*ĉikan/i

*ĉikani

(x)
1.
Fari al iu malpravajn kontraŭaĵojn, malhelpojn, malagrablaĵojn: la fratinoj ĉikanis ŝin ĉiamaniere, mokis kaj ŝutis al ŝi la pizojn kaj lentojn en la cindron, kaj ŝi devis sidi longe kaj elekti ilin [1]; vi do, Klaro, koniĝas en la ĝardeno kun junaj viroj? kiamaniere? ― silentu kaj ne ĉikanu la fratinon! [2]; aŭtoritatuloj plurfoje ĉikanis simpatiantojn de la Internacia Lingvo [3]; kial vi staraĉas tie kiel sal-idolo – ĉikanis la ĉefo [4]; ĉu foje vi vidis, ke iu ĉikanas kontraŭ ni [5]? VD:ĉagreni, diskriminacii, inciti1, turmenti
2.
Tro subtile kritikaĉi, pedante disputadi: en alia okazo krom la nuna, mi rifuzus iri, […] sed nuntempe, mi ne ĉikanos pri la loko, mia sola deziro estas forlasi tiun ĉi malbenitan domon [6]; la rusaj nomoj donas pluan spicon kiu mankas (neeviteble?) en traduko, ― mi esperas, ke mi ne ĉikanas [7]; ni tiam ne admonis kaj avertis por ĉikani la usonan registaron, sed ĉar ni timis, ke la dum jardekoj suferinta iraka popolo per tia milito devos elteni pliajn, aliajn suferojn [8]. SIN: disfendi harojn, harfendi
angle:
quibble
beloruse:
прыдзірацца, чапляцца, прычэплівацца
ĉeĥe:
šikanovat, týrat
ĉine:
1. 刁难 [diāonàn], 欺負 [qīfù], 起雾 [qǐwù], 欺侮 [qīwǔ], 躏 [lìn], 凌虐 [língnüè], 侮辱 [wǔrǔ], 猷 [yóu], 纏繞 [chánrǎo], 唣 [zào], 計謀 [jìmóu], 犹 [yóu], 气 [qì], 折磨 [zhémó] 2. 吹毛求疵 [chuīmáoqiúcī], 挑剔 [tiāotī]
france:
chicaner, ergoter, chipoter
germane:
1. schikanieren, mobben 2. bekritteln, bemäkeln, herumkritteln
hebree:
להטריד, להתעלל
hispane:
1. hacer novatadas, abusar, jorobar, fastidiar, putear (fastidiar) 2. ser tiquismiquis, ser quisquilloso
hungare:
1. zaklat, bosszant, piszkál 2. okvetetlenkedik
itale:
1. infastidire, tormentare, vessare 2. cavillare, pignoleggiare, sottilizzare
japane:
難癖をつける [なんくせをつける], 口やかましく文句を言う [くちやかましくもんくをいう], 詭弁を弄する [きべんをろうする]
pole:
1. szykanować
portugale:
atazanar, chicanar
ruse:
придираться, крючкотворствовать
slovake:
šikanovať
tibete:
སྡང་པོ་བྱེད་
ukraine:
чіплятися, знущатися, збиткуватися, чинити каверзи, цькувати, сутяжничати

ĉikanema

Havanta inklinon por ĉikani: malnobla, ĉikanema, senprincipa, pugolekema kanajlo [9]; adiaŭinte partneron kvereleman kaj ĉikaneman [10]; male, kun la instruistino ili estas […] ĉikanemaj kaj avaraj [11]. VD:kverelema, pedanta1, trudiĝema1
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 7
10. Monato, Paul Gubbins: Saĝuloj bezonataj ..., 2014
11. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 148
beloruse:
прыдзірлівы, прычэплівы
ĉine:
喜欢吵架 [xǐhuānchǎojià], 好争吵 [hǎozhēngchǎo]
france:
chicaneur, chicanier
germane:
mäklig, streitsüchtig, schikanös
hispane:
abusón, quisquilloso, tiquismiquis
japane:
あら探しの好きな [あらさがしのすきな], 口やかましい [くちやかましい], うるさ型の [うるさがたの]

administraj notoj