*lul/i PV

*luli

(tr)
1.
Dormigi, trankviligi per balanceta movado, precipe infaneton: la maljuna homo sidis kaj lulis la infanon, kaj la patrino sidiĝis sur la seĝo tute apude [1]; kiam ĉiujn jam lulis la dormo kaj la princino iris en la bandomon, li saltis al ŝi kaj ŝin kisis [2]; ŝi lasis sin luli en la brakoj de sia amato, redonante liajn karesojn [3]; la egalritmaj paŝoj de la soldatoj lulis lin al dormo [4]; la malvarmo de la nokto lulus vin en la morton [5].
2.
Harmonie balanceti: la ventoj ludis kun ili, […] portis iliajn flugdrakojn al la altoj kaj lulis ilin mem sur la suproj de la arbokronoj [6]; foje-foje orfolio lulas sin malsupren por fine halti antaŭ la piedo de la promenanto [7]; urbo kuŝanta apud la Mezamaro, kies ondoj lulis plej gravajn civilizaciojn [8]; ŝi ridetas kaj lulas sian grandan, muskolan korpon [9]; friska vento lulis la branĉojn de la arboj en la parko [10]; la Pacifika maro komencis luli ilin, tien-reen inter la ŝtonoj [11].
3.
(figure) Kvietigi, kvazaŭdormigi: la amo de Amalio lulas lin en la ventegoj [12]; poste lulos vin la dolĉa forgeso pri la antaŭaj embarasoj [13]; la revo, kiu povis luli nian doloron, fariĝis tute neefektivigebla [14]; senlima feliĉo de ripozo lulis miajn ekscititajn nervojn [15].
angle:
lull, cradle
beloruse:
калыхаць, люляць
bretone:
luskellañ
bulgare:
люлея
ĉeĥe:
kolébat
france:
bercer
germane:
wiegen
hispane:
1. acunar, mecer 2. mecer 3. calmar, arrullar, adormecer, sosegar
hungare:
ringat, elringat
japane:
揺する [ゆする], 揺らす [ゆらす], なだめる
nederlande:
wiegen
pole:
kołysać, lulać, bujać
portugale:
embalar
rumane:
legăna, calma, pluti
ruse:
укачивать, убаюкивать, баюкать
slovake:
hojdať, kývať
ukraine:
колисати, гойдати, заколисувати

*lulilo [16]

1.
Infanlito balancebla, per kiu oni povas luli: tutajn tagojn sidis ĉe la lulilo de sia filo [17]; ŝi kantis pri la ĉagrenoj, kiuj persekutas la homan genton de la lulilo ĝis la morto [18]; tio estis lia poeta talento, kiun Dio donace metis al li en la lulilon [19]; li sin direktis al la komoda tirkesto aliformigita en lulilon, kaj longe rigardadis la estaĵeton [20]. VD:lulseĝo

Gustav Adolf Hessl: Ĉe La Lulilo
PD  [21]
2.
(figure) Naskiĝejo, kovejo: Egipto, […] lulilo de la civilizacio [22]; Germanujo […] estas la lulilo de la ideo de lingvo internacia [23].
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, lul'il'
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
20. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
21. Gustav August Hessl, https://digital.belvedere.at/objects/6215/an-der-wiege : https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Gustav_Adolf_Hessl_-_An_der_Wiege_-_476_-_Belvedere.jpg
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
cradle
beloruse:
калыска
bretone:
kavell (gwele)
bulgare:
люлка
ĉeĥe:
kolébka
ĉine:
搖籃 [yáolán], 摇篮 [yáolán]
france:
berceau
germane:
Wiege de la ~ilo ĝis la morto: von der Wiege bis zur Bahre.
hispane:
cuna
hungare:
bölcső
japane:
ゆりかご, 発祥地 [はっしょうち], 受け台 [うけだい], 架台 [かだい]
nederlande:
wieg
pole:
kolebka, kołyska
portugale:
berço
rumane:
leagăn
ruse:
колыбель 1. люлька
slovake:
kolíska
ukraine:
колиска

administraj notoj

~ilo : Mankas verkindiko en fonto.