1sport/o

sporto

SPO Korpaj aŭ mensaj ekzercoj aŭ ludoj celantaj disvolvon de fizika lerteco kaj samtempe amuzon aŭ vetbatalon: ili ludis „enlitiĝo“, ĉar la okazo ŝajnis aparte favora por tiu sporto, ili rampis sub la fojnon, kaj tiris peceton de ĉifona kurteno sur sin kiel kovraĵeton [1]; multaj personoj aliĝas al la esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto, aŭ eble eĉ pro atendata profito [2]; golfludo estas pli-malpli universala sporto, kiun influas nek vetero, nek latitudo [3]; skii sen neĝo ― tion provis 80 entuziasmuloj pri vintra sporto meze de la somero en la litova ĉefurbo Vilnius [4]; sumoo havas longan historion kaj estas rigardata kiel nacia sporto en Japanio [5]; sportkonkurso [6]; sportaj ŝuoj [7]; sportcentro [8]; sporthalo [9]; sportaj kluboj [10]; sportaj lernejoj [11]; sportaj institucioj [12]; la arkitekto stiris sian novan sport-aŭton je 200 km/h [13].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
3. S. Śmigielski: Vivi por golfludi?, Monato, 2002:2, p. 22a
4. MonatoLast
5. Monato, Igarasi Takeo: Sum(o)o plej alta
6. Evgeni Georgiev: 900 km tra montbicikla paradizo, Monato, 2000/12, p. 20
7. Monato, Espero
8. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
9. Laimius Stražnickas: Eŭkaristia kongreso: preĝo kaj dancoj, Monato, 2000/10, p. 21
10. Monato, Karlo Juhász: Ĉu komerco helpas?
11. Monato, Jefim Zajdman: Malgrandaj grandaj majstroj
12. Mu Binghua: Loterioj, Monato, 2000/06, p. 13
13. Garbhan MacAoidh/pg: Malbona investo, Monato, 2000/11, p. 12
angle:
sport
beloruse:
спорт
bulgare:
спорт
ĉeĥe:
sport
ĉine:
体育活动 [tǐyùhuódòng], 體育活動 [tǐyùhuódòng]
france:
sport
germane:
Sport
hispane:
deporte
hungare:
sport
japane:
スポーツ [すぽーつ], 運動競技 [うんどうきょうぎ]
nederlande:
sport
perse:
ورزش
pole:
sport
ruse:
спорт
slovake:
šport
tibete:
ལུས་རྩལ་
ukraine:
спорт

sporti, sportumi

(ntr)
Plenumi sportajn ekzercojn, partopreni en vetludoj: kompreneble, vi ne sportas, vi ne estas sportema, vi faras nenion [14]; en Jugoslavio ekzistas hungara nacia minoritato, do, hungaroj sportas ankaŭ tie [15]; sporta teamo [16]; sportemaj montbiciklistoj [17]; la registaro volas instigi civitanojn pli multe sportumi [18]; kiu sportumas, ne vivas pli longe, sed mortas pli sana [19]; oni promenas, biciklas, sportumas, ripozas [20]; kial Pamela […] ne elektis, ni diru, plaĉe frizi al si la hararon, aŭ iomete sportumi, maldikiĝi ĉe la talio, aŭ io simila [21]?
14. J.-M. Leresche: leresche-esperanto-es, 2006-03-06
15. Monato, Karlo Juhász: Ĉu komerco helpas?
16. Monato, Garbhan MACAOIDH: Sporto por ĉiuj
17. Evgeni Georgiev: 900 km tra montbicikla paradizo, Monato, 2000/12, p. 20
18. Monato, Stefan Maul: Dikeco denove
19. Monato, Michael J. Scherm: Iam morti rapide
20. Monato, Jomo Ipfelkofer: Justeco - sed por kiu?
21. A. García Fumero: Kuraĝo, Monato, 2002:2, p. 23a
beloruse:
займацца спортам
bulgare:
спортувам
ĉeĥe:
sportovat
ĉine:
参加体育活动 [cānjiātǐyùhuódòng], 參加體育活動 [cānjiātǐyùhuódòng]
france:
pratiquer un sport
germane:
Sport treiben
hispane:
practicar un deporte
hungare:
sportol
perse:
ورزش کردن
pole:
uprawiać sport
ruse:
заниматься спортом
slovake:
športovať

