; ~i: gießen, wässern; ~ero: Wassertropfen; A~isto : Wassermann (Sternbild); ~umi: gießen, wässern; ~ujo 2.: Wasserbecken, Gewässer; fal~o: Wasserfall; mar~o: Meerwasser; roz~o: Rosenwasser; sod~o: Sodawasser; sub~igi: überschwemmen; super~i: überschwemmen; super~ego: Überschwemmung; tra~igi: bewässern; trink~o: Trinkwasser.

hebreaj

A~isto : מזל דלי.

hispanaj

~o: agua; ~a 2.: acuático; ~i: regar; ~umi: regar; fal~o: cascada; sub~igi: sumergir; tra~igi: irrigar.

hungaraj

A~isto : Vízöntő; tra~igi: öntöz.

indoneziaj

~o: air; A~isto : Akuarius, Delu, Kumba; fal~o: air terjun; mar~o: air laut; mineral~o: air mineral; sub~igi: [tenggelam] menenggelamkan; sub~iĝi: tenggelam; trink~o: air minum.

italaj

~o: acqua; ~osciencisto: idrologo.

japanaj

~o: 水 [すい]; A~isto : 宝瓶宮 [ほうへいきゅう]; mar~o: 海水 [かいすい]; trink~o: 飲み水 [のみみず].

katalunaj

~o: aigua; ~a 1.: aquós, d'aigua; ~a 2.: aquàtic; ~i: regar; ~ero: gota; A~isto : Aquari; ~umi: regar; ~ujo 1.: cisterna, aljub; ~ujo 2.: massa d'aigua; el~iĝi: emergir; fal~o: cascada, saltant; klor~o: lleixiu; mar~o: aigua marina; mineral~o: aigua mineral; roz~o: aigua de roses; sankt~ujo : beneitera, pica d'aigua beneita; sod~o: soda; sub~igi: submergir; sub~iĝi: submergir-se; sub~iĝo: immersionisme; sub~iĝanto: immersionista; super~i: inundar, negar; super~ego: barrumbada, xàfec; tra~igi: irrigar; trink~o: aigua potable; ~oscienco: hidrologia; ~osciencisto: hidròleg.

kekĉiaj

sod~o: aaw, kaxlan haʼ.

kurdaj

~o: av.

latina/sciencaj

~o: aqua; A~isto : Aquarius.

nederlandaj

~o: water; ~a 1.: waterig; ~a 2.: water-; ~ero: waterdruppel; A~isto : Waterman; ~umi: gieten, begieten, spoelen; ~ujo 1.: watervat; ~ujo 2.: bekken, waterbekken; el~iĝi: uit het water komen; fal~o: waterval; mar~o: zeewater; roz~o: rozenwater; sod~o: soda, spuitwater; sub~igi: onder water zetten; sub~iĝi: ondergaan; sub~iĝo: duiken; sub~iĝanto: duiker; super~i: overstromen; super~ego: overstroming; tra~igi: bevloeien, irrigeren; trink~o: drinkwater; ~oscienco: waterbouwkunde, hydrologie; ~osciencisto: waterbouwkundige, hydroloog.

okcitanaj

~o: aiga.

persaj

~o: آب; ~i: آب دادن، آبیاری کردن; ~ero: قطرهٔ آب; A~isto : دلو (صورت فلکی); ~umi: آب دادن، آبیاری کردن; ~ujo 1.: آب‌انبار، مخزن آب; ~ujo 2.: آبگیر; fal~o: آبشار; klor~o: آب ژاول; mar~o: آب دریا; roz~o: گلاب; sub~igi: زیر آب بردن، غرق در آب کردن; sub~iĝi: در آب فرو رفتن، غوطه‌ور شدن; super~i: غرق در آب کردن; super~ego: سیل; tra~igi: آبیاری کردن; trink~o: آب آشامیدنی; ~oscienco: آب‌شناسی; ~osciencisto: آب‌شناس.

