*fleks/i PV

*fleksi

(tr)
1.
Kurbigi, arkigi: la feino fleksis flanken la branĉojn [1]; Stella sidis [kun la] kapo en la manoj, ŝia blanka kolo estis fleksita [2]; ŝi fleksis siajn genuojn kaj preĝis [3]; li eltiris el la ingo sufiĉe longan glavon […] kaj komencis fleksi ĝin per la manoj [4]; la faraono sin fleksis ĝis la tero [5]; la aliaj friponoj kaptis lin, luktis kun li, fleksis lin tiel, ke lia kapo atingis liajn piedojn [6]; Vinicius staras antaŭ li senarma, kun mizera vizaĝo kaj kun figuro, fleksita de sufero QuV ; genuojn homoj fleksas ja nur tiam, / se la rampad’ profiton donas Hamlet ; povi fleksi per la fingroj ferajn bastonojn Marta ; sin fleksinte trans la tablon, li kriis en la orelon mem de la vizitanto Metrop ; la fleksita strio de la vojo (multkurba, serpentuma) Marta ; fleksu arbon dum ĝia juneco PrV (ne lasu pasi la ĝustan momenton)!
2.
(figure) Cedigi, obeigi: fleksi la junajn spiritojn sub disciplino; fleksi la venkiton sub severa leĝo; ĉi tiujn mi fleksos per nenio pensis la faraono [7]; mi scias ankoraŭ rimedojn, kiuj tre bone povas fleksi (humiligi, malfierigi) la fierecon de malhumila obstinulino [8].
3.
(figure) Konformigi, adapti: lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto [9]; nia lingvo estas ankoraŭ juna kaj nepotenca kaj devas sin fleksi, se ĝi ne volas perei [10]; li ne povas en tia direkto fleksi la amatan virinon VaK .
angle:
bend
beloruse:
гнуць, згінаць
ĉeĥe:
ohýbat
ĉine:
1. [gōng], 折 [zhé]
france:
fléchir (tr.), arquer, courber, couder, infléchir, faire céder, faire plier, plier (tr.), ployer (tr.)
germane:
1. biegen, beugen, krümmen 2. beugen 3. anpassen, zurecht biegen
hispane:
1. arquear, doblar, flexionar, curvar 2. doblegar
japane:
曲げる [まげる], たわめる, 屈服させる [くっぷくさせる], 従わせる [したがわせる]
nederlande:
1. buigen, krommen 2. buigen
pole:
1. giąć, zginać, naginać, wyginać, przeginać, doginać, uginać 2. naginać
portugale:
dobrar, curvar, vergar, torcer
ruse:
1. гнуть, сгибать
slovake:
ohýbať
ukraine:
гнути, згинати, згинати, ламати, перемагати

flekso

1.
Fleksita parto de io: la rivero havas multe da fleksoj [11]; ŝia okulo sen malfacileco rimarkas la plej komplikitajn fleksojn de la linioj Marta ; li malaperis malantaŭ flekso de la muro Marta ; grandaj branĉoj [kun] kurbaĵoj kaj fleksoj [12]. SIN:fleksaĵo
2.
FIZ Forto, kiu fleksas: la frontaj cilindraj pivotoj estas streĉataj per flekso [13].
3.
Ago fleksi.
Rim.: Ĉi tiu signifo estas postulata de la radika karaktero, kaj supozeble tial ĝi estis enkondukita en PIV2, sed ĝi restas neuzata.
beloruse:
1. выгін, згін
ĉeĥe:
flexe, ohnutí (např. paže) pohybem v kloubu, ohýbání
ĉine:
1. 弯曲 [wānqū], 弯曲度 [wānqūdù]
france:
1. coude (tournant), pli (partie fléchie de qc), infléchissement, inflexion (partie fléchie de qc) , tournant 2. flexion (phys.)
germane:
1. Biegung, Krümmung 2. Biegekraft, Krümmungskraft 3. Biegen, Beugung, Verbiegen, Krümmen
hispane:
flexión, curva, doblez
japane:
曲げること [まげること], 屈折 [くっせつ], 曲げ [まげ]
nederlande:
1. bocht, kromming
pole:
1. zgięcie, zagięcie, wygięcie, ugięcie 3. gięcie, wyginanie, zginanie, zaginanie, doginanie, przyginanie
ruse:
1. изгиб, сгиб
slovake:
flexia, ohýbanie
ukraine:
згин, згинання