sportejo

SPO Loko uzata, plejofte aranĝita por sportado: proksime al la urbo estas 12 sportejoj kun plej modernaj instalaĵoj por praktikado de ĉiuj vintraj sportspecoj kaj ludoj [22]; nove konstruita glacisportejo [23]; flosanta ĉelaro, ekipita per i.a. kapelo kaj sportejo, kaj kiu „gastigos“ 500 kondamnitojn [24].
22. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo
23. Monato, Jomo Ipfelkofer: Tunelo anstataŭ ĥaoso aŭ ĉu nur ĥaoso?
24. Paul Gubbins: Ŝipo de la pasinteco, Monato, 1997:6, p. 11a
beloruse:
спортпляцоўка, спартыўная заля, спартбаза
ĉeĥe:
hřiště, sportoviště
ĉine:
球场 [qiúchǎng], 球場 [qiúchǎng], 操场 [cāochǎng], 操場 [cāochǎng], 运动场 [yùndòngchǎng], 運動場 [yùndòngchǎng]
france:
complexe sportif, terrain de sport
germane:
Sportplatz
hispane:
polideportivo
hungare:
sportpálya
japane:
運動場 [うんどうじょう], 運動競技場 [うんどうきょうぎじょう]
perse:
ورزشگاه، میدان ورزش
pole:
stadion, boisko sportowe, teren sportowy
ruse:
спортплощадка, спортзал, спортивная база
slovake:
ihrisko, športový štadión
ukraine:
стадіон, спортивний зал, спортивний майданчик

sportisto

SPO Profesia aŭ kutima praktikanto de iu sporto: fortaj penegoj […] faras la sukcesplenan sportiston, mariston aŭ soldaton [25]. la filoj havis nudan kolon kaj skotan kostumon, ĉar ili estis sportistoj [26]; nur Aŭstrio, kies sportistoj havas multe pli da ebloj skie trejniĝi, gajnis pli da medaloj ol Kroatio [27].
beloruse:
спартовец, спартсмэн
bulgare:
спортист
ĉeĥe:
sportovec
ĉine:
运动员 [yùndòngyuán], 運動員 [yùndòngyuán], 运动家 [yùndòngjiā], 運動家 [yùndòngjiā]
france:
sportif (subst.)
germane:
Sportler
hispane:
deportista
hungare:
sportoló
japane:
スポーツマン
perse:
ورزشکار
pole:
sportowiec
ruse:
спортсмен
slovake:
športovec
ukraine:
спортсмен, спортовець

vintra sporto, neĝglacia sporto

SPO Sporto ludata en glacia aŭ neĝa medio, kian oni havas en vintra sezono: la ĉi-jara vintra sezono en la turismo en Aŭstrio estas bonega: je la ĝusta tempo falis sufiĉe da neĝo kaj la temperaturoj estis sufiĉe malaltaj por ebligi vintran sporton sen grandskala uzo de neĝokanono [28]; vidinte, ke lernejanoj gaje ĝuas neĝglaciajn sportojn, Wen mem volas provi tiajn sportojn [29].
28. [A. Oberndorfer]: Ĉu minacas la fino de la vintra sporto?, Esperanta Retradio, 2017-02-21
29. Ĝoja: Pro neĝglaciaj sportoj mi estas juna por ĉiam, Ĉina Radio Internacia, 2022-02-22
beloruse:
зімовы спорт, зімовы від спорту
france:
sport d'hiver
pole:
sport zimowy

administraj notoj