*hak/i UV

*haki

(tr)
1.
Frapi per akra ilo por tranĉe dispartigi: per hakilo ni hakas [1]; haki lignon [2]; oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku ĝin en pecojn [3]; la amaso mortigu ilin per ŝtonoj kaj haku ilin per siaj glavoj [4]; mi hakus ilin per mia beko, se ili ne estus tiel grandaj [5]! oni hakis, oni segis, ― oni konstruis triferdekulon [6]; mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnon [7]; oni fendis la ŝtonegojn per kojnoj […] kaj hakis obeliskojn [8]; malgranda kaverneto hakita en roko [9]; hakita brasiko [10]; (figure) mi sidas hejme kaj hakas fingre al la klavaro de mia komputilo [11].
2.
(figure) Maldelikate diserigi: glacie malvarma, akre hakata tono [12]; ŝia plua rakonto estis hakata de singultoj kaj snufoj [13].
angle:
hack
beloruse:
сячы, пляжыць, калоць (дровы)
bretone:
bouc'haliañ
ĉeĥe:
nasekat, sekat sekerou, tít
ĉine:
1. 侵截 [qīnjié], 鋤地 [chúdì], 剁碎 [duòsuì], 鐝 [jué], 劈 [pī], 切碎 [qiēsuì], 砍 [kǎn]
france:
abattre (un arbre), couper (à la hache), découper (en frappant avec un instrument tranchant), grêler (dévaster par la grêle), hacher (couper, couper en petits morceaux, interrompre, déchiqueter), tailler (en frappant avec un instrument tranchant), trancher (en frappant avec un instrument tranchant)
germane:
1. hacken
hispane:
cortar a golpes
hungare:
vág (ütéssel), csap (vágva)
itale:
abbattere (di albero), mozzare, spaccare (di legna), troncare
japane:
切る [きる], たたき切る [たたききる], 切れ切れにする [きれぎれにする], 傷める [いためる]
nederlande:
hakken
portugale:
cortar com machado 1. picar
ruse:
рубить
slovake:
nasekať, sekať, ťať
svahile:
kutema
tibete:
གཅོད བཅད གཅད ཆོད་
ukraine:
рубати, колоти (дрова), нищити, бити, збивати, рубати слова, говорити уривчасто

hako

Haka bato: levante spontonon hako-prete [14]; ci foriros el la mondo, malgrandulo, antaŭ ol ci […] gustis ĉiujn la puŝojn kaj hakojn, atendantaj cin de ĉiuj, kiuj estas pli supraj [15]; unu hako kverkon ne faligas PrV ; hako post hako estas la plej efika atako (atingi celon per ripetitaj penoj kaj provoj) PrV .
beloruse:
удар (сякерай)
bretone:
taol (bouc'hal)
ĉeĥe:
sek, seknutí
france:
coup (de hache)
germane:
(Axt-)Schlag
hispane:
golpe (de hacha), impacto (de hacha)
hungare:
csapás(fejsze-)
itale:
colpo d'ascia, colpo di scure, colpo d'accetta
japane:
一撃 [いちげき]
nederlande:
bijlslag, slag (met bijl)
portugale:
machadada
ruse:
удар (рубящий)
slovake:
sek, seknutie
ukraine:
рубка, рубання

hakado

Ago haki: [li] vivtenas sin […] per hakado, karbigado ktp [16]; (frazaĵo) hakado de ligno donas lignerojn (iuj aferoj neprigas perdojn) PrV .
beloruse:
рубка (сякерай), валка (лесу), высечка, цінка
bretone:
bouc'halerezh
ĉeĥe:
hákování, sekání
france:
action de hacher, hachage, hachement ~ado de ligno…: on ne fait pas d'omelette sans casser d'œufs.
germane:
Hacken ~ado de ligno…: Wo gehobelt wird, da fallen Späne.
hispane:
Acción de cortar ~ado de ligno…: no hacemos una tortilla sin romper los huevos.
hungare:
vágás (ütéssel) ~ado de ligno…: Aholfaragnak, hullik a forgács.
japane:
切ること [きること], たたき切ること [たたききること]
nederlande:
gehak
ruse:
рубка ~ado de ligno…: лес рубят ‐ щепки летят.
slovake:
hákovanie
ukraine:
рубка, рубання

