tradukoj: be bg cs de en es fr it nl no pl pt ru sk tp vo

*ĉef- PV

I.

ĉef-TEZ Vikipedio

Prefikso formanta substantivajn radikalojn al kiuj ĝi atribuas la sencon „la plej grava“ aŭ „la plej altranga“:
a)
Ĉe la ulaj radikaloj ĉef- indikas personon unuarangan, eventuale kun ordona potenco super la aliaj samgrupanoj: ĉefinĝeniero Z, ĉefministro Z, ĉefpastroZ, ĉefredaktoro Z ‐ aŭ kun nur ranga supereco: ĉefanĝeloZ, ĉefepiskopoZ, ĉefleŭtenantoZ, ĉefserĝentoZ.
Rim.: Kontraste al ĉef-, la sufikso -estr ja neprigas ordonan potencon kaj krome, -estr aplikiĝas al la estrata tuto, dum ĉef- al ties anoj; do, laŭ la ekzemplo de PAG, bandestro = ĉefbandano.
Rim.: Miaopinie estr/ ne estas sufikso (vidu la artikolon pri estro). Kunmetitaj vortoj kiel grupestro estas ordinaraj kunmetaĵoj samkiel dompordo, taglibro aŭ matenmanĝo, kie pordo, libro kaj manĝo ne estas sufiksoj. [Ulriko]
b)
Ĉe la aĵaj radikaloj ĉef- indikas aferon plej gravan aŭ unuarangan inter la samspecaj: ĉefaltaroZ, ĉefartikolo, ĉefmanĝoZ, ĉefmasto, ĉefturoZ, ĉefpartoZ, ĉefpreĝejoZ, ĉefurbo Z, ĉefvojo.
II.
Samsignifa memstara vortero.

*ĉefoTEZ

Ĉefulo, persono havanta superan, honoran rangon, kutime ordonpova: ĉefo de oficejo (= oficejestro); kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo, kiu estas ĉefo en sia patrodomo [1]; la ekzistado de ia natura konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo havas nur la karakteron de unuiganta standardo, prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero, ĉar ĝi donas al la afero kvazaŭ personan karakteron [2]; la ĈefoPIV (diktatoro en totalisma ŝtato). SIN:estro, mastro.

Rim. 1: Pro nacilingvaj tradicioj, el ĉiuj eblaj sencoj de la derivaĵo „ĉefo“: „ĉefaĵo“, „ĉefeco“, „ĉefulo“, reale estas uzata nur la malplej regula (kvankam ja ne malregula) senco ĉefulo.
Rim. 2: Sekve de tiu streĉo la aŭtoroj de PV prezentas la vortelementon ĉef kiel substantivan radikon kun la senco ĉefulo. Tio kreas aliajn problemojn: ĉefmanĝo, ĉefartikolo, ĉefaĵo ktp ne redukteblas al „ĉefula manĝo“ ktp; PIV kaj PAG tiun prezenton malakceptis. Fakte temas pri du sendependaj pruntoj, do pri homonimoj. [Sergio Pokrovskij]

ĉefa

1.
Precipa, plej grava.
2.
MAT
a)TEZ
[3] (p.p. idealo) Tia, ke sufiĉas unu elemento por ĝin naski: la aro de ĉiuj obloj de iu entjero estas ĉefa idealo en la ringo de entjeroj. VD:ĉefideala.
b)TEZ
[4] (p.p. cirklo de sfero) Estanta ĉefcirklo de ĝi.

malĉefaTEZ

Ne ĉefa, duaranga, aŭ eĉ malgrava: la cezuro, kiu difinas, kie devas finiĝi vorto meze de verso, havas en la greka poezio tute malĉefan signifon [5].

ĉefeTEZ

Precipe.

ĉefiTEZ

(ntr)
Esti ĉe unua rango.

ĉefuloZTEZ

Ĉefa persono: sed cervinoj estas malpli multaj ol indianoj en la korvotribo kaj ĉasi al cervinoj rajtas nur kelkuloj, al kiuj la ĉefulo permesas [6].

tradukoj

anglaj

~o: chief; ~a a: principal; ~a b: great.

belorusaj

~o: шэф, начальнік, галава, правадыр; ~a: галоўны, найвышэйшы, асноўны; ~e: галоўным чынам, пераважна, перад усім; ~i: вяршэнстваваць, першынстваваць. ~inĝeniero: галоўны інжынэр; ~ministro: прэм'ер-міністар; ~redaktoro: галоўны рэдактар; ~urbo: сталіца.

bulgaraj

~o: шеф, началник, глава, вожд; ~a: главен, основен; ~e: преди всичко, главно, основно; ~i: оглавявам; ~ulo: шеф, началник, глава, вожд.

ĉeĥaj

~o: šéf, vedoucí.

francaj

~o: chef, supérieur ; ~a 1.: principal; ~a a: principal; ~a b: grand; mal~a: mineur (moins important); ~e: surtout, au premier chef; ~i: diriger.

germanaj

~o: Chef; ~a 1.: Haupt-; ~a a: Haupt-(ideal); ~a b: Haupt-(kreis).

hispanaj

~o: jefe; ~a 1.: principal; ~e: principalmente.

italaj

~o: capo; ~a 1.: principale (agg.); mal~a: accessorio (meno importante - agg.); ~e: principalmente, soprattutto; ~ulo: capo.

nederlandaj

~- : hoofd-; ~o: baas, chef; ~a 1.: hoofd-.

norvegaj

~- : hoved-; ~o: sjef; ~a 1.: hoved-.

polaj

~- a: główny ..., naczelny ...; ~- b: główny ...; ~o: szef, naczelnik, przełożony, głowa (np. rodziny), wódz; ~a 1.: główny, naczelny, zwierzchni, pierwszorzędny; ~a a: główny; ~a b: wielki; mal~a: podrzędny, podwładny, drugorzędny; ~e: głównie, przede wszystkim, nadrzędnie; ~i: zarządzać (kimś, czymś), rządzić (kimś, czymś), dowodzić (kimś, czymś), przewodzić (komuś, czemuś), być szefem, być naczelnikiem, być zwierzchnikiem; ~ulo: szef, