*mol/a PV

*mola

1.
Ne kontraŭstaranta al premo, facile cedanta: [ili] portas molajn vestojn [1]; tie malsupre kreskas la plej delikata mola herbo [2]; sub la flankojn de la birdo ŝi metis molan kotonon [3]; ŝi kuŝiĝis sur la mola musko [4]; la konsilistoj sidis en siaj seĝoj kun la molaj kapkusenoj [5]; galoŝoj […] el tiel mola ledo […], kvazaŭ fanditaj sur mia piedo [6]; ŝi ekkaresis per sia mola mano lian varmegan frunton [7]; malrapide ni marŝis en la mola sablo [8]; molaj ventoj venis el Sudokcidento [9]; [li] per molaj paŝoj glitis tra la kuirejo [10]; konscienco senmakula estas kuseno plej mola PrV . SUB:fleksebla, knedebla
2.
(figure) Ne akra, milda: homo kun mola kaj varma koro [11]; li konatiĝis kun mizero kaj kun malfacilaj tagoj, kaj ili faras la spiriton malmola aŭ mola, ofte tro mola [12]; neniam ĝis nun mi vidis tiel gracian, tiel delikatan, tiel velure molan kaj tiel ĉarman personon [13]; [li] parolis per voĉo vere tre agrabla, mola kiel veluro [14]; la voĉoj […] imitis molan susuradon de ondiĝantaj ŝtofoj Marta ; la molaj linioj de iliaj korpoj mistere altiris liajn sentojn [15]; vartistinoj […] difektas nian fantazion per teruraj fabeloj kaj enpresas en nian molan cerbon terurajn bildojn de ia lasta juĝo [16]; mola krepuskolumo [17]; printempe molblua ĉielo [18]; malgraŭ ĉio vidi la vivon en helaj kaj molaj koloroj [19]; ŝi salutis min kun mola, pura akcento [20]; venis mola brileto en la okulojn [21]; per pacienco oni altiras al si potenculon, kaj mola parolo rompas oston [22]; [karaktero] mola kiel vakso (kp olea) PrV . VD:velura2
3.
FON (Parolsono) karakterizata per levo de la langodorso al la palato; palata.
1. La Nova Testamento, Mateo 11:8
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
8. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
9. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
10. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
11. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
14. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro I
15. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
17. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
18. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
19. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
20. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
21. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:15
afrikanse:
sagte
albane:
e butë
amhare:
ለስላሳ
angle:
soft
arabe:
لينة
armene:
փափուկ
azerbajĝane:
yumşaq
beloruse:
мяккі
bengale:
নরম
birme:
ပျော့ပျောင်း
bretone:
1. blot, bouk, gwak 3. glebiet (soniadoniezh)
bulgare:
мек
ĉeĥe:
hebký, měkký, měkký
dane:
blød
estone:
pehme
eŭske:
bigun
filipine:
malambot
france:
mou 3. mouillé (phonologie)
galege:
suave
germane:
weich, nachgiebig 2. sanft, gefügig
guĝarate:
નરમ
haitie:
mou
haŭse:
laushi
hinde:
मुलायम
hispane:
1. blando 2. suave
igbe:
nro
irlande:
bog
islande:
mjúkur
japane:
ソフト
jave:
alus
jide:
ווייך
jorube:
asọ
kanare:
ಮೃದು
kartvele:
რბილი
kazaĥe:
жұмсақ
kimre:
meddal
kirgize:
жумшак
kmere:
ទន់
koree:
소프트
korsike:
chjara
kose:
ezithambileyo
kroate:
mekan
kurde:
nerm
latine:
molli
latve:
mīksts
laŭe:
ອ່ອນຂອງປາ
litove:
minkštas
makedone:
мека
malagase:
malefaka
malaje:
lembut
malajalame:
മൃദുവായ
maorie:
ngohengohe
marate:
मऊ
monge:
mos
mongole:
зөөлөн
nederlande:
zacht
nepale:
नरम
njanĝe:
zofewa
okcidentfrise:
sêft
panĝabe:
ਸਾਫਟ
paŝtue:
نرم
perse:
نرم
pole:
miękki
portugale:
mole, fofo, suave, macio, brando, frouxo
ruande:
yoroshye
ruse:
мягкий
samoe:
malū
sinde:
نرم
sinhale:
මෘදු
skotgaele:
bog
slovake:
mäkký, poddajný
slovene:
mehki
somale:
jilicsan
ŝone:
nyorovera
sote:
bonolo
sunde:
hipu
svahile:
laini
taĝike:
нарм
taje:
อ่อน
tamile:
மென்மையான
tatare:
йомшак
telugue:
సాఫ్ట్
tibete:
སོབ་སོབ་
ukraine:
м’який
urdue:
نرم
uzbeke:
yumshoq
vjetname:
mềm
zulue:
esithambile

molo, moleco

1.
Cedemo al premo: mi sentis ilian tuŝon, la glacian malsekecon de iliaj korpoj, abomenan molecon de iliaj haroj FdO ; ekfalo en la seĝan molon, malstreĉigo, varmo, silento, agrablo [23].
2.
(figure) Milda, malsevera konduto aŭ impreso: tiu ĉi moleco de la sentoj, kiu lin ĉe ĉiu sufero fandigas en plorantan simpation [24]; tiu ĉi moleco de la trajtoj fariĝis indigno, tiu ĉi rideto fariĝis malespero [25]; tono, en kiu abrupte alternis tirata moleco kaj raŭka malmoleco, kiel oni tion trovas ĉe ftizuloj [26]; ili manifestis raran molon kaj bonkorecon volonte absolvante murdistojn [27].
HOM:molo (kvanto)
germane:
1. Weichheit, Nachgiebigkeit 2. Milde, Sanftheit

molaĉa

Kontraŭnature, malagrable mola: karno molaĉa sen elasteco [28]; molaĉaj manoj, kurioze gantitaj Sol ; la tero estis molaĉa kaj glita pro falintaj folioj [29].
28. Okada H., trad. Konisi G.: Notoj pri la Delto, 1992
29. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
france:
mollasson
germane:
matschig, breiig, schwammig, weichlich
ukraine:
млявий, в’ялий

