*vek/i

*veki

(tr)
1.
Ĉesigi ies dormon: kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis [1]; se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas PrV ; senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon PrV ; la anĝelo […] vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo [2].
2.
(figure) Ĉesigi la kvieton de io; vigligi, stimuli: ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas PrV ; veki la atenton de la aŭskultantoj; veku, ho veku, veku konstante, ne timu ridon, insulton [3]! VD:inciti
3.
Naski, estigi: Tamara […] ne povas plu veki dezirojn en mi [4]; la glavo de la malamiko vekas teruron ĉirkaŭe [5]; mallerta, nigre-griza birdo, malbela kaj vekanta abomenon [6]; tiu amo, kiu […] en la kalikoj de la kreskaĵoj vekas la sopiron turni sin al la lumo de la suno [7]; volo, kiu vekas esperon Marta ; raportoj liaj vekis en Hamleto envion tiel grandan Hamlet ; alta revo […] vekus pli da simpatio, pli fortan kunsenton Marta ! VD:agigi, iniciati, komenci
angle:
awaken
beloruse:
будзіць, абуджаць
bulgare:
събуждам се
ĉeĥe:
budit, probouzet, probudit, vzbudit, vzbuzovat
france:
éveiller, réveiller
germane:
wecken, aufwecken, munter machen
hispane:
despertar
hungare:
felkelt, felébreszt ne ~u malfeliĉon, kiam ĝi dormas: ne hívd ki a sorsot.
indonezie:
membangunkan 3. membangkitkan
japane:
目覚めさせる [めざめさせる], 呼び覚ます [よびさます], 呼び起こす [よびおこす]
katalune:
despertar
nederlande:
wekken, wakker maken
portugale:
1. acordar 2. acordar 3. incitar
ruse:
1. будить, разбудить 2. пробуждать, пробудить 3. пробуждать, пробудить
slovake:
zobudiť
tibete:
ལངས་
turke:
uyandırmak
ukraine:
будити, пробуджувати

veka

1.
Rilata al vekado; vekanta: eksonis la unuaj vekaj trumpetoj [8]; veka horo, krio, sonoro.
2.
(evitinde) Maldorma: veka stato: se en sonĝo vi vidas ke vi estas veka kaj konscia ke vi estas sonĝanta, tio signifas ke vi estas gajnanta pli altan nivelon pri kontrolo de via sonĝa stato [9]. VD:vigla1
Rim.: Tiu ĉi uzo ignoras la transitivecon de la verbo „veki“. Kp komplika2, korekta2.
beloruse:
1. абуджальны, абуджаючы
germane:
1. weckend
indonezie:
1. hidup (adj.) 2. terbangun, terjaga
japane:
目覚めさせる [めざめさせる]

veko

Ago veki: trumpetadi por la veko; malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko PrV .
beloruse:
прабуджэньне
ĉeĥe:
probuzení
france:
réveil
germane:
Wecken
hispane:
despertar, despertamiento
hungare:
ébresztő
indonezie:
bangun
japane:
目覚めさせること [めざめさせること]
katalune:
despertament
nederlande:
het wekken
ruse:
пробуждение
slovake:
prebudenie

vekiĝi

(ntr)
1.
Rekonsciiĝi el dormo: Jakob vekiĝis el sia dormo [10]; Noa vekiĝis de sia ebrieco [11]; ĉiumatene mi vekiĝas kun ĉagreno [12].
2.
Plivigliĝi: lia energio denove vekiĝas en sia tuta forto FK ; vekiĝu, ho norda vento [13]; nova, kvankam apenaŭ vekiĝanta pasio [14]; en lia koro vekiĝis sovaĝaj instinktoj, sopiroj kaj bedaŭro; vekiĝis en li la voĉo de la malamo [15].
3.
Naskiĝi, estiĝi: venas la fino, ĝi vekiĝas kontraŭ vin, jen ĝi venas [16]; sur la fundo de lia timo vekiĝis fajrero de naiva espero [17]; fiereco […] denove en ŝi vekiĝis Marta . VD:burĝoni, ĝermi
angle:
1. wake up
beloruse:
прачнуцца, абудзіцца
bulgare:
1. събуждам се
france:
s'éveiller, se réveiller
germane:
erwachen 1. aufwachen
hispane:
despertarse
hungare:
felkel (álmából), felébred
indonezie:
1. bangun, terbangun 3. bangkit
japane:
目覚める [めざめる], 呼び覚まされる [よびさまされる], 起きる [おきる]
katalune:
despertar-se
nederlande:
wakker worden, ontwaken
portugale:
1. acordar 2. acordar
ruse:
1. просыпаться (ото сна), проснуться, пробуждаться, пробудиться 2. пробуждаться, пробудиться 3. пробуждаться, пробудиться
turke:
uyanmak
ukraine:
пробуджуватися, прокидатися, просипатися

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.