tradukoj: be br cs de en es fr he hu nl pl pt ru sk tr

*17valor/i

*valori  

(x)
1.
Esti juĝata kiel havanta ian kvaliton aŭ meriton: ĉu tiu lernanto valoras? via hieraŭa parolado ne multe valoris; „Ho, vi povas tuj elpensi ian fabelon!“ ― „Jes, sed tiaj fabeloj […] nenion valoras“ [1]; valoras ne la vesto, valoras la enesto PrV .
2.
Esti juĝata kompare kun iu aŭ io: Vergilio ne valoras Homeron; unu pasero alian valoras PrV ; la sukceso ne ĉiam (egal)valoras la laboron; pli valoras oro ol arĝento; pli valoras kontenta spirito, ol granda profito Prv ; unu amiko malnova pli valoras ol du novaj PrV ; pli valoras io ol nenio.
3.
Esti juĝata kiel inda, merita je io: ne valoras paroli pri tio; ĝi estis ŝerco, kiun ne valoras aŭskulti [2]; vi konsolis min [...], kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj [3]; la profito ne valoras la penojn; via mono ne valoras la maltrankvilon, kiun ĝi kaŭzas al miB ; la ludo kandelon ne valoras Prv ; la felo tanadon ne valoras Prv ; la diablo aspektas malbele, ne penvaloras lin vidi [4].
4.
EKON Esti taksata je ia prezo: tiu ŝtofo ne valoras pli ol dek frankojn por metro kvankam ĝi kostas duoble; kio multe kostas, multe valoras PrV .
5.
Esti konsiderata kiel egala je ia kvanto: unu metro valoras 100 centimetrojn; unu germana marko valoris proksimume 6 francajn frankojn.

*Antvaloro  

1.
Grado de ŝatebleco; grado, je kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj aŭ meritoj: tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj kaj tiamaniere neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon [5] kia estas via laboro tia estas via valoro PrV ; se iu trovis kapablan edzinon, ŝia valoro estas pli granda ol perloj [6]; scienculo de alta valoro; esploradi la komparan valoron de ĉiuj religioj [7]; ambaŭ floroj de samaj valoroj PrV ; tiu argumento nenion perdis el sia valoro; koni la valoron de la vortoj.
2.
Grado de taksebleco; sumo, je kiu io estas mone taksata: la oro havas neniun valoron en la dezertoB ; la valoro de tiu varo malaltiĝis en la lastaj monatoj; la prezo de tiu maŝino estas de 2000 markoj, sed ĝia vera valoro ne superas 500.
3.
FIL Tio, kion homoj juĝas morale aŭ estetike grava: laŭ ili, „la valoroj de la Unio inkludas la valorojn de tiuj, kiuj kredas je Dio kiel fonto de la vero, justo, bono kaj belo, same kiel la valorojn de homoj, kiuj ne kunhavas tiun kredon sed respektas ĉi tiujn universalajn valorojn kiel ali-fontajn“ [8].
4.  
Io iel valoranta: en malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro PrV ; ni devas klopodi, ke la veraj valoroj de tiu nacio estu konigataj al la mondo; valorpapero.
5.  
MATKOMP Individua elemento de studata aro aŭ datumtipo, indikita per variablo, konstanto aŭ esprimo (formulo, ekvacio): determini la valoron de nekonato.

valora

1.
Havanta ian konsiderindan meriton, kvaliton aŭ prezon: mi ne estas malpli valora ol vi [9]; posedo de saĝo estas pli valora ol perloj [10]; la malgranda „Plena vortaro de esperanto“, kune kun sia „Suplemento“ [...] estas tre valora normiga vortaro [11]; por skribi fantaziaĵojn la tempo estas tro mallonga kaj tro valora; mezvalora lernanto; la ideo de evoluo estas valora ankaŭ en la astronomio.
2.  
Grandvalora: tre valora trezoraĵo VivZam ; la korespondado forrabas valoran tempon.

valoraĵo  

Valoro4: la valoraĵoj de la Borso; mian arĝenton kaj mian oron vi prenis, kaj miajn plej bonajn valoraĵojn vi transportis en viajn templojn [12]; Tarŝiŝ komercis kun vi per multo da diversaj valoraĵoj, arĝenton, feron, stanon, kaj plumbon ĝi alportadis al via komercejo [13]; la bono ofte ne estas rimarkata kaj la mezvaloraĵo kontraŭe estas aplaŭdata [14].