fleksa

1.
(malofte) Rilata al flekso: fleksa momanto [14]; fleksa rigideco [15].
2.
Fleksiĝema: fleksa serpento FK ; teruraj polipoj, kiuj etendadis post ŝi siajn fleksajn brakojn [16]; kun fingroj kiel fleksaj vermoj [17].
3.
PV (evitinde) Fleksita.
14. Vikipedio, Streĉo (mekaniko)
15. J. Werner: Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj, beton-terminaro
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
beloruse:
2. гнуткі 3. сагнуты
ĉeĥe:
ohebný
ĉine:
2. [ruǎn]
france:
1. de flexion 2. flexible (adj.)
germane:
2. biegsam
hispane:
2. flexible
nederlande:
2. buigzaam 3. gebogen
pole:
1. giętki 2. giętki, gibki, wiotki
ruse:
2. гибкий 3. гнутый, согнутый
slovake:
ohybný, pružný

fleksado

Ago fleksi: al la pasivaj movoj, dum kiuj la masaĝita persono mem faras neniun streĉadon, apartenas [...] fleksado [18]; laŭ principo de piezoelektra efekto [...] per premado aŭ fleksado de iuj materialoj ekestas elektra tensio [19].
beloruse:
згінаньне
ĉeĥe:
ohýbání
france:
flexion (action de courber), arcure (action de fléchir une branche) , courbure (action de courber), coudage, inflexion (action d'infléchir)
pole:
gięcie, wyginanie, zginanie, zaginanie, doginanie, przyginanie
slovake:
ohýbanie
ukraine:
згин, згинання

fleksaĵo

Flekso1: la fleksaĵoj de la vojo PV ; ĝis fleksaĵo de sia kubuto [20]; la voĉo kaj la gitaro de Ale […] en siaj plej subtilaj fleksaĵoj, donis al mi la necesan materialon por mia laboro [21].
20. Vikipedio, Seksa pozicio
21. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo ― Ale Kossabela – Kameleono de la E-muziko
beloruse:
выгін, згін
ĉine:
弯曲度 [wānqūdù], 弯曲 [wānqū]
france:
coude (tournant), pli (partie fléchie de qc), infléchissement, inflexion (partie fléchie de qc) , tournant
germane:
Biegung
hispane:
flexión, curva, recodo, doblez
japane:
屈曲部 [くっきょくぶ], 湾曲部 [わんきょくぶ], 曲がり目 [まがりめ], たわみ
nederlande:
bocht, kromming
pole:
zgięcie, zagięcie, wygięcie, ugięcie
ruse:
изгиб, сгиб

fleksebla

Kiun oni povas fleksi: ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla [22]; la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili ĉe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estaĵoj [23]; li havas fingrojn delikatajn kaj flekseblajn [24]; ili ŝmiris al si la angulojn de la buŝo per fiŝoleo, por ke ili fariĝu pli flekseblaj [25]; [ili] kalkulis sur lia nuda korpo kvindek flekseblajn kanojn (batojn) [26]; (figure) fleksebla lingvo, stilo. VD:mola, elasta
beloruse:
гнуткі
ĉeĥe:
flexibilní, ohebný, pružný, vláčný
ĉine:
[ruǎn], 乖 [guāi]
france:
flexible (adj.), souple
germane:
biegsam, beugsam (karaktero)
hispane:
flexible
japane:
曲げられる [まげられる], しなやかな, 柔軟な [じゅうなんな]
nederlande:
buigzaam, soepel
pole:
giętki, gibki
ruse:
гибкий
slovake:
ohybný, pružný
tibete:
གཉེན་པོ་
ukraine:
гнучкий, еластичний, пружний

