oscil/i

oscili

1.
FIZELE Regule varii ĉirkaŭ meza valoro aŭ inter pluraj polusoj: la oscilanta nadlo en kompaso. VD:baskuli, muari, pendoli, svingiĝi, vibri
2.
(figure) Balanciĝi, ŝanceliĝi: survoje ni oscilas inter la setlantoj kaj la komunumo de aborigenoj [1]; la bestio, tiele mortvundita, oscilas, ĝia peza korpo balanciĝas, stumble genuiĝas [2]; la personeco de Liszt oscilas inter monduma modemulo, altira amanto, pia subpastro, mecenato, impresa virtuozo, skolestro, sindonema instruanto, zorga patro kaj aliaj roloj [3]; artikolisto traktu nociojn kiel „demokratio“, „volo de la popolo“, „justeco“, „ŝancegaleco“ tre prudente, ilia signifo povas oscili inter vakua vorto kaj mortiga bastono [4].
1. Monato, Stefan MacGill: Panorama soro super kontinento, 2012
2. Monato, Eduardo Novembro: Taŭro??? Festo!!!, 2014
3. Monato, Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitana, 2012
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Volo de la popolo?, 2011
angle:
oscillate
beloruse:
гайдацца, вібраваць
bulgare:
колебая
ĉeĥe:
kmitat, oscilovat
ĉine:
摆动 [bǎidòng], 擺動 [bǎidòng], 搖擺 [yáobǎi], 摇摆 [yáobǎi], 振荡 [zhèndàng], 振蕩 [zhèndàng]
france:
osciller
germane:
oszillieren, schwingen
hungare:
rezeg, oszcillál
japane:
振動する [しんどうする]
nederlande:
oscilleren
perse:
نوسان کردن
pole:
drgać, oscylować
portugale:
oscilar
rumane:
oscila, tremura
ruse:
колебаться, качаться, осциллировать
slovake:
chvieť sa, kmitať, oscilovať
ukraine:
коливатися, хитатися, вібрувати

administraj notoj