altvalora  

Grandvalora: ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj [15]; ni ne perdu altvaloran tempon, sinjoroj [16];

grandvalora  

Havanta grandan valoron: kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio [17]! ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo [18]; grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis Marta . VD:kara 3, perlo, trezoro 2

interŝanĝvaloro

EKON Interŝanĝrilato de laŭdezire reprodukteblaj varoj, difinita laŭ la kvanto da socie necesa labortempo, en ili entenata: interŝanĝvaloro ekzistas nur en varojn produktanta socio.

multvalora, multevalora  

Grandvalora: trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin [19]; buŝo prudenta estas multevalora ilo [20]; multvaloraj ŝtonoj [21]; ĉi tiu malgranda peco da oro en la realeco posedas neniajn multvalorajn ecojn: ĝi estas flava, peza; ne rustas, jen ĉio [22].

samvalora

Havanta saman valoron kiel: samvaloraj esprimoj; ofte la homoj supozas, ke „spirita” kaj „religia” estas samvaloraj [23]; la IRK restis ĉiam validaj kaj ĉie estis proksimume samvaloraj (nome afranko de internacia letero) [24].

senvalora  

Havanta neniun valoron: literature senvaloraj romanoj [25]; ne al ĉiu senvalorulo oni ja povas doni sian protektadon [26]; senvalorigi argumenton per lerta kritiko (vanta); senvaloraĵo. VD:bagatelo, banalaĵo, elĵetaĵo, feĉo, forbalaaĵo, rekremento, sensignifaĵo, skorio, ventumaĵo

plivaloro

1.
EKON Diferenco inter la fakta vendvaloro kaj la valoro rezultanta el la fiksado sur merkato.
2.
Atingita prezdiferenco en vendado inter reala valoro kaj vendoprezo.

plusvaloro  

1.
Aldona valoro: ĉu tio ekscese ekspluatas aŭtoro-rajtojn? la posteuloj neniel alportas krean plusvaloron al la artprodukto [27]; ne venis multaj klientoj, kiuj pretus pagi la „artan plusvaloron” aldone al la materiala [28].
2.
EKON (en Marksismo) Laboro, kiun kapitalistoj alproprigas al si senpage, egala al la diferenco inter la sumigita laboro de produktantaj salajruloj kaj la salajro prezentanta nur la kostojn de reprodukto de la varo „laborforto“: kapitalo estas valoro, donanta plusvaloron [29]; klasika teorio diras, ke mono estas „realigita plusvaloro”, pli simple dirante, oni devas produkti varon kaj vendi ĝin [30].

plivalorigi

Pligrandigi valoron: agrablaj paroloj plivalorigas la instruon [31]; respektante la fundamentajn celojn de francaj regionaj naturparkoj, la briera parko celas protekti kaj plivalorigi sian naturan kaj kulturan heredaĵojn [32].

uzvaloro

Utilo de iu objekto: posedanto de mono devas trovi en merkato tian varon, kies uzvaloro mem havus originalan econ esti fonto de valoro [33].

vervaloro  

MAT
(de propozicio) La valoro „vera“ aŭ „falsa“, al ĝi asociita: la vervaloro de propozicio oni ofte signas per simbolo VF (alternative: 10).

absoluta valoro  

MAT[34]
(de reelo x) La pli granda el la nombroj x kaj -x: la absoluta valoro de -5 estas 5; la absoluta valoro de reela nombro estas ĝia numera valoro senkonsidere de ĝia signumo [35]; la absolutan valoron de x oni signas per |x| (legu: ikso absoluta). VD:modulo de komplekso.

tradukoj

anglaj

~i: worth; ~o: value; pli~igi: promote, make [sth] attractive; ver~o: truth value; absoluta ~o: absolute value.

belorusaj

~i 1.: быць вартым, быць каштоўным, мець значэньне; ~i 2.: быць вартым, каштаваць; ~i 3.: быць вартым ; ~i 4.: каштаваць, быць вартым, мець вартасьць; ~i 5.: раўняцца (чамусьці) ; ~o 1.: каштоўнасьць, вартасьць; ~o 2.: цана, кошт, вартасьць; ~o 4.: каштоўнасьць; ~o 5.: значэньне, велічыня; ~a: каштоўны, значны; ~aĵo: каштоўнасьць; alt~a: каштоўны; grand~a: каштоўны; interŝanĝ~o: абменная вартасьць ; mult~a, multe~a: каштоўны; sam~a: раўнацэнны, раўназначны; sen~a: няварты, некаштоўны, нікчэмны; pli~o: маржа; plus~o: даданая вартасьць; uz~o: спажывецкая вартасьць; absoluta ~o: абсалютная велічыня, абсалютнае значэньне. ~papero: каштоўная папера.

