4ĝemel/o PVEF
ĝemelo
- PV
Ĉiu el la idoj, naskitaj ĉe unu sama akuŝo:
Jes, respondas la simplanimulino, mi havos kvin ĝemelojn
KrB
;
La ĝemeloj — tri knabinoj, du knaboj, kiuj eniris la mondon en
1987 — ne similas unu al la aliaj, tamen ili same sin vestas
[1].
- a)
- PIV2
Dunaskito montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro [2]; ni ekveturis en ŝipo Aleksandria, kiu travintris ĉe la insulo kaj ĝia insigno estis la Ĝemeloj [3]; [li] havis du knabojn ĝemelojn, ili tiel similis unu la alian, kiel du akvaj gutoj [4]; mi havis kelkafoje okazon renkonti […] ĝemelojn aŭ ĝemelinojn [5].
Rim.: Ĉe la homoj la dunaskitoj multe pli oftas ol aliaj plurnaskitoj, kaj tial en multaj lingvoj (ekz-e la angla, la germana) la koncerna vorto etmologie entenas la numeralon ‹du›, kaj tial en ilia uzo ‹ĝemelo› estas nur ‹dunaskito›. Tamen en aliaj lingvoj, ekz-e en la franca aŭ en plimulto da lingvoj slavaj, ĉefas la ideo pri kunnaskiteco; duopeco eblas, oftas, sed ne nepras. Tiuj konceptoj hejmlingvaj influas onian uzon de la vorto Esperanta, tiel ke la frazo: „Imagu, se ne estus ĝemeloj, sed trinaskitoj — sendube la tria estus papo!“ [6] por ruso aŭ polo estas sensencaĵo, kiel: „Imagu, se ne estus kunnaskitoj, sed trinaskitoj…“. Pli klara estus: „Imagu, se estus ne du-, sed trinaskitoj…“. Resume, la pli abstrakta signifo estas pli utila, ĉar tiam la disponeblo de la vortoj ĝemeloj, du-, tri-, kvarnaskitoj el malavantaĝo (balasta redundo) iĝas avantaĝo (riĉeco, precizo kaj libero indiki aŭ ignori la nombron). [Sergio Pokrovskij]
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri dunaskito.
1.
Dimitar HAĜIEV: Kvinopa sukceso, Monato, №009570
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 25:24
3. La Nova Testamento, La agoj 28:11
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro
6. Stefan MAUL: El mia ridpunkto, Monato, №009105
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 25:24
3. La Nova Testamento, La agoj 28:11
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro
6. Stefan MAUL: El mia ridpunkto, Monato, №009105
- angle:
- 1.a twin
- beloruse:
- блізьняты
- bretone:
- gevell (ak.)
- bulgare:
- близнак
- ĉeĥe:
- 1.a dvojče
- ĉine:
- 双晶 [shuāngjīng], 孖 [zī], 双筒枪 [shuāngtǒngqiāng]
- france:
- jumeau (subst.), besson
- germane:
- 1.a Zwilling
- greke:
- 1.a δίδυλος
- hebree:
- תאום
- hispane:
- gemelo
- hungare:
- iker
- indonezie:
- kembar
- itale:
- gemello
- japane:
- 双生児 [そうせいじ], 双子 [ふたご]
- katalune:
- bessó
- nederlande:
- 1.a tweeling
- perse:
- دوقلو
- pole:
- bliźniak
- portugale:
- gêmeo
- rumane:
- geamăn
- ruse:
- близнец
- svede:
- 1.a tvilling
- ukraine:
- близнюк
Ĝemeloj (Gem) (♊︎)

- Stelfiguro kaj signo de la zodiako (Gemini): ni ekveturis en ŝipo Aleksandria, kiu travintris ĉe la insulo, kaj ĝia insigno estis la Ĝemeloj [7]; la signoj de la Zodiako en junio estas Ĝemeloj kaj Kankro [8]; M35 estas malfermita stelamaso en konstelacio Ĝemeloj [9].
- angle:
- Gemini
- beloruse:
- Блізьняты
- bretone:
- Gevelled
- bulgare:
- Близнаци
- ĉeĥe:
- Blíženci
- ĉine:
- 双子座 [shuāngzǐzuò]
- france:
- Gémeaux
- germane:
- Gemini, Zwillinge
- hebree:
- תאומים
- hispane:
- Géminis
- hungare:
- Ikrek
- indonezie:
- Gemini, Jauza, Mintuna
- itale:
- Gemini, Gemelli
- katalune:
- (els) Bessons, gèmini
- latinece:
- Gemini
- nederlande:
- tweeling
- perse:
- دوپیکر، جوزا
- pole:
- Bliźnięta (gwiazdozbiór)
- portugale:
- Gêmeos
- rumane:
- Gemenii (constelație)
- ruse:
- Близнецы
- svede:
- Tvillingarna