*talent/o UV
*talento
- 1.
 - 
                              Eminenta aparta spirita kapablo, ĉu donacita de naturo,
                              ĉu akirita per laboro:
                              
                                 poeta talento
                                 [1];
                                 
                              
                                 [tiu] laboras en saĝo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni
                                 sian akiron al homo, kiu ne laboris por ĝi
                                 [2];
                                 
                              
                                 pentristo eltrovis la talenton, kiam […] la malgrandan mopson li
                                 ligis kaj faris modelo
                                 [3];
                                 
                              
                                 lia oratora talento lin forlasis
                                 [4];
                                 
                              
                                 (figure) 
                                 knabo, vi havas specialan talenton por vagado
                                 [5]!
                                 
                              
                                 oni rigardis la nomon, ne la donon, la veston, ne la homon, la profesion, ne la
                                 talenton
                                 [6];
                                 
                              
                                 Joĉjo havas specialan talenton por enamiĝi al virinoj pli aĝaj ol li
                                 [7];
                                 
                              
                                 ni ĉiuj havas malsamajn talentojn kaj taŭgas por
                                 malsamaj laboroj
                                 [8].
                                 
                              
genio1,
                           kapableco,
                           kompetenteco - 2.
 
(evitinde) 
                              Talanto:
                              
                                 mi donos por vi dek talentojn en oro, kvardek bovinojn kaj cent mezurojn da
                                 tritiko
                                 [9].
                                 
                              
1.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 2:21
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
7. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 3
8. B. Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001:2, p. 16a
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
                  2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 2:21
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
7. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 3
8. B. Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001:2, p. 16a
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
- angle:
 - 1. talent 2. talent (historical)
 - beloruse:
 - 1. талент 2. талант
 - ĉeĥe:
 - nadání, schopnosti, talent, vlohy
 - ĉine:
 - 人才 [réncái], 天分 [tiānfèn], 天才 [tiāncái], 才分 [cáifèn], 本領 [běnlǐng], 本领 [běnlǐng], 艺 [yì], 藝 [yì]
 - france:
 - talent
 - germane:
 - 1. Talent (Gabe), Gabe (Talent), Begabtheit, Veranlagung 2. Talent (Maßeinheit, Währung)
 - hungare:
 - 1. tehetség, talentum 2. talentum
 - japane:
 - 才能 [さいのう], 天分 [てんぶん], 手腕 [しゅわん], 腕前 [うでまえ]
 - katalune:
 - talent
 - nederlande:
 - 1. talent
 - perse:
 - 1. استعداد
 - pole:
 - 1. talent, uzdolnienie
 - portugale:
 - talento
 - ruse:
 - талант
 - slovake:
 - nadanie, talent, vlohy
 - svede:
 - 1. begåvning, talang
 - ukraine:
 - талант, хист, дар, обдаровання
 
talenta
- Montranta talenton por iu tasko, pri iu fako: majstra laboro, […] talenta brodado sur teksaĵo blua kaj purpura [10]; transmetiĝo el naturo ordinara en naturon talentan estas kaj restas malfacila transiro [11]; farita de lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto Marta ; artikolo verkita de la talenta plumo de mia bofrato Marta ; talenta satiristo [12]; talentaj publikaj paroloj [13]; grandtalenta aktoro [14]; li restis en la konscio de nia jarcento kiel la plej talenta skota prozverkisto [15]; mizero havas talentan kapon PrV .
 
10.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 35:35
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
14. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
15. N. Macovei: Arkitekto de la platona respubliko, Monato, 1995:8, p. 23a
                  11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
14. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
15. N. Macovei: Arkitekto de la platona respubliko, Monato, 1995:8, p. 23a
- angle:
 - talented
 - beloruse:
 - таленавіты
 - ĉeĥe:
 - nadaný, talentovaný
 - ĉine:
 - 有才华 [yǒucáihuá], 有才華 [yǒucáihuá], 天才 [tiāncái], 有天分 [yǒutiānfèn], 有才 [yǒucái]
 - france:
 - doué, talentueux
 - germane:
 - talentiert, begabt
 - hungare:
 - tehetséges
 - japane:
 - 才能のある [さいのうのある], 腕のある [うでのある], 有能な [ゆうのうな]
 - katalune:
 - talentós
 - perse:
 - بااستعداد، مستعد
 - pole:
 - utalentowany, uzdolniony
 - ruse:
 - талантливый
 - slovake:
 - nadaný, talentovaný
 - tibete:
 - མཁས་པོ་
 - ukraine:
 - талановитий, обдарований
 
talentulo
- 
                              Persono kun granda kapablo pri iu arto:
                              
                                 mi vidis [ke] ne la saĝuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas
                                 riĉecon
                                 [16];
                                 
                              
                                 mi tute ne scias, ke mi estas talentulo
                                 [17];
                                 
                              
                                 domaĝe estus lasi tian talentulon perdiĝi en ĥimeroj
                                 [18];
                                 
                              
                                 verktalentulo
                                 [19].
                                 
