*kojn/o PV

*kojno

Angulforma ligna aŭ metala peco, kiun oni enigas en lignaĵon aŭ ŝtonon por ĝin fendi, aŭ kiun oni ŝovas sub pezan objekton por ĝin levi: [en] la ŝtonminejoj [ili] krevigis grandajn ŝtonegojn per kojnoj [1]; la malbenita kojno elglitis kaj la fendo tiel rapide fermiĝis, ke mi ne povis plu eltiri mian […] barbon [2]; la trunko cedis al la kojno [3]; oni elbatas kojnon per kojno (novaj ĉagrenoj forgesigas la antaŭajn; vundo) PrV . VD:kejlo, konuso2, tenono
angle:
wedge, chock, block
beloruse:
клін
bretone:
genn
ĉeĥe:
klín, kolík
ĉine:
楔形物 [xiēxíngwù]
france:
coin (instrument) oni elbatas ~on per ~o: un clou chasse l'autre.
germane:
Keil
japane:
くさび, くさび形のもの [くさびかたのもの]
nederlande:
keg, wig, spie oni elbatas ~on per ~o: een nieuwe wonde doet de oude vergeten.
pole:
klin
rumane:
pană (unealtă)
ruse:
клин oni elbatas ~on per ~o: клин клином вышибают.
slovake:
klin
ukraine:
клин

kojniĝi

(ntr)
(figure) Trude, preme enŝoviĝi, kiel kojno: li preskaŭ kojniĝis inter la pordoklapoj [4].
4. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
beloruse:
укліньвацца
france:
se coincer
germane:
sich verkeilen, einklemmen

kojnumi

(tr)
Preme enmeti inter: [ĝi] estis kojnuminta ŝtonpecon inter du dentojn [5]. kiel do mi nun malfermu mian kojnumiĝintan ilujon [6]? VD:kejli
5. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
6. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Dissaltos la obstinaj baroj
beloruse:
закліноўваць, убіваць клін
ĉeĥe:
zaklínovat
ĉine:
[jiā], 卡 [qiǎ]
france:
coincer, encogner
germane:
verkeilen
japane:
くさび止めにする [くさびとどめにする]
pole:
klinować
rumane:
bloca
slovake:
zaklinovať
ukraine:
забивати клин, заклинювати

kojnoskribo, kojnoforma skribo

Okcidentazia grupo de skribsistemoj, unue uzita de la sumeroj, konsistantaj el triangulaj, kojnosimilaj signoj: du tekstoj skribitaj en speco de kojnoskribo, ankoraŭ ne deĉifritaj [7]; la kojnoforma skribo, kiun oni skribis sur argilaj tabuloj [8].
7. Monato, Hans B. Welling: Nesuspektindaj flutistoj, 2014
8. T. Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?, Monato, 2014
angle:
cuneiform
beloruse:
клінапіс
bretone:
skritur gennheñvel
ĉeĥe:
klínové písmo
ĉine:
楔形文字 [xièxíngwénzì]
france:
écriture cunéiforme
germane:
Keilschrift
japane:
楔形文字書法 [くさびかたもじしょほう]
nederlande:
spijkerschrift
pole:
pismo klinowe
rumane:
scriere cuneiformă
ruse:
клинопись
slovake:
klinové písmo

administraj notoj