bretonaj

~i: talvezout, talvout; ~o 1.: talvoudegezh; ~o 2.: gwerzh, talvoud; ~o 5.: talvoud; ~a: talvoudek, talvoudus; alt~a: a dalvoudegezh vras; grand~a: a dalvoudegezh vras; interŝanĝ~o: talvoud eskemm; mult~a, multe~a: talvoudus-bras; sam~a: kendalvoud, kenkoulz; sen~a: didalvez; absoluta ~o: talvoud absolut.

ĉeĥaj

~i: mít hodnotu, něco znamenat, platit, platit, stát za něco; ~o: cena, hodnota, valor, vnitřní hodnota, význam; ~a: cenný, hodnotný; alt~a: cenný, hodnotný, vysoce hodnotný; grand~a: cenný, hodnotný, vysoce hodnotný; mult~a, multe~a: cenný, hodnotný, vysoce hodnotný; sam~a: rovnocenný; sen~a: bezcenný, nehodnotný; plus~o: nadhodnota; pli~igi: zvýšit hodnotu; uz~o: užitná hodnota; absoluta ~o: absolutní hodnota.

francaj

~i: valoir; ~o: valeur; ~a: couteux, de valeur; ~aĵo: bien (objet de valeur); alt~a: précieux; grand~a: précieux; interŝanĝ~o: valeur d'échange; mult~a, multe~a: précieux; sam~a: équivalent; sen~a: sans valeur; pli~o: plus-value; plus~o: plus-value; pli~igi: valoriser; uz~o: valeur d'usage; ver~o: valeur de vérité; absoluta ~o: valeur absolue. sen~ulo: vaurien, rien-du-tout; sen~igi: dévaloriser, détruire; sen~aĵo: broutille, rien, saleté.

germanaj

~i 1.: wert sein, gelten; ~i 2.: für wert halten, schätzen; ~i 3.: wert sein, lohnen, rentieren; ~i 4.: wert sein; ~i 5.: entsprechen, sein, wert sein; ~o: Wert; ~a 2.: wertvoll; ~aĵo: Wertgegenstand; alt~a: wertvoll; grand~a: wertvoll; interŝanĝ~o: Tauschwert; mult~a, multe~a: wertvoll; sam~a: gleichwertig; sen~a: wertlos; pli~o: Mehrwert, Marge; plus~o 1.: Mehrwert; plus~o: Mehrwert; uz~o: Gebrauchswert; ver~o: Wahrheitswert; absoluta ~o: Absolutwert. sen~igi: entwerten, entkräften.

hebreaj

~i 1.: להיות בעל ערך; ~i 2.: להיות שווה ערך ל-; ~i 3.: להיות כדאי, להצדיק; ~i 4.: להיות שווה; ~i 5.: להיות שווה; ~o 1.: שווי; ~o: ערך; ~a: בעל ערך, מוערך; alt~a: רב ערך, יקר ערך; grand~a: רב ערך, יקר ערך; mult~a, multe~a: רב ערך, יקר ערך; sam~a: שווה ערך; sen~a: חסר ערך; pli~o: מרווח, מתח רווחים; absoluta ~o: ערך מוחלט.

hispanaj

~i 1.: valer; ~i 2.: valorar; ~i 3.: merecer la pena; ~i 4.: valer; ~i 5.: valer; ~o: valor; ~a: valioso; ~aĵo: valor; alt~a: valioso; grand~a: valioso; mult~a, multe~a: valioso; sam~a: equivalente; sen~a: sin valor; pli~o: plusvalía.

hungaraj

~i 1.: ér ; ~i 2.: felér , megér ; ~i 3.: érdemes ; ~i 4.: megér ; ~i 5.: megfelel ; ~o: érték; ~a: értékes; ~aĵo: értéktárgy; alt~a: nagy értékű; grand~a: nagy értékű; interŝanĝ~o: csereérték; mult~a, multe~a: nagy értékű; sam~a: egyenértékű; sen~a: értéktelen; pli~o: értéktöbblet; plus~o: értéktöbblet; uz~o: használati érték; ver~o: igazságérték; absoluta ~o: abszolút érték. ~as ne la vesto, ~as la enesto: nem a ruha teszi az embert; unu pasero alian ~as: az egyik tizenkilenc, a másik egy híján húsz; ~papero: értékpapír; sen~ulo: senkiházi; sen~igi: elértéktelenít, devalvál; sen~aĵo: kacat, értéktelen holmi.

