dispozici/o SPV
dispozicio
- 1.

Emo de la organismo al ofta samspeca malsaniĝo aŭ malbonefika
konduto;
diatezo1:
unu el dek trafitoj havas fortan genetikan dispozicion por la
malsano
[1];
vi freneziĝis, ĉar vi, verŝajne, havas
dispozicion al tio
[2];
ofte tiuj kazoj ne fontas en la anonima senkora „socio”, sed en
la hejma
ĉirkaŭaĵo, neniu kaj nenio vere kapablas kuraci ties mensajn
dispoziciojn
[3];
la misio de la Biblio estis stimuli la homojn for de la bestaj
dispozicioj, for de
la sangaj ŝtupoj kaj tendencoj de la egoismo
[4].
inklino,
fato- 2.
Esprimo de volo, ekz. per testamento, direktivo ks:
li formulis en la testamento aliajn
dispoziciojn
[5];
pro la ŝparigaj dispozicioj estas limigita la agopovo de la polico
[6];
kriminala kodo, laŭ kiuj la „aĝo de konsento” estis 14 jaroj en
malsamseksaj
rilatoj, sed 18 jaroj en rilatoj samseksaj, ‐ abolon de ĉi tiuj
diskriminaciaj
dispozicioj iniciatis gejaj organizaĵoj jam en 1993
[7];
nova urbestro […] tiele dispoziciis por replenigi – post
plurjara
dekstrula administrado – la komunuman kason
[8];
la sveda reĝo Gustav Vasa dispoziciis, ke la
fiŝkaptista vilaĝo Ekenäs […] estu nomata
urbo
[9].
ordono,
instrukcio,
testamento,
klaŭzo,
direktivo- 3.
-
Aranĝo de io
plurparta en la spaco:
kvankam la ĥemia strukturo de normalaj kaj infektaj prionoj ne
diferencas inter
si, tamen ekzistas grandaj diferencoj en la spaca dispozicio de la
molekuloj (en
la terciara strukturo de proteinoj)
[10].
dividi,
dismeti
1.
Monato, Evgeni Georgiev: Ĉu
vakcino ĉe la horizonto?, 2012
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 13a, p. 117a
3. Monato, Franz-Georg Rössler: Malriĉeco: kulpas ne la ŝtato sed la hejmo, 2014
4. Monato, Hokan Lundberg: Spirita scienco ĉu tio eblas?, 2005
5. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 1a, ĉapitro 12a, p. 87a
6. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
7. Monato, István Ertl: Gajiĝas gejoj, 2003
8. Monato, Roberto Pigro: Bileto al kontraŭleĝeco, 2011
9. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro, 2014
10. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006

- ĉeĥe:
- dispozice, náklonnost, předpoklad, příkaz, rozmístění
- ĉine:
- 性情 [xìngqíng], 心性 [xīnxìng], 天性 [tiānxìng]
- france:
- 1. prédisposition 2. disposition (jur.)
- germane:
- Disposition 1. Anfälligkeit, Anlage (Med.), Veranlagung, Neigung (Med.) 2. Zuweisung, Anweisung 3. Verteilung (im Raum)
- hispane:
- 1. predisposición 2. disposición (jur.)
- japane:
- 配置 [はいち], 配列 [はいれつ], 条項 [じょうこう], 性向 [せいこう], 素質 [そしつ], 体質 [たいしつ]
- katalune:
- 1. predisposició 2. disposició
- pole:
- 1. predyspozycja 2. dyspozycja
- portugale:
- 1. disposição, predisposição, inclinação, tendência 2. disposição (jur.), cláusula
- ruse:
- 1. предрасположенность 2. распоряжение (юр.)
- slovake:
- náklonnosť, nálada, príkaz, smernica
- ukraine:
- диспозиція, розміщення, розташування, вказівка, розпорядження, наказ, план, порядок, розклад, нахил, схильність