fet/o

feto

ANA
Nomo de l' embrio ekde la tempo, kiam ĝi vidigas trajtojn de estaĵo kaj ĝis la tempo, kiam ĝi forlasas la uteron de la patrino: Hieronimo, Aŭgusteno kaj Tomaso la akvinano kredis, ke virseksa feto ricevas sian animon 40 tagojn kaj ina feto 80 tagojn post koncipo [1]; la virino suferis ankaŭ de kolestazo, kiu povas facile kaŭzi subitan morton de la feto [2]; ŝia akuŝo estis longa kaj peniga, kaj ŝi plurfoje petis al la hospitala stabanaro, ke oni abortigu la feton, kiu – kiel oni poste konstatis – estis ne vivipova [3]. VD:embrio
1. W. H. Simcock: Kie la toleremo?, Monato, 2000/07, p. 10
2. Monato, Ziyu: Per patrina amo
3. Monato, Garvan Makaj: Astrobiologio kaj religio
angle:
fetus
beloruse:
плод (ва ўлоньні)
bulgare:
фетус
ĉeĥe:
fétus, plod, zárodek, zárodek plodu
ĉine:
[pēi], 胎儿 [tāiér]
france:
fœtus
germane:
Fötus, Fetus [science], Leibesfrucht
hispane:
feto
hungare:
fetus, fejlődő magzat
itale:
feto
japane:
胎児 [たいじ]
nederlande:
foetus
perse:
جنین
pole:
płód
portugale:
feto
ruse:
утробный плод
slovake:
plod, zárodok plodu
ukraine:
утробний плід, зародок, ембріон

administraj notoj