gener/i PVEF
generi
(tr)
- 1.
Produkti vivanta(j)n estaĵo(j)n siaspeca(j)n.
- a)
- (pri virseksulo)
naskigi
koncipi - b)
- (pri ajna el la gepatroj) sed heredaj malsanoj kaj iuj aliaj faktoj kredigas min ke la regulo havas pli larĝan aplikon, kaj ke kiam ne estas klarigo kial trajto aperas je certa aĝo, ĝi tamen emas aperi en la idoj je la sama periodo en kiu ĝi unue aperis en la generinto [1]; preĝu por ni, Sankta Generintino de Dio [2]!
- c)
- (pri paro da gepatroj) paro da blankvangaj gibonoj bredata en la zoo de Guilin generis masklan idon unu jaron post la kunvivado [3]; juna kabilino estas mortkondamnita de sia familio, ĉar ŝi transpaŝis la praajn regulojn kaj elektis kiel vivkunulon francon kaj generis kun li infanon [4].
- d)
(pri populacio)
pri la subteno de Dio kiu benas la laboron kaj la laciĝon
de la ĉiutago, kiuj estus alimaniere vanaj, kaj pri la
bonstato kaj estonteco, kiun povas konstrui kaj je kiu
povas esperi tiuj nacioj en kiuj oni generas pli da
gefiloj, kompare kun tiuj markitaj de demografia malkresko
[5].
degeneri- 2.
-
Produkti
per fizika, ĥemia, biologia, matematika aŭ komputa procezo,
ekzistigante el io alikvalita aŭ alisubstanca aŭ el nenio:
generi elektron;
generu ideojn
[6]!
montri al la neesperanta publiko […] ke
esperanto generas sian propran kulturon, ke ĝi
ekzistas, vivas, kaj evoluas
[7];
la programo ankaŭ enhavas […] parton por generi
vortlistojn kaj la komencon de Esperanta kurso
[8];
ĉar estas ekstreme malprobable, ke du homoj generis la
saman ŝlosilon, estas supozinde, ke la dua petanto kopiis
la publikan ŝlosilon de la unua kaj ne vere posedas la
privatan ŝlosilon
[9].
- 3.
PIV1
naski
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru produkti, estigi,
naskigi.
1.
Ĉ. Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉap. 1a
2. Saluton, Reĝino
3. El Popola Ĉinio
4. Johan'-Luko Tortel: Vualo de l' silento, Sennaciulo, 1997
5. Papo Benedikto la 16a
6. Irina Gonĉarova: Kio post STRIGo?, REGo n-ro 6 (25). Dec. 2004.
7. Informletero de Vinilkosmo. numero 8, aŭg. 2004
8. Gerard van Wilgen: „Ergane“ anstataŭ Athena, Eventoj, n-ro 097
9. Komputila sekureco: aŭtentikeco kaj konfidenceco
2. Saluton, Reĝino
3. El Popola Ĉinio
4. Johan'-Luko Tortel: Vualo de l' silento, Sennaciulo, 1997
5. Papo Benedikto la 16a
6. Irina Gonĉarova: Kio post STRIGo?, REGo n-ro 6 (25). Dec. 2004.
7. Informletero de Vinilkosmo. numero 8, aŭg. 2004
8. Gerard van Wilgen: „Ergane“ anstataŭ Athena, Eventoj, n-ro 097
9. Komputila sekureco: aŭtentikeco kaj konfidenceco
- angle:
- 1. generate 3. generate, spawn
- beloruse:
- спараджаць, нараджаць, прадукаваць, генэраваць, утвараць, вытвараць, вырабляць
- ĉeĥe:
- generovat, tvořit, vytvářet
- france:
- engendrer 3. engendrer (math.), générer, sous-tendre
- germane:
- 1. zeugen 2. erzeugen, hervorbringen 3. erzeugen, bestimmen, aufspannen
- hungare:
- 1. nemz 3. generál
- japane:
- なす, 作る [つくる], 産む [うむ], 生み出す [うみだす]
- katalune:
- 1. engendrar, generar, procrear 2. generar, produir
- nederlande:
- verwekken (een kind)
- pole:
- 1. płodzić, rozmnażać się 3. generować
- portugale:
- gerar, procriar
- ruse:
- 1.c прижить, произвести на свет 1. порождать, породить, произвести (потомство), размножаться, плодиться 2. порождать, производить, генерировать 3. порождать, образовать, натягивать
- slovake:
- generovať, tvoriť, vytvárať
- ukraine:
- породжувати, плодити, давати потомство, утворювати, ґенерувати (електричні коливання і т. п.), виводити
genera
- 1.
Rilata al generado1:
generaj organoj
[10].
genera sistemo- 2.
- Rilata al generado2: laŭ la genera gramatiko, la propozicio aŭ simpla frazo konsistas el du partoj, la substantiva sintagmo kaj la verba sintagmo [11]; la konflikto-genera paro finvenkismo-raŭmismo [12]; la nun konata teĥnologio de „generaj reaktoroj“, en kiuj estas utiligebla 238U kaj ankaŭ la transurania plutonio, estas danĝera kaj pro tio neuzata [13].
- 3.
Samfamilia, samgenta:
estas agrablege havi generan nomon, kiu ebligas la eniron en la plej eminentajn
familiojn
Fab3
.
10.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Sano
11. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 4. Sintakso
12. La Ondo de Esperanto, 2004, № 3 (113)
13. J. Werner: Nuklea energio: ne fidu la respondeculojnMonato
11. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 4. Sintakso
12. La Ondo de Esperanto, 2004, № 3 (113)
13. J. Werner: Nuklea energio: ne fidu la respondeculojnMonato
- angle:
- genital, generative
- beloruse:
- 1. дзетародны, рэпрадуктыўны, плоцевы 2. генэратыўны, вытворчы
- ĉeĥe:
- generický, plodící, rodící, rozmnožovací, rozplozovací
- france:
- génésique, génital ~aj organoj: organes génitaux.