*hakilo

1.
Instrumento por haki, konsistanta el larĝa, dika, peza klingo padelforma kaj pli-malpli longa tenilo: per hakilo ni hakas, per segilo ni segas [17]; eksvingiĝos lia mano kun la hakilo por haki la arbon [18]; por fabriki la bretarojn mi dehakis arbon, kaj ellaboris ĝin per segilo, hakilo, rabotilo [19]; [li] batis malrapide, sed malmole per la angulo de la hakilo sur la lignokojnon, kaj ĝi penetris pli kaj pli en la trunkpecon, fendotan en du duonojn [20]; hakileto de hejtisto, de lignoŝufaristo; antaŭkuris liktoroj, portantaj hakilojn meze de vergofaskoj [21]; hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo (malgraŭ liaj penoj li ne sukcesas venki la baron) PrV . SUB:adzo, toporo
2.
Diversforma fraptranĉa instrumento por distranĉi en pecetojn: hakilo por pajlo, viando.
beloruse:
сякера
bretone:
1. bouc'hal ~ileto: bouc'halig. 2. miñserez
ĉeĥe:
sekyra
ĉine:
1. [fū], 斨 [qiāng], 斧子 [fǔzǐ]
france:
1. hache, cognée, merlin (hache) ~ileto: hachette. 2. couperet, hachoir
germane:
1. Axt, Beil
hispane:
1. hacha ~ileto: hacha pequeña. 2. cuchilla, instrumento de corte
hungare:
1. balta, fejsze ~ileto: kisbalta, szekerce. 2. vágóeszköz
itale:
1. ascia, scure, accetta 2. mannaia
japane:
おの
nederlande:
1. bijl 2. hakmes
portugale:
machado 1. machado 2. instrumento de corte
ruse:
топор
slovake:
sekera, valaška
svahile:
shoka
ukraine:
сокира

ĉirkaŭhaki

(tr)
Haki ĉe la ĉirkaŭo, por doni ĝustan formon: li starigis ŝtonhakistojn, por ĉirkaŭhaki ŝtonojn por la konstruado de la domo de Dio [22]; la viroj, kiuj revenis el la militiro, rakontis pri la belegaj temploj el ĉirkaŭhakitaj multekostaj ŝtonoj [23].
beloruse:
абсякаць, абчэсваць (сякерай)
bretone:
bouc'halañ
france:
tailler (sur le pourtour)
germane:
behauen
hispane:
tallar, desbastar (piedra, madera)
itale:
intagliare
ruse:
тесать, обтесать
ukraine:
обрубувати, обтесувати

dehaki

(tr)
Forigi per hakilo, preni hakante, faligi hakante: Abimeleĥ prenis hakilon en sian manon kaj dehakis branĉon de arbo [24]; en la tempo de Kristnasko oni dehakis tre junajn arbojn [25].
beloruse:
адсякаць, адцінаць
bretone:
tennañ (gant ur vouc'hal)
ĉeĥe:
kácet (strom), useknout, utnout
ĉine:
砍下 [kǎnxià], 斩 [zhǎn]
france:
ôter (d'un coup de hache), enlever (d'un coup de hache), couper (à la hache pour ôter), tailler (à la hache pour ôter), abattre (un arbre)
germane:
abhacken, abschlagen
hispane:
recortar
itale:
mozzare, tranciare
japane:
切り落とす [きりおとす], 切り離す [きりはなす]
portugale:
abater (com machado)
ruse:
срубить, отрубить, отсечь
slovake:
odsekať, sťať, uťať, zoťať
ukraine:
відрубувати, відтинати, відсікати

batalhakilo

HISMIL Hakilforma armilo: ĉirkaŭ 3,5 jarmiloj antaŭ nun la stepanoj akiris modernajn batalhakilojn, kaj kombininte ilin kun la avantaĝoj de la ĉevalo rapide konkeris vastajn teritoriojn en Turano, Irano kaj Hindio oriente, Anatolio kaj Balkanio sude, la tuta Eŭropo ĝis Irlando okcidente [26]; sed eraras la friponoj, ĉar la batalhakilo hakos reen, al ilia propra kapo [27]. VD:halebardo
26. S. Pokrovskij: La granda stepo, La Ondo de Esperanto, 2003:2
27. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras
angle:
pole-ax(e)
beloruse:
сякера (баявая)
ĉeĥe:
válečná sekera
ĉine:
[yuè], 戉 [yuè]
france:
francisque
germane:
Streitaxt
hispane:
hacha de guerra
itale:
ascia da battaglia, ascia da guerra, azza
ruse:
секира, боевой топор
slovake:
bojová sekera
ukraine:
бойова сокира, топір

brikhakilo

Ilo per kiu oni dishakas brikojn, eventuale betonon aŭ alian solidaĵon...: Dongguj iris al la hejmo de Bingĉen kunportante siajn brikhakilon kaj trulon [28]. VD:ĉizilo
28. Gi Hjuepej: Vizito al la urbo, El Popola Ĉinio, 1961:4, p. 173a-175a
france:
ciseau de maçon
germane:
Maurerhammer

lignohakisto, arbohakisto

HOR Metiisto, kiu faligas kaj senbranĉigas arbojn en la arbaro: ili fariĝis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo [29]; jen por la ĉarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor'ojn da draŝita tritiko [30]; apud granda arbaro vivis malriĉa lignohakisto kun siaj edzino kaj du infanoj [31]; en aŭtuno regule venadis arbohakistoj kaj dehakadis kelke da plej grandaj arboj [32]; jen venis arbohakistoj, kaj tiam fariĝis granda revolucio [33].
beloruse:
дрывасек
bretone:
koataer
ĉeĥe:
dřevař, dřevorubec
france:
bûcheron
germane:
Holzfäller
hispane:
leñador
hungare:
favágó
itale:
boscaiolo
japane:
きこり
nederlande:
houthakker
portugale:
lenhador
ruse:
дровосек
slovake:
drevorubač
ukraine:
лісоруб

administraj notoj