*krev/i PV
*krevi
(ntr)
- 1.
-
Subite rompiĝi pro interna tro
granda premforto aŭ streĉo:
ovo […] krevis kun granda krako, kaj la ido elflugis
[1];
la vezikoj krevas
[2];
la diablo ridadis tiel, ke al li preskaŭ krevis la
ventro
[3];
krak! la silikvo krevis, kaj ĉiuj kvin pizoj elruliĝis
[4];
[la] fluto […] krevis ĉe la unua tono
Fab3
;
li enŝovis la fingrojn […] ĉiam pli profunden, kaj fine krevis al
li oreltamburoj, kaj nun li jam plu nenion aŭdis
[5];
(figure)
bulketoj, kiuj krevis de abundego de sekvinberoj
[6];
unu fenestra vitro krevis, alia rompiĝis
[7];
la malnova sonorilo, […] falinta de sia alta loko, krevis
[8];
eble krevos la radoj de lia batalĉaro
[9];
feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj
krevas
PrV
;
maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne
krevas
PrV
.
eksplodi, frakasiĝi, kraki, splitiĝi
- 2.
-
Fendiĝi pro varmo, malvarmo, sekeco aŭ alia efiko:
mia haŭto krevis kaj putras
[10];
la ŝelo de iu el tiuj arboj krevis
[11];
la tegaĵo de la malnova seĝo en la angulo krevis
[12].
pufiĝi, ŝiriĝi, troŝveli1
- 3.
- (figure) (pri sento) Apenaŭ aŭ ne plu elteni pro ĝia intenseco: mi krevas de furiozo [13]! se Falstaf povus vidi vin en ĉi tiu momento, tiam li krevus pro ĵaluzo [14]; la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis Marta ; li havis la senton, kvazaŭ pro malĝojo tuj krevos al li la koro [15]; li preskaŭ krevas pro kontento [16]. de tro multa scio krevas la kranio PrV .
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
9. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 7:5
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
13. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
14. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
16. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Sia propra mastro

- angle:
- burst, crack
- beloruse:
- лопнуць, трэснуць, разарвацца, раскалоцца
- ĉeĥe:
- praskat, pukat, rozpraskat, rozpuknout
- ĉine:
- 崩坏 [bēnghuài], 崩壞 [bēnghuài], 罅 [xià], 𠩺 [xī]
- france:
- 1. crever (intransitif), éclater 2. se crevasser, se fendre, gercer
- germane:
- 1. bersten, zerspringen 2. platzen, aufplatzen, Risse bekommen, einreißen
- hispane:
- quebrarse, romperse
- japane:
- はじける, 破裂する [はれつする], はり裂ける [はりさける], ひび割れる [ひびわれる]
- nederlande:
- 1. barsten, springen (barsten), creperen 2. barsten
- pole:
- 1. pękać, rozsadzać 2. pękać, trzaskać (np. o mrozie)
- portugale:
- 1. estourar, explodir, pipocar 2. rachar, fender-se
- ruse:
- лопнуть, лопаться, треснуть, трескаться, разорваться, разрываться
- slovake:
- praskať, pukať, rozpukať
- ukraine:
- лопнути, луснути, тріснути, розірватися (про снаряд)
krevo
- 1.
- Ago krevi, stato kiam io krevas: mia veziko jam streĉiĝas ĝis krevo [17]; nia rilato estas subfosita, pensi pri ĝi kun amo ne sufiĉis por savi ĝin de krevo [18]; fine de la pasinta jarmilo estis krevo (fiasko pro tro rapida kresko) de interretaj entreprenoj [19].
- 2.
- Fendeto estiĝinta per krevado2; krevaĵo: el ĉiuj ĝiaj (de la arbo) fendoj kaj krevoj, […] kreskis floroj kaj herbo Fab3 ; krevoj de la muro [20]; maljunaj salikoj kun multe da krevoj kaj fendoj [21].
17.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
18. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
19. Monato, Michael Lennartz: La nuna financa krizo (4), 2009
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo

- 1. bursting 2. crack
- beloruse:
- 1. растрэскваньне, расколваньне 2. расколіна
- germane:
- 1. Zerbersten, Platzen 2. Riss
- japane:
- 破裂 [はれつ], パンク [ぱんく]
- pole:
- pęknięcie, rysa
krevaĵo
- angle:
- burst, crack
- beloruse:
- расколіна
- ĉine:
- 縫 [fèng], 缝 [fèng], 裂紋 [lièwén], 裂纹 [lièwén], 裂痕 [lièhén], 隙 [xì], 豁 [huō], 縫隙 [fèngxì], 缝隙 [fèngxì], 决裂 [juéliè], 決裂 [juéliè], 裂 [liè], 夹缝 [jiāfèng], 夾縫 [jiāfèng]
- france:
- crevasse, gerçure, lézarde
- germane:
- Spalt, Riss, Furche
- hispane:
- quebradura, ruptura
- japane:
- 裂け目 [さけめ], ひび割れ [ひびわれ]
- nederlande:
- barst, spleet
- pole:
- pęknięcie, rysa
- ruse:
- трещина
- tibete:
- སེར་ཁ་
- ukraine:
- розрив, тріщина
krevigi
-
Fari, ke io krevu:
krevigi nukson
Marta
;
mia interno estas kiel vino ŝtopfermita, kiu krevigas novan felsakon
[24];
jen estis grandaj arboj en malgrandaj potoj, tiel ke ili staris kripligite kaj
preskaŭ krevigis la potojn
[25];
la alfluego levis la glacion kaj krevigis ĝin
[26];
krimuloj, ligitaj per ĉenoj, krevigis grandajn ŝtonegojn per kojnoj
[27];
(figure)
la vera vizaĝo krevigas la maskon kaj tra ĝi aperas
[28];
(figure)
plora ĝojo […] preskaŭ krevigis
(korŝiris) lian bruston
[29];
li levis sian bastonon por diskrevigi la kapon de Robinson
[30].
eksplodigi, frakasi
24.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 32:19
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
28. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
29. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
30. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro VII.

- разрываць, расколваць
- ĉeĥe:
- drtit, rozbíjet, rozdrtit, tříštit
- france:
- crever (transitif), faire éclater
- germane:
- knacken, aufbrechen, sprengen
- hispane:
- quebrar, romper
- japane:
- 破裂させる [はれつさせる], 引き裂く [ひきさく], 押し破る [おしやぶる]
- nederlande:
- doen barsten
- pole:
- powodować pękanie, rozsadzić, roztrzaskać
- ruse:
- разорвать, разрывать
- slovake:
- rozdrviť, rozpučiť
- ukraine:
- розбивати, розривати, розтрощувати, трощити, потрощити