*molaĵo [30]

Io mola aŭ mola parto de io: la molaĵo de pano [31]; lanug’-molaĵo [32]; kapo, premegita de pezega rokpeco […] aliformigita en duberuĝan molaĵon [33]; fali en molaĵon de fotelo […] forgesante ĉion [34]; maldensa vaporo kuŝas kvazaŭ ia molaĵo sur la suna akvovasto [35]; molaĵo de frukto (vd karno3) PV .
angle:
~aĵo de frukto: pulp.
beloruse:
мякаць
france:
mou (subst., partie molle)
germane:
Wabbel, Labber ~aĵo de pano: Krume. ~aĵo de frukto: Fruchtfleisch.
pole:
miąższ, miękisz, słabizna ~aĵo de frukto: miąższ.
ruse:
мягкая часть, мякоть ~aĵo de pano: мякиш. ~aĵo de frukto: мякоть.
ukraine:
м’якуш, м’якоть, м’якушка (хліба)

moligi

(tr)
Igi mola:
1:
vakso moligita per fajro Marta ; ulceroj […] moligitaj per oleo [36]; li pli volonte uzas la ardantan kaŭterizon ol la moligan ŝmiraĵon [37];
2:
(figure) la pezeco kaj la severeco de la konstruaĵo estis moligita per multaj subtilaj ornamaĵoj [38]; vi lin volu per vortoj delikataj moligi [39]; Kristo moligadis korojn ankoraŭ pli malmolajn [40]; blua duonlumo moligas ruĝon sur la rozkoloraj vangoj Metrop ; blueta vualo de la nebuleca aero moligis konturojn de la novaj ok- aŭ deketaĝaj konstruaĵegoj Metrop ; subite moliginte la tonon, li demandis […] Metrop .
3:
FON la sono „j“ ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ ĝi [41].
beloruse:
зьмякчаць
bretone:
boukaat, gwakaat
ĉeĥe:
měkčit, obměkčovat
france:
amollir
hispane:
ablandar
perse:
نرم کردن
pole:
zmiękczać
ruse:
смягчить, размягчить
slovake:
obmäkčiť, zmäkčiť
ukraine:
м’якшити, зм’якшувати, пом’якшувати, розм’якшувати

moliĝi

(ntr)
Iĝi mola:
1:
de la figarbo […] branĉo jam moliĝas kaj aperigas foliojn, […] la somero estas proksima [42]; la pordisto sentis siajn genuojn moliĝi [43]; Pluriven sentis ĉiujn muskolojn moliĝi, estis preskaŭ agrable [44].
2:
via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ la Eternulo [45]; Sara […] rigardis tiel plende, ke la kronprinco moliĝis kaj karesis ŝin [46]; la esploranta, penetra rigardo moliĝis laŭ la varmiĝo de la printempo [47]; la nokta krepusko ankoraŭ ne venis, sed koloroj kaj konturoj komencis paliĝi kaj moliĝi [48].
beloruse:
зьмякчацца
france:
s'amollir, se ramollir

malmola

1.
Kiu sentiĝas ĉe palpado kiel kompakta, malcedema, kontraŭstaranta al premo: tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono [49]; mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon [50]; li endormiĝis, tenante la kapon sur la malmola rando de la lito [51]; mi kuŝis sur io malmola, kaj mia korpo pro tio fariĝis blua kaj bruna [52]! spiconuksoj estis […] tro malmolaj por li [53]; la ovoj, ju pli longe ili estas kuirataj, fariĝas des pli malmolaj [54]; viandon li donas al mi tiel malmolan kiel trabo [55]; [en vintro] la tero estas malmola kaj kovrita de neĝo [56]; la malmola argila planko de la stalo [57]. ANT:mola 1, fleksebla, knedeblaVD:firma3, rigida1, ŝtona2
2.
(figure) Senindulga, senkompata, maldelikata, rezista: ŝia longa kaj sulkoplena vizaĝo kovriĝis efektive per esprimo malmola kaj severa Marta ; ŝin tuŝis la malmola mano de la sorto Marta ; koro […] malmola kiel ŝtono [58]; malmola vorto ekscitas koleron [59]; io ekmoviĝis en la malmola animo de Doroteo [60]; la malfeliĉa virino subite refalis el la supro de sia revo, kaj sin rompegis sur la malmolan realecon [61]; jugo propravola ne estas malmola PrV ; neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola PrV . VD:fera2, kruela, rigida2, severa, ŝtona3
angle:
hard
beloruse:
цьвёрды
bretone:
kalet
bulgare:
твърд
ĉeĥe:
tvrdý
france:
dur
germane:
hart
hispane:
duro
nederlande:
hard
nepale:
कडा
perse:
سخت، سفت
pole:
twardy
ruse:
твёрдый, жёсткий, чёрствый
slovake:
tvrdý
tibete:
མཁྲེགས་པོ་
tokipone:
kiwen
ukraine:
твердий, жорсткий

ŝvelmola

Dike, elaste mola: ŝvelmola tapiŝo Marta .
france:
moelleux
ukraine:
пухнастий, м’який (про килим і т.п.)

administraj notoj