*konscienc/o
*konscienco

-
Konscio, kiun havas la
homo pri la morala bono kaj malbono, pri la morala devo:
mi vivadis antaŭ Dio laŭ tute bona konscienco ĝis la nuna tago
[1];
homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo, kuros al foso, kaj oni lin ne
haltigu
[2];
Johano, kiu havis puran konsciencon, ne timis
[3];
mi havas multe (da malbonagoj) sur mia konscienco
[4];
turmentata de la riproĉoj de la konscienco
[5];
[li] rekonis siajn fratojn, kies konscienco estis ŝargita per multaj
kulpoj
[6];
[kulpo] io peze kuŝas sur la konscienco
[7];
doni la eblon senŝarĝigi sian konsciencon (per konfespreno)
[8];
aŭskultu ĉiam la voĉon de via konscienco
[9];
kovri la buŝon de sia konscienco
(ne atenti konsciencon, agi kontraŭ ĝi)
PrV
;
pli bona pura konscienco ol malpura
potencoPrV
;
la konscienco lin ne turmentasPrV
;
konscienco trankvila estas bona dormiloPrV
.
konsciencdubokonsciencriproĉo, moralo, skrupulo
1.
La Nova Testamento, La agoj 23:1
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 28:17
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
7. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
8. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
9. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo

- angle:
- conscience, moral sense, inner voice
- beloruse:
- сумленьне, добрасумленнасьць
- ĉeĥe:
- svědomí
- ĉine:
- 良心 [liángxīn], 良知 [liángzhī], 神志 [shénzhì]
- france:
- conscience (morale) kovri la buŝon de sia ~o: faire taire ses scrupules.
- germane:
- Gewissen, Pflichtbewusstsein
- hispane:
- conciencia
- japane:
- 良心 [りょうしん], 道義心 [どうぎしん]
- katalune:
- consciència
- nederlande:
- geweten
- perse:
- وجدان
- pole:
- sumienie
- portugale:
- consciência, foro íntimo
- rumane:
- conștiința
- ruse:
- совесть, добросовестность
- slovake:
- svedomie
konscienca
-
Obeanta al moraleco, sia devo; akurate zorgega:
[espereble] vi akiros al vi nomon de instruistino konscienca kaj kapabla
Marta
;
li disĵetos al la kvar ventoj ĉiujn konsciencajn konsiderojn kaj antaŭavertojn de
la prudento
[10];
la plej bagatelajn religiajn morojn li plenumadis kun tre zorga konscienceco
[11];
ĉiu konscienca observanto facile rimarkos, ke la kaŭzo de la balbutado kuŝas
[…] en la nesufiĉa ekzerciteco
[12];
ĉiuj tri aperas honestaj, bravaj laboristoj, ankaŭ konsciencaj
[13];
prestiĝo, fontanta en multjara konscienca laboro,
[14].
asidua, honesta2, skrupula
10.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
11. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
13. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 5
14. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto

- conscientious, faithful, honorable, scrupulous, upright
- beloruse:
- сумленны, добрасумленны
- ĉeĥe:
- svědomitý
- ĉine:
- 認真 [rènzhēn], 有良心 [yǒuliángxīn], 諶 [chén], 愛崗敬業 [àigǎngjìngyè]
- france:
- consciencieux (honnête), probe, scrupuleux (honnête)
- germane:
- gewissenhaft, pflichtbewusst
- hispane:
- concienciado
- japane:
- 良心的な [りょうしんてきな], まじめな
- nederlande:
- gewetensvol
- perse:
- باوجدان، وظیفهشناس
- pole:
- sumienny
- ruse:
- совестливый, добросовестный, сознательный
- slovake:
- svedomitý
konscience
- Obeante moralon kaj devon; zorgege: Johano […] laboris konscience kaj lerte Marta ; liaj oficistoj devas kontroli, ĉu la tasko estas konscience plenumata [15]; li konscience ekekzamenis unu post la alia ĉiujn butikojn de brokantistoj [16]; dum en Parizo vi faras konscience vian devon de militisto, via ĉasta edzino al vi donas kunlaboranton, […] kaj tion vi ne eĉ suspektas [17].
15.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
16. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
17. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa
16. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
17. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa
- beloruse:
- сумленна, добрасумленна
- germane:
- gewissenhaft, pflichtbewusst
- japane:
- 良心的に [りょうしんてきに], まじめに