- germane:
- 1. Geschlechts-, Zeugungs- 2. generativ 3. generisch
- hungare:
- nemző, nemi ~aj organoj: nemi szervek.
- japane:
- 生殖の [せいしょくの]
- katalune:
- 1. genital, genitori ~aj organoj: òrgans genitals, aparell genital. 2. generatiu
- nederlande:
- genitaal ~aj organoj: genitaliën, geslachtsdelen.
- pole:
- płciowy ~aj organoj: narządy płciowe.
- portugale:
- genital
- ruse:
- 1. детородный, репродуктивный ~aj organoj: детородные органы. 2. порождающий, генеративный
- slovake:
- generický, plodiaci, rodiaci
- ukraine:
- ґенеративний, дітородний
genero
- 1.
generado- 2.
Grupo da familioj, posteularo de unu sama praulo:
estas feliĉo aparteni al genero, kiu distingiĝis,
kaj per tio havi jam en la sango la instigon progresadi
en ĉio brava
[14];
diversas laŭnecese la bestoj, kaj prosperas ⫽
generoj rinoceraj, tapiraj, kaj lemuraj
[15].
gento
14.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
15. John Francis: La kosmo
15. John Francis: La kosmo
- beloruse:
- 1. спараджэньне, выраб (працэс), генэрацыя (працэс) 2. род
- ĉeĥe:
- kmen
- germane:
- 1. Zeugung 2. Geschlecht (Stamm)
- japane:
- 子を産ませること [こをうませること]
- katalune:
- 2. descendència
- ruse:
- 2. род (фамилия)
- slovake:
- kmeň
- ukraine:
- розплоджування, розмноження, розплід, утворення, ґенерування, виробництво
generado
- 1.
Ago generi1:
homa, besta, vegeta generado;
spontanea generado (produktado de vivo, okazanta laŭ kelkaj
scienculoj sen antaŭa ĝermo).
- 2.
- Ago generi2: la generado kaj akcelado de partikloj (ekz. protonoj) per elektronaj rimedoj [16]; kiu tamen bezonas dukolumnan tekston, […] aŭtomatan generadon de indekso ktp, tiu ne trovos tiujn funkciojn en la aktuala versio [17].
- angle:
- generation
- beloruse:
- спараджэньне, нараджэньне, прадукаваньне, генэрацыя (напр. энэргіі), утварэньне, вытворчасьць (працэс), выраб (працэс)
- ĉeĥe:
- plození, rozmnožování
- france:
- 1. génération (fait d'engendrer)
- germane:
- 1. Zeugung 2. Erzeugung, Generierung
- hungare:
- 1. nemzés
- japane:
- 生殖 [せいしょく], 発生 [はっせい]
- katalune:
- 1. generació, engendrament 2. generació (acció de generar)
- nederlande:
- 1. verwekking
- pole:
- 1. płodzenie
- portugale:
- 1. geração (ato de gerar)
- ruse:
- 1. порождение, зарождение 2. порождение, генерация, генерирование
- slovake:
- plodenie, rozmnožovanie
- ukraine:
- розплоджування, розмноження, розплід, утворення, ґенерування, виробництво
generilo
- 1.
Seksorgano:
la damaĝon al siaj generiloj li rimarkis nur la sekvan tagon, kiam komencis
aperi doloraj vezikoj
[18];
la taŭro plifirmiĝis kiel fetiĉo ŝovinisma kaj masklisma pro la tre elstaraj
generiloj
[19];
ne ĉiu suko de la vivo estas sekrecio de la generiloj
[20].
- 2.
Aparato aŭ alia rimedo por generi ion:
elektro-generilo
[21];
generilo de […] hazardaj numeroj
[22].
18.
Monato, Edmund Grimley Evans: Tekokomputilo vundas scienciston, 2003
19. Monato, Hektor Alos i Font: Pri kato, rato, ŝtato kaj azeno, 2005
20. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
21. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
22. Vikipedio, Rapida ordigo
19. Monato, Hektor Alos i Font: Pri kato, rato, ŝtato kaj azeno, 2005
20. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
21. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
22. Vikipedio, Rapida ordigo
- angle:
- 2. generator
- germane:
- 1. Fortpflanzungsorgan 2. Generator
regeneri
(tr)
- 1.
Rekreskigi perditan organon aŭ ties parton:
marstelo regeneris la perditan brakon;
la homo ĉiutage regeneras multmilionojn da ĉeloj
de la haŭto, sango ktp
[23].
- 2.
- Ree produkti ion foruzitan: oni povas uzi vegetaĵojn por regeneri oksigenon konsumatan de la homoj; antaŭtagmeze ĉiu havos sufiĉe da tempo por regeneri sian sanon dum aktiva ripozado: promenado, biciklado, naĝado, sunumado [24].
- beloruse:
- рэгенэраваць, аднаўляць, адрошчваць (нанова)
- ĉeĥe:
- obnovit, obrodit, regenerovat
- germane:
- regenerieren
- japane:
- 再生させる [さいせいさせる], 刷新する [さっしんする], 更生させる [こうせいさせる]
- katalune:
- regenerar
- ruse:
- 1. регенерировать 2. восстановить, регенерировать
- slovake:
- obnoviť, regenerovať
- ukraine:
- реґенерувати, відтворювати, відроджувати, відновлювати
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.