                              
eksperto,
                           geniulo,
                           kapablulo,
                           kompetentulo,
                           lertulo,
                           majstro1.b,
                           virtuozo 
16.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 9:11
17. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
18. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
19. D. Broadribb: Inter la dek plej bonaj romanoj, Monato, 2000:11, p. 26a
                  17. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
18. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
19. D. Broadribb: Inter la dek plej bonaj romanoj, Monato, 2000:11, p. 26a
- angle:
 - talent (person)
 - beloruse:
 - талент (чалавек)
 - ĉeĥe:
 - talentovaný (nadaný) čl.
 - ĉine:
 - 人才 [réncái], 天才 [tiāncái], 奇才 [qícái]
 - france:
 - génie, virtuose
 - germane:
 - talentierte Person, Talent (Person), Begabter
 - hungare:
 - tehetséges ember
 - japane:
 - 才人 [さいじん], 技能者 [ぎのうしゃ], 人材 [じんざい], タレント [たれんと]
 - katalune:
 - geni
 - perse:
 - شخص بااستعداد
 - pole:
 - talent (o człowieku), ktoś utalentowany, zdolniacha (pot.)
 - ruse:
 - талант (о человеке)
 - slovake:
 - talentovaný človek
 - ukraine:
 - талановита/обдарована людина, талант
 
sentalenta
- Kiu talenton ne havas, ne bone sukcesas en iu kampo: mi pruviĝis tre sentalenta lernanto [20]; tiutempe neniu ŝatis lian stilon, kaj nun ĉiu juna sentalenta pentremulo volas lin imiti [21]; Wolfgang, akompanata de grupo da sentalentaj dancantinoj, laŭte frapegis malagorditan gitaron [22]; en la amuza distra vespero […] mi ŝajne estis la sola sentalenta kongresano [23].
 
20.
                           
                           Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
21. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 17
22. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
23. C. Hunter: Kongreso ĝuinda, La Brita Esperantisto, 2008 aŭtuno
                  21. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 17
22. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
23. C. Hunter: Kongreso ĝuinda, La Brita Esperantisto, 2008 aŭtuno
- angle:
 - untalented, talentless
 - beloruse:
 - бесталентны, няздатны, няздольны
 - ĉeĥe:
 - bez talentu (adj.)
 - ĉine:
 - 低級 [dījí], 低级 [dījí], 平平 [píngpíng], 平庸 [píngyōng], 碌碌无为 [lùlùwúwéi], 碌碌無為 [lùlùwúwéi], 較差 [jiàochà], 较差 [jiàochà]
 - france:
 - médiocre (dépourvu de talent)
 - germane:
 - untalentiert, unbegabt
 - pole:
 - beztalentowy
 - slovake:
 - nenadaný, netalentovaný
 - ukraine:
 - бездарний
 
sentalenteco
- Manko de talento, de kapablo: la gazetaro, radio kaj televido […] sentalentecon transformas en tutmondan famecon [24].
 
24.
                           
                           G. Balkanski: 
                              La bazoj de anarkiismo, 1979
                  - angle:
 - untalentedness, talentlessness
 - beloruse:
 - бесталентнасьць, няздатнасьць, няздольнасьць
 - ĉine:
 - 中路 [zhōnglù]
 - france:
 - médiocrité, absence de talent
 - germane:
 - Unbegabtheit, Talentlosigkeit
 - pole:
 - brak talentu
 
sentalentulo
- Homo, kiu ne talentas, ne bone sukcesas: el sentalentuloj elkreskos geniulo [25]; ekzistas lingvaj sentalentuloj [26].
 
25.
                           
                           Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, III. Atomoj de evoluo
26. I. Kossey: en: Ĉu Esperanto estas simpla kaj facila?, 2014-05-15
                  26. I. Kossey: en: Ĉu Esperanto estas simpla kaj facila?, 2014-05-15
- angle:
 - untalented person, talentless person
 - beloruse:
 - няздара
 - france:
 - incapable (subst.), raté (subst.)
 - germane:
 - Untalentierter, Unbegabter
 - pole:
 - beztalencie