2agit/i PV

agiti

(tr)
1.
Vigle skuetadi2, moveti rapide kaj ripete: Baskojn de l' frako vivige agitis // Vento petola tra vintra pejzaĝ' [1]; ŝiajn membrojn agitis konvulsiaj spasmoj [2]; kiam la vojaĝantinoj eniris en la vastan hotelegon, […] ilin mirigis la tumulta agitado, kiu regis [3]; la maro estis agitata de maltrankviliga movado [4].
2.
Malkvietigi, maltrankviligi.
a)
Naski en animo sinsekvajn sentojn; skui3: lian amikon agitas nerva tremado [5]; [la] vizaĝo […] ne perfidu la kortuŝaĵojn, kiuj agitas lian animon [6]; unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin agitis [7]; Fernando havis dormon malkvietan, agititan de inkubsonĝoj [8]. VD:eksciti, emocii
b)
Ĉiuflanke pripensi, ekzameni kaj diskuti ideon: li agitis en sia animo grandiozajn projektojn. VD:akuŝi2, elkovi2, konsideri
c)
POL Malkvietigi, inciti homamasojn por politika celo: li komisiis […] agiti kontraŭ la pastroj [9]; la faŝistoj kaj socialdemokratoj agitas por siaj kandidatoj Metrop ; mi agitis tiam kontraŭ la drinkado Metrop . VD:propagandi
angle:
agitate
beloruse:
1. трэсьці 2.a хваляваць 2.b абдумваць, абмяркоўваць 2.c агітаваць
ĉeĥe:
agitovat, burcovat, citově otřást, míchat, zatřepat
ĉine:
1. [dǒu], 刺激 [cìjī]
france:
1. agiter 2.a agiter, troubler 2.b soumettre à examen, cogiter 2.c exciter (les foules), susciter (l'engouement)
germane:
1. schütteln, rütteln 2.a aufwühlen 2.b durchdenken, hin- und herwälzen 2.c aufrütteln, agitieren
hebree:
להסעיר, להסית
hispane:
agitar
itale:
agitare
japane:
揺り動かす [ゆりうごかす], 動揺させる [どうようさせる], かきたてる, 扇動する [せんどうする], あおり立てる [あおりたてる], かき回す [かきまわす], 撹拌する [かくはんする]
nederlande:
overdenken 1. schudden 2.a opwinden 2.c opruien
portugale:
1. agitar, sacolejar, sacudir 2.a agitar, sacolejar, preocupar 2.c agitar, amotinar, rebelar
ruse:
1. встряхивать 2.a волновать 2.b обдумывать, обсуждать 2.c агитировать
slovake:
miešať (kvapalinu miešadlom) 1. triasť
turke:
1. çalkalamak, sallayıp karıştırmak 2.a şaşırtmak 2.c ayaklandırmak, kışkırtmak
ukraine:
хвилювати, збуджувати, збурювати

agitado

Malkvietigo, skuego, perturbego: la Volapukistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta […] reklamo [10]; anstataŭ kvietiĝi, la agitado de ondoj aliformiĝis en veran renversegon [11]; sub la influo de agitado de diversaj niaj malamikoj oni ofte kulpigas nin pri celoj, kiujn ni neniam havis [12]; la agitado […] degeneris en civilan militon [13].
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VI
11. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
13. S. Zoppellaro: La siriaj rifuĝintoj en la Respubliko de Armenujo..., 2013-11-13
beloruse:
агітацыя
ĉeĥe:
agitace, agitování, citové otřásání
ĉine:
宣传鼓动 [xuānchuángǔdòng], 宣傳鼓動 [xuānchuángǔdòng]
france:
agitation
germane:
Agitation
hebree:
הסתה
hispane:
agitación
japane:
扇動 [せんどう], アジテーション
slovake:
agitácia, získavanie prívržencov
ukraine:
аґітація

agitiĝi

(ntr)
Malkvietiĝi: liaj manoj konvulsie agitiĝis [14]; mia menso bildigis la ĵusan pasintecon kaj mia cerbo agitiĝis [15]; „vidu, mi agitiĝas,“ li riproĉis, perdinte la antaŭan fadenon [16]. VD:skuiĝi, tremi
14. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
15. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 29. Sorto Flatas, Sorto Batas.
16. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
узрушвацца, узбуджацца, хвалявацца
france:
s'agiter
germane:
sich schütteln, in Unruhe geraten
ukraine:
збуджуватися, запалюватися, хвилюватися, бентежитися

agitiĝo

Ekmoviĝado, malkvietiĝo: emocia agitiĝo [17]; lia vivo estos plena de agitiĝo, batalo, rezultoj, kiujn tuj bagateligos malsukcesoj [18]; la agitiĝo de lia suferigata animo direktiĝis al la kreado [19]. VD:ekscitiĝo, tumulto
17. Monato, Roberto Pigro: Atentu la koron, 2013
18. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
19. T. Mann, trad. P. Buijnsters: La morto en Venecio, 2006
beloruse:
узбуджэньне, узрушэньне, хваляваньне
ĉine:
內爭 [nèizhēng], 内争 [nèizhēng], 乱子 [luànzi], 亂子 [luànzi]
france:
agitation
germane:
Unruhe, Agitation
japane:
動揺 [どうよう], 興奮 [こうふん], 不安 [ふあん]

agitisto

POL Homo, kiu agitas2.c, provas kaŭzi politikan malkvieton: la spiritoj de la vulgaruloj bolas, sed tio estas faro de agitistoj [20]; „en ĉiujn niajn kolektivojn ni volonte akceptas la knabojn“ – „bonege“, – konsentis la agitisto, – „sed tio tamen estas maskita formo de ekspluatado“ [21]; banalaj agitistoj […] ĉiam tro facile falas en la stultaĵon ekzameni la privatan vivon de kapitalistaj gigantoj [22]. VD:propagandisto
20. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII
21. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 4. La fatala saĝeco.
22. B. Traven: Rozo Blanka, [2010]
beloruse:
агітатар
ĉeĥe:
agitátor
ĉine:
鼓动宣传者 [gǔdòngxuānchuánzhě], 鼓動宣傳者 [gǔdòngxuānchuánzhě]
france:
agitateur
germane:
Agitator
hebree:
מֵסִית
hispane:
agitador
itale:
agitatore, sobillatore
slovake:
agitátor

administraj notoj