*ĵus
*ĵus
(adverbo)
-
Adverbo indikanta tre, aŭ kiel eble plej, proksiman antaŭan
tempon, „momenton antaŭ
nun1.a“
aŭ „momenton antaŭ tiam“:
mi ĵus alvenis;
li ĵus elrampis el la ova ŝelo
PrV
;
eksentinte la odoron de akvo, ĝi denove verdiĝas, kaj kreskas
plue, kvazaŭ
ĵus plantita
[1];
tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo,
kiam la suno
ĵus leviĝis
[2];
mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis, kial vi volas denove
ĝin aŭdi
[3]?
ĵusnaskitaj suĉinfanoj
[4];
la bonaj feinoj de la vivo ĉiuj alportis al la
ĵusnaskito siajn donojn
[5];
la ĵus disvolviĝintan lekanton ili tute ne rimarkis
[6];
la horloĝo sur la granda preĝeja turo ĵus batis la kvinan
horon
[7];
knabineto, tiel pura, kvazaŭ ŝi ĵus eliris el bano
[8];
la akvo forte ekmoviĝis, ĵus ĝi estis ankoraŭ klara kiel
spegulo
[9];
mi ĵus balais kaj metis ĉion en ĝustan lokon, kaj vi ĉion
malordigas
[10];
la kato en sia blanka kaj flava vesto […] ĵus
vekiĝis kaj oscedis
post la dolĉa dormo
IK
;
li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiam li okaze trafis en
lavotan tolaĵon
kune kun ŝtrumpa rubando
[11].
ĝuste2, tuj1
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 14:9
2. La Nova Testamento, Marko 16:2
3. La Nova Testamento, Johano 9:27
4. La Nova Testamento, I. Petro 2:2
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
2. La Nova Testamento, Marko 16:2
3. La Nova Testamento, Johano 9:27
4. La Nova Testamento, I. Petro 2:2
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
- angle:
- just (a moment ago)
- beloruse:
- кагадзе, толькі што
- ĉine:
- 适才 [shìcái], 适间 [shìjiān], 刚刚 [gānggang], 才然 [cáirán]
- finne:
- (äsken) juuri, äsken, vastikään
- france:
- juste (il y a peu), il y a peu
- germane:
- soeben, gerade (vor einem Moment), einen Augenblick zuvor, einen Moment zuvor
- hispane:
- hace un momento
- hungare:
- éppen most, imént
- indonezie:
- barusan, baru saja
- itale:
- adesso (appena), or ora, giusto ora, appena (passato)
- japane:
- たった今 [たったいま]
- nederlande:
- net (onlangs)
- norvege:
- nettopp
- pole:
- właśnie
- portugale:
- há pouco, agora mesmo, neste instante (passado), de fresco
- rumane:
- tocmai
- ruse:
- только что
- ukraine:
- щойно, тільки що, тільки-но
ĵusa
-
Ĵus okazinta:
la ĵusa (ĵus aperinta, plej laste
aperinta) numero de gazeto;
la miskompreniga el-mia-vidpunkta artikolo de ĵusa aŭgusto
provizore
konsistigas la apenaŭ supereblan kulminon de la bedaŭrinda
tiurubrika degenero
[12];
tiu libero de parolo ne estas vere absoluta, kiel pruvas aliaj
ĵusaj novaĵoj,
ekzemple la fermo de […] radiostacio […]
konata pro
politikaj opinioj kontraŭaj al Bush kaj al grandaj
entreprenoj
[13];
teritorioj okupataj dum la ĵusa konflikto
[14].
freŝa.
12.
Pejno Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2), Monato, 2000/10, p. 23-25
13. Monato, Juan Jacobo Schmitter-Soto: Lando de la (mal)liberuloj
14. Monato, Eskil Svane: Misinformaj komentoj
13. Monato, Juan Jacobo Schmitter-Soto: Lando de la (mal)liberuloj
14. Monato, Eskil Svane: Misinformaj komentoj
- angle:
- recent
- beloruse:
- нядаўні
- ĉine:
- 晚近 [wǎnjìn]
- finne:
- äskeinen, äskettäinen, tuore
- france:
- récent
- germane:
- jüngste (kurz zuvor), letzte (kurz zuvor)
- hispane:
- reciente
- hungare:
- iménti
- indonezie:
- baru-baru ini
- itale:
- recente
- japane:
- たった今の [たったいまの], 直前の [ちょくぜんの]
- nederlande:
- jongste, meest recente
- norvege:
- nyeste, siste
- pole:
- świeży (nowy)
- rumane:
- proaspăt (nou)
- ruse:
- последний, новейший, свежайший
- ukraine:
- який щойно відбувся/трапився, який щойно мав місце