fleksiĝi, sin fleksi

1.
Kurbiĝi: estis tia ventego, ke […] la arboj […] ĉiuminute fleksis sin kiel kano [27]; ili glorkantis kun ĝojo, fleksis sin, kaj adorkliniĝis [28]; pli bone fleksiĝi ol rompiĝi PrV manĝaĵo kaj plej bonaj vinoj staris sur la tabloj, kiuj fleksiĝis sub ilia pezo [29]; la branĉoj de la pomarbo fleksiĝis sub la ruĝvangaj fruktoj [30]; humile fleksiĝi kaj fali senforte Marta ; sidfleksiĝinte preskaŭ ĝis la planko (vd kaŭriĝi2) [31]; li havas unu ege malnovan segilon, […] la instrumento ne estis perfekta, tamen bonege fleksiĝis kaj belsonis [32].
2.
(figure) Cedi, submetiĝi: fleksiĝi antaŭ la forto, sub la destino; lia kuraĝo fleksiĝis; [Esperanto] kreskis regule [...], neniam fleksiĝante (dekliniĝante, misformiĝante) aŭ kripliĝante [33].
beloruse:
1. гнуцца, выгінацца, згінацца 2. згінацца, схіляцца (перад кімсьці /чымсьці), саступаць
france:
fléchir (intr.), céder (accepter), se couder, s'infléchir, tourner (présenter un tournant) , plier (intr.), ployer (intr.)
germane:
1. sich biegen, sich beugen, sich krümmen 2. sich beugen
hispane:
1. doblarse, curvarse, flexionarse 2. doblegarse
japane:
曲がる [まがる], たわむ, 屈服する [くっぷくする]
nederlande:
1. buigen 2. zich buigen
pole:
1. giąć się, zginać się, naginać się, wyginać się, przeginać się, doginać się, uginać się 2. naginać się, uginać się
ruse:
1. гнуться, согнуться, изгибаться, изогнуться 2. склониться (перен., перед кем/чем-л.) , уступить
ukraine:
гнутися, згинатися

fleksiĝo

Movo, per kiu io fleksiĝas; formo de io fleksita: fleksiĝo de risorto; ĉe la fleksiĝo de la rivero; ĉiu arbo montris la belajn formojn kaj fleksiĝojn de siaj branĉoj [34].
beloruse:
выгін
ĉine:
弯曲 [wānqū], 弯曲度 [wānqūdù]
france:
fléchissement, flexion (fait de fléchir), inflexion
germane:
Biegung, Beugung, Krümmung
japane:
屈曲 [くっきょく], 湾曲 [わんきょく], たわみ
nederlande:
buiging, bocht
ruse:
изгиб
ukraine:
згин, вигин

fleksiĝema

Kiu facile fleksiĝas; facile fleksebla: longaj fleksiĝemaj koloj [... de] cignoj [35]; fleksiĝemeco de iliaj movoj Marta .
beloruse:
гнуткі
france:
flexible (adj.), malléable, souple
hispane:
flexible
japane:
曲がりやすい [まがりやすい]
nederlande:
soepel, flexibel
ruse:
гибкий
ukraine:
гнучкий

nefleksebla, nefleksiĝema

Kiu ne facile fleksiĝas, ne facile cedas: ne parolu kun nefleksebla kolo [36]; ĉiam ili renkontis neflekseblan kontraŭstaron de l' pastroj [37]; la ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol [38]; nefleksebla karaktero viro nefleksebla (fera2) [39]; li turnis siajn rigidajn maleolojn, pene movis siajn nefleksiĝemajn fingrojn ferme-malferme [40]. VD:fiksa, firma, malcedema, obstina, rigida, senŝanceliĝa, spitema
beloruse:
незгінальны, нязломны
ĉine:
不屈服 [bùqūfú], 坚强不屈 [jiānqiángbùqū], 不屈服 [bùqūfú], 坚强不屈 [jiānqiángbùqū]
france:
inflexible, intransigeant, intraitable, implacable, irréductible, rigide
germane:
unbeugsam, starr
hispane:
inflexisible, rígido
japane:
硬直した [こうちょくした], こわばった, 曲がらない [まがらない], かたくなな
ukraine:
негнучкий

