1lojal/a JED
lojala
- Donanta firman kaj konstantan subtenon kaj fidelecon al alia persono, organizo aŭ celo: lojala konduto, partnero, civitano; solvi ĉiujn kolektiĝintajn disputojn aŭ dubojn en lojala interkonsento [1]; ĉio bona kaj ĉio efektive necesa povas facile esti farata […] per vojo lojala, en harmonio kaj paco [2]; mi ĉiam lojale agadis aŭ almenaŭ penis agadi konforme al tiu deklaro [3]; ŝokite, kaj kiel lojala subulo, mi donis la folion al palaca gvardiano [4]. asidua, fidela1, fidindaakorda, akurata, honesta, konsenta, konstanta2, obeema, servema
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto
1911
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
4. Monato, Paul Gubbins: Vestoj kaj investoj, 2015
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
4. Monato, Paul Gubbins: Vestoj kaj investoj, 2015
- angle:
- loyal
- beloruse:
- ляяльны, адданы, верны
- bretone:
- leal
- bulgare:
- лоялен
- ĉeĥe:
- loajální, oddaný, věrný vládě
- ĉine:
- 忠义 [zhōngyì], 忠義 [zhōngyì], 忠誠 [zhōngchéng], 忠诚 [zhōngchéng], 有情有义 [yǒuqíngyǒuyì], 有情有義 [yǒuqíngyǒuyì], 正大 [zhèngdà], 忠心 [zhōngxīn], 忠实 [zhōngshí], 忠實 [zhōngshí], 义气 [yìqì], 義氣 [yìqì], 忠貞 [zhōngzhēn], 忠贞 [zhōngzhēn]
- france:
- droit (loyal), loyal
- germane:
- loyal, gesetzestreu, rechtschaffen, redlich, aufrichtig
- hispane:
- leal
- hungare:
- hűséges, hű, lojális
- japane:
- 忠義な [ちゅうぎな], 忠実な [ちゅうじつな], 誠実な [せいじつな], 公正な [こうせいな]
- nederlande:
- loyaal, trouw
- pole:
- lojalny
- portugale:
- leal
- ruse:
- лояльный, преданный, верный
- slovake:
- kladný, nestranný, súhlasný
- svede:
- lojal
- ukraine:
- лояльний, відданий (обов’язкові), вірний (обіцянці), благонадійний
lojaleco JED
- Kvalito de homo lojala: ĵuri lojalecon al la ŝtato; esperantista lojaleco kaj unueco [5]; la lojaleco al Esperanto estas tute privata afero [6].
5.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro
1909
6. M. Lavallee: Kune aŭ malkune!, soc.culture.esperanto, 1998-05-09
6. M. Lavallee: Kune aŭ malkune!, soc.culture.esperanto, 1998-05-09
- angle:
- loyalty
- beloruse:
- ляяльнасьць, адданасьць, вернасьць
- bretone:
- lealded
- bulgare:
- лоялност
- ĉeĥe:
- loajalita, loajálnost
- ĉine:
- 忠义 [zhōngyì], 忠義 [zhōngyì], 忠誠 [zhōngchéng], 忠诚 [zhōngchéng], 义气 [yìqì], 義氣 [yìqì]
- france:
- loyauté
- germane:
- Loyalität
- hispane:
- lealtad
- hungare:
- ĵuri ~econ: hűséget esküszik.
- japane:
- 忠義 [ちゅうぎ], 忠誠 [ちゅうせい], 誠実 [せいじつ], 公正 [こうせい]
- nederlande:
- loyaliteit, loyauteit
- pole:
- lojalność
- slovake:
- lojalita (vernosť vládcovi...)
- ukraine:
- лояльність, відданість, благонадійність
lojalismo
- Publika fideleco al elektita aŭ ricevita aŭtoritato, al gvidanto, al institucio: niaj bruĝaj amikoj, unuanime, decidis resti fidelaj al la Zamenhofa Esperanto kaj daŭrigi sian fidon al la Lingva Komitato; ili atestis sian lojalismon en fiera deklaracio, legita dum la ĝenerala kunveno de la Ligo, la 20an de Septembro 1908 [7].
7.
Amatus: Esperanto en
Bruĝo, Belga Esperantisto, 1910-03 (17)
- beloruse:
- ляялізм
- france:
- loyalisme
mallojala, nelojala
- Al kiu mankas konstanta fideleco; kiu ne firme subtenas: suspektemo estas […] maljusta kaj mallojala kontraŭ Zalmuna [8]; impresas malagrable kaj mallojale, ke la aŭtoro ne preterlasas okazon por elkraĉi galon sur ĉio, kio rilatas al la kristana doktrino [9]; tio estigis tute nelojalan konkuradon kun la aŭtentikaj produktistoj [10]; ili ĉiam restis sub suspekto de nelojaleco [11]. perfidainsida, intrigi, kompromiti, korupti
8.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 3a
9. Manuel Halvelik: Kaj la suno haltis ..., Monato, 1993/11, p. 23
10. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
11. Boris Kolker: Aktoro malliberigita, Monato, 2001/01, p. 28
9. Manuel Halvelik: Kaj la suno haltis ..., Monato, 1993/11, p. 23
10. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
11. Boris Kolker: Aktoro malliberigita, Monato, 2001/01, p. 28
- angle:
- disloyal
- beloruse:
- неляяльны
- bretone:
- disleal
- bulgare:
- нелоялен
- ĉeĥe:
- neloajální
- ĉine:
- 不忠誠 [bùzhōngchéng], 不忠诚 [bùzhōngchéng], 不忠 [bùzhōng], 不忠实 [bùzhōngshí], 不忠實 [bùzhōngshí], 不正当 [bùzhèngdàng], 不正當 [bùzhèngdàng]
- france:
- déloyal, fourbe, parjure, perfide
- germane:
- illoyal, untreu, unredlich, unaufrichtig, tückisch, hinterhältig, korrupt
- hispane:
- desleal
- japane:
- 不忠な [ふただしな], 不実な [ふじつな], ひきょうな, 不正な [ふせいな]
- nederlande:
- trouweloos, ontrouw, niet loyaal
- pole:
- nielojalny
- slovake:
- nelojálny
- ukraine:
- нелояльний