nederlandaj

~i: waard zijn; ~o: waarde; ~a: waardevol; ~aĵo: waarde; alt~a: waardevol; grand~a: waardevol; interŝanĝ~o: ruilwaarde; mult~a, multe~a: waardevol; sam~a: gelijkwaardig; sen~a: waardeloos; pli~o: overwaarde; plus~o: meerwaarde; uz~o: gebruikswaarde; absoluta ~o: absolute waarde.

polaj

~o 5.: wartość; ver~o: wartość logiczna; absoluta ~o: wartość absolutna, wartość bezwględna, moduł.

portugalaj

~i 1.: ter valor; ~i 2.: valer; ~i 3.: valer; ~i 4.: valer; ~i 5.: valer; ~o: valor; ~a: valioso; ~aĵo: objeto precioso; alt~a: valioso, precioso; grand~a: valioso, precioso; interŝanĝ~o: valor de troca; mult~a, multe~a: valioso, precioso; sam~a: equivalente; sen~a: nulo, sem valor; pli~o: ágio; plus~o: mais-valia; uz~o: valor de uso; absoluta ~o: valor absoluto, módulo.

rusaj

~i 1.: иметь ценность, иметь значение, стоить; ~i 2.: стоить; ~i 3.: стоить; ~i 4.: стоить; ~i 5.: равняться (чему-л.); ~o 1.: ценность, значение; ~o 2.: ценность, цена; ~o 3.: ценность; ~o 4.: ценность; ~o 5.: значение; ~a: ценный, значительный; ~aĵo: ценность; alt~a: ценный; grand~a: ценный; interŝanĝ~o: меновая стоимость; mult~a, multe~a: ценный; sam~a: равноценный; sen~a: нестоящий, не имеющий никакой ценности; plus~o: прибавочная стоимость; pli~igi: увеличить ценность, развить; uz~o: потребительская стоимость; ver~o: значение истинности; absoluta ~o: абсолютная величина. ~papero: ценная бумага.

slovakaj

~i: byť hodnotný, mať cenu, mať hodnotu; ~o: cena, hodnota; ~a: cenný, hodnotný; alt~a: vysokohodnotný; grand~a: veľkej hodnoty, vysokohodnotný; mult~a, multe~a: cenný, hodnotný, vysoko hodnotný; sam~a: rovnocenný; sen~a: bezcenný, nehodnotný; pli~o: nadhodnota; plus~o: nadhodnota; pli~igi: zvýšiť hodnotu; uz~o: úžitková hodnota; absoluta ~o: absolútna hodnota.

turkaj

~i: değmek(değer); ~o: değer; ~a: değerli(eşya); alt~a: çok değerli; sam~a: eşdeğer; sen~a: değersiz.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 2:13
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 31:10
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
8. Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detalojMonato
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 12:3
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 28:18
11. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, kelkaj specialaj verkoj
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Joel 3:5
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:12
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
15. La Nova Testamento, Apokalipso 17:4
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 20a, Lemuel faras eltrovon
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 36:7
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 1:11
19. La Nova Testamento, S. Mateo 13:46
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:15
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
23. Monato, W. H. Simcock: Kio estas spiriteco?
24. Monato, Roland Rotsaert: Internaciaj respondkuponoj: ĉu fino alproksimiĝas?
25. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, la esperanta verkisto: izolo, malprofito, fido
26. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 7a
27. Monato, Lode Van de Velde: Fotilo-kaptilo
28. Monato, Franz-Georg Rössler: 10 x 15
29. Vikipedio, Ekonomiko
30. Monato, Michael Lennartz: La nuna financa krizo (4)
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:21
32. Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbarasMonato
33. Vikipedio, Ekonomiko
34. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
35. Vikipedio, Absoluta valoro

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
interŝanĝ~o: Mankas fontindiko.
interŝanĝ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pli~o: Mankas fontindiko.
pli~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
uz~o: Mankas dua fontindiko.
ver~o: Mankas fontindiko.
ver~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~aĵo:
    PIV1 ne samopinias. [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | valor.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.46 2019/03/07 19:10:16