polaj

~o: woda; ~a: wodny; ~ero: kropla wody; A~isto : wodnik; ~umi: nawadniać, podlewać, zraszać, irygować; ~ujo 1.: zbiornik wodny, basen z wodą, cysterna z wodą, rezerwuar; el~iĝi: wynurzać się z wody, wyłaniać się z wody; fal~o: wodospad, siklawa; mar~o: woda morska; roz~o: woda różana; sod~o: woda sodowa; sub~igi: zanurzać w wodzie; sub~iĝi: zanurzać w wodzie; super~i: zalewać wodą, zatapiać; tra~igi: irygować, nawadniać; trink~o: woda pitna; ~oscienco: hydrologia; ~osciencisto: hydrolog.

portugalaj

~o: água; ~a: aquático; A~isto : Aquário; ~umi: banhar, molhar, regar; ~ujo 1.: cisterna, caixa d'água, reservatório; fal~o: cachoeira, cascata, queda-d'água; sub~igi: submergir, mergulhar, afogar; sub~iĝi: submergir-se, mergulhar-se, afogar-se; super~i: inundar, alagar; super~ego: dilúvio; tra~igi: irrigar.

rusaj

~o: вода; ~a 1.: водяной; ~a 2.: водный; ~ero: капля воды; A~isto : Водолей; ~umi: поливать; ~ujo 1.: цистерна, резервуар; ~ujo 2.: водоём; el~iĝi: всплыть; fal~o: водопад; mar~o: морская вода; roz~o: розовая вода; sod~o: содовая вода, газированная вода; sub~igi: потопить; sub~iĝi: затонуть, уйти под воду; super~i: затопить; super~ego: потоп; tra~igi: обводнять, орошать; trink~o: питьевая вода; ~oscienco: гидрология; ~osciencisto: гидролог. natura ~ujo: естественный водоём.

slovakaj

~o: voda; ~a: vodný; ~i: poliať, zavlažiť, zavodniť; ~ero: kvapka vody; A~isto : Vodnár; ~umi: poliať, zavlažiť, zavodniť; ~ujo: vodojem; fal~o: vodopád; klor~o: chlórová voda; mar~o: morská voda; mineral~o: kyselka, medokýš, minerálka; sankt~ujo: nádržka na svätenú vodu; sod~o: limonáda, sódovka; sub~igi: potopiť, potopiť vo vode, zaplaviť vodou; sub~iĝi: potopiť sa; super~i: vytopiť, zaplaviť, zatopiť; super~ego: biblická potopa, potopa; tra~igi: zavlažiť, zvlažiť; trink~o: pitná voda, voda na pitie.

svedaj

~o: vatten; ~a 1.: vatten-; ~i: vattna; ~ero: vattendroppe; ~umi: vattna, bevattna; fal~o: vattenfall; mar~o: havsvatten; roz~o: rosenvatten; trink~o: dricksvatten.

tokiponaj

~o: telo.

turkaj

~o: su.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, du fratoj
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
4. A.-C. M. Meeske, K. J. Rybczyński: Telemetriaj studoj pri la marĉa testudo Emys orbicularis en suda Litovio, Scienca Revuo, 2006:2
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 58:11
6. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 7a
8. Laulum: Vortaro de Esperanto por lernantoj (B)
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 8a
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, monteto de elfoj
11. A. LeQuint: Infantravivaĵoj, 2006
12. Segilo: Taglibro, 2006-07-23
13. M. Boulton: Ebrivirgeco, Nica Literatura Revuo, 1958, numero 3/3
14. Kuirlibro, , Konfitaĵo el karotoj, 2005-02-25
15. B. Vaha: Adolesko, 1987
16. R. Cash: Ŝercaro unua, 2006-01-01
17. W. Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, 2000/11, p. 20
18. A. Tilmont: Kosmopolita civitano kun okulo al la universo, Monato, 1998-04, p. 9
19. last: Subakvaj emocioj, Monato, 2002/11, p. 16
20. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
21. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, tria libro, ĉapitro 47a
22. -: Nederlando, malalta lando..., 2006-03

~i: Mankas verkindiko en fonto.
A~isto : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~iĝi: Mankas dua fontindiko.
sub~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~i: Mankas verkindiko en fonto.
tra~igi: Mankas dua fontindiko.
tra~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~osciencisto: Mankas dua fontindiko.
~osciencisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [akv.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.71 2015/11/20 21:10:48 ]