*trem/i PV

*tremi

(ntr)
Esti movata tien kaj reen per malgrandaj sinsekvaj skuetoj: ili timu vin kaj tremu antaŭ vi [1]; aŭdiĝis tre forta sonado de korno kaj ektremis la tuta popolo [2]; timema kaj tremema [3]; mia koro tremegas, forlasis min mia forto [4]; ŝiaj lipoj tremis, ŝiaj okuloj vualiĝis de larmoj [5]; ŝi […] legis plu, sed per voĉo ĉiam ankoraŭ tremanta, kvankam ŝi penis kovri sian eksciton BdV ; la arboj ĵetadis belajn kaj tremantajn ombrojn sur la herbon BdV ; sur […] folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis BdV ; blinda maljunulo […] kun tremantaj manoj serĉante rampis laŭlonge la muro VojaĝImp ; mi sentis ke la tero tremas sub miaj piedoj […] kaj mi vidis ke, […] kaviĝas profundega truo, en kiun la domo malaperis KPr ; la maŝino kun tremiganta rapideco kuregis […] kaj subite akre ĵetadis sin flanken Metrop ; pli bone estas ŝviti ol tremi PrV ; li tremas, kiel aŭtuna folio PrV ; oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj PrV . VD:agitiĝi, febri1, ĵetiĝadi, konvulsii, skuiĝi, spasmi, ŝanceliĝi1, vibri1
angle:
tremble
beloruse:
дрыжэць, трымцець, трымцецца
ĉeĥe:
chvět se, tetelit se, zachvívat se
france:
trembler
germane:
zittern, beben, flattern ~iganta: schaurig.
greke:
τρέμω
hispane:
temblar
hungare:
remeg, reszket ~iganta: megrendítő. li ~as, kiel aŭtuna folio: remeg, mint a nyárfalevél.
japane:
震える [ふるえる], 身震いする [みぶるいする], 揺れる [ゆれる], 揺れ動く [ゆれうごく], 震動する [しんどうする], 恐れる [おそれる], びくびくする
katalune:
tremolar
nederlande:
beven, trillen, bibberen
pole:
trząść się, dygotać, drgać, drżeć
portugale:
tremer
ruse:
дрожать, содрогаться, трепетать ~iganta: приводящий в трепет.
slovake:
chvieť sa, zachvievať sa
ukraine:
тремтіти, дрижати, труситися, трястися, тріпотіти, відчувати озноб, здригатися

tremo, tremado

Moviĝo de io tremanta: atakis min teruro kaj tremo kaj ĉiuj miaj ostoj eksentis timon [6]; tremo, kiel ĉe akuŝantino [7]; kortremo [8]; ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin [9]; tremo de morto [10]; ĉe tiu ĉi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta Marta ; vana tremado de la patrina koro Marta ! adiaŭ! li diris kun tremo en la voĉo FK ; en plej dolĉaj tremoj tuj ekbatis homa koro FK ; la unuaj ektremoj de vekiĝanta papilia amo Marta ; ekscita tremo ruliĝis tra l' amaso dum atendo VivZam ; stranga tremo trapenetris min kaj senmovigis FdO . VD:vibro
beloruse:
дрыжаньне, дрыготка, дрыжыкі
ĉeĥe:
chvění
france:
temblement
germane:
kor~o: Herzflattern.
hispane:
vibración
japane:
震動 [しんどう], 揺れ [ゆれ]
nederlande:
bibberen (zn.)
pole:
trzęsienie, dygotanie, drżenie
ruse:
дрожь
slovake:
trasenie, triaška
ukraine:
дрож, тремтіння

ektremi

(ntr)
1.
Komenci tremi: la turmentata animo trarigardis spirite ĉiujn agojn de sia tera vivo kaj ektremis sub larmoj tiel, kiel Inger neniam estis havinta la kapablon plori [11]; atakis teruro, ektremis la kruro PrV ; la senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis inter la amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto ektremis sub la antikvamoda manteleto Marta .
2.
Tremeri: la birdo etendis siajn belajn flugilojn, ankoraŭ unu fojon konvulsie ektremis kaj ĝia koro krevis de senforteco kaj sopirado [12].
beloruse:
уздрыгнуць, задрыжэць
ĉeĥe:
roztřást se, zachvět se, zatřást se
france:
1. frissonner
germane:
1. erzittern, erschauern, erbeben
hispane:
1. dar repeluzno, tener escalofríos 2. sobrecoger, sobresaltar
hungare:
1. elkezd remegni 2. megremeg, összerezzen
japane:
身震いする [みぶるいする], びくっとする
nederlande:
1. beginnen te beven, beginnen te trillen, beginnen te bibberen 2. ineenkrimpen (v.d.schrik)
pole:
1. zatrząść się, zadygotać 2. zadrgać, zadrżeć
ruse:
1. задрожать, затрепетать
slovake:
striasť sa, začať sa triasť
ukraine:
затремтіти, задрижати, затрястися

tremeri

(ntr)
Fari unuopan tremmovon: parolante, la gasto plurfoje angore tremeris [13]; sed se ŝi estis ekparolanta, do tiel subite kaj laŭte, ke oni tremeris [14]. VD:konvulsii, tiki
13. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 13a
14. I. Bunin, trad. G. Arosev: Rusja, en: Rusaj amnoveloj, 2000.
angle:
to start
beloruse:
уздрыгнуць, скалануцца, скалатнуцца, здрыгануцца
france:
sursauter
germane:
zucken, zusammenzucken, erschauern
hispane:
sobrecoger, sobresaltar
hungare:
megremeg, összerezzen
nederlande:
ineenkrimpen (v.d.schrik)
pole:
zatrząść się, zadygotać, drgnąć, zadrżeć
ruse:
дрогнуть, вздрогнуть

tertremo

GEOL Grava movo de la terkrusto, eventuale okaziganta domfalojn ktp: jen okazis granda tertremo [15]; fariĝis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuiĝis [16]. en la tremtremo mortis sep mil homoj [17]; tertremo kaŭzita supozeble de vulkana aktivado [18]; tsunamo[n] kaŭzis la submara tertremo pro la eksplodo de la kratero [19].
15. La Nova Testamento, Mateo 28:2
16. La Nova Testamento, La agoj 16:26
17. La Nova Testamento, Apokalipso 11:13
18. HORI Jasuo: Erupcias maltrankvilo, Monato, 2000/12, p. 16
19. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
angle:
earthquake
beloruse:
землятрус
bulgare:
земетресение
ĉeĥe:
otřes půdy, seizmický otřes
france:
séisme, tremblement de terre
galege:
terremoto, sismo, tremor, tremor de terra
germane:
Erdbeben
hispane:
temblor, terremoto, seísmo, sismo, temblor de tierra, movimiento telúrico
hungare:
földrengés
indonezie:
gempa
itale:
terremoto, scossa tellurica, sismo
japane:
地震 [じしん]
nederlande:
aardbeving
pole:
trzęsienie ziemi
portugale:
sismo, terremoto, tremor de terra, terramoto, abalo sísmico
ruse:
землетрясение
slovake:
záchvev zeme
ukraine:
землетрус

administraj notoj