onomatope/o PV

onomatopeo

1.
LINPIV1 KrED Imitado de naturaj bruoj per vortoj, kiaj ekzemple „kluk kluk“, „zum zum“: la verkinto enigas vin eĉ en la cerbon de la farmbestoj […], abundas onomatopeaj krioj de plej diversaj bestoj [1]; mangao eĉ konas „onomatopeon“ por signi rideton [2].
2.
GRA Vorto imitanta naturajn bruojn: „klukkluki“, „zumi“: ĉifĉafo […] facile rekoneblas per sia […] ripeteca „ĉik-ĉak“ aŭ „sib-sab“ similanta bruon de moneroj, kiujn oni ĵetus vice kiel por nombri ilin, de tiu rekonebla kanto devenas la onomatopea nomo de la specio [3]. SIN:sonimitoSUP:interjekcio
1. Stefan MacGill: Knaba maturiĝo, Monato, 2000/10, p. 31
2. Vikipedio, Bildliteraturo
3. Vikipedio, Ĉifĉafo
ĉine:
拟声 [nǐshēng], 擬聲 [nǐshēng], 拟声词 [nǐshēngcí], 擬聲詞 [nǐshēngcí]
france:
onomatopée
germane:
Onomatopoetikon, lautnachahmendes Wort, schallnachahmendes Wort 1. Onomatopoesie, Lautmalerei
hispane:
onomatopeya
hungare:
hangutánzó szó 1. hangutánzás
japane:
擬音語 [ぎおんご], 擬声語 [ぎせいご]
nederlande:
onomatopee 1. onomatopee
perse:
نام‌آوا
pole:
słowo onomatopeiczne, słowo dźwiękonaśladowcze 1. onomatopeja, dźwiękonaśladownictwo
portugale:
onomatopéia 1. onomatopéia
ruse:
звукоподражательное слово 1. ономатопея, звукоподражание
ukraine:
ономатопея, звуконаслідування

administraj notoj