genufleksi

(ntr)
Fleksi sian korpon ĉe la genuo, ofte por esprimi respekton al la persono, antaŭ kiu oni staras: antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo [41]; ŝi estis ĉiam kutiminta, ke oni ŝin starigu sur piedestalon, ĉirkaŭatan de genufleksantaj kavaliroj [42]; en tiu senkompare vasta baziliko ja povas okdek mil kreduloj respektege genufleksi antaŭ la papo [43]; vi genufleksas antaŭ malplena tabernaklo [44]; Violan ŝi igis saluti per manpremo kaj genuflekso ViV . VD:genui, genuiĝi, adorkliniĝi, riverenci
Rim.: Genufleksadon foje akompanas klinado de la busto. La kruroj povas resti paralelaj aŭ ne. Oni kutime subkomprenas, ke la fleksado estas mallonga kaj tuj sekvota de rerektigo, sed la etiketo povas postuli, ke unu genuo malaltiĝu ĝis la planko kaj ke oni restu staranta unugenue sur la planko.
Rim.: La vorto aperas en VdE kaj PV kun la iom alia signifo „surgenuiĝi“ kaj tute malaperis el PIV1, supozeble pro la fakto, ke, en la koncerna kunmetaĵo, la flankelemento ŝajnas roli kiel objekto de la ĉefelemento.
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 22:29
42. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La porcio de glaciaĵo
43. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ĉe la lando de Nigraĉemizuloj
44. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Averto
beloruse:
кленчыць
ĉeĥe:
kleknout, padnout na kolena, pokleknout
france:
fléchir le genou, faire une génuflexion genu~o: génuflexion.
germane:
knicksen, das Knie beugen genu~o: Knicks, Kniebeuge.
hispane:
hacer (una) genuflexión
japane:
ひざをかがめる
nederlande:
knielen
ruse:
преклонить колени
slovake:
padnúť na kolená, pokľaknúť
ukraine:
схиляти коліна, преклоняти коліна, ставати на коліна, опускатися на коліна

transfleksiĝa

MATPIV1
(p.p. punkto de ebena kurbo) Tia, ke la signo de la kurbeco ŝanĝiĝas, kiam la kurbo ĝin trairas; intuicie: la kurbo trairas sian tanĝanton ĉe tiu punkto: por ke estu transfleksiĝa la punkto `(x_0,y_0)` de kurbo difinita per kartezia ekvacio `y=f(x)`, kie `f` estas almenaŭ dufoje kontinue derivebla funkcio, necesas, ke la dua derivaĵo de `f` nuliĝu ĉe `x_0` (tiam, oni povas diri, ke la koncerna punkto estas transfleksiĝa punkto de funkcio `f`). SIN:infleksa.
Rim.: Tiu termino ne estas tre kontentiga: ĝi malprecize elvokas la ideon, ke la kurbo transiras la koncernan punkton, aŭ sian tanĝanton ĉe tiu punkto, fleksiĝante (al alia direkto). Ĉiuj aliaj fontoj ‐ krom PIV2, kiu konas nur la substantivon „transfleksiĝejo“ ‐ preferas la formon „infleksa“, kies radiko restas ignorata de la ĝeneralaj vortaroj.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


transfleksiĝa punkto
angle:
(point) of inflection, flex (point)
beloruse:
(пункт) перагіну
ĉeĥe:
inflexní (bod)
france:
(point) d'inflexion
germane:
Inflexions-(punkt), Wende-(punkt)
pole:
(punkt) przegięcia
ruse:
(точка) перегиба

transfleksiĝejo

MATPIV2
Transfleksiĝa punkto.
Rim.: Pri tia uzo de sufikso „-ejo“, vd rimarkon sub maksimumiganto.
beloruse:
пункт перагіну
ĉine:
轉捩點 [zhuǎnlièdiǎn], 契机 [qìjī]
ruse:
точка перегиба

administraj notoj

pri ~a 3.:
      Tute mankas ekzemploj de tiu senco. Nur PV gxin mencias.
      [MB]
    
pri genu~i:
    Kontroli la tradukojn (nl) post modifo de la difino.
    [MB]
  
trans~iĝa: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
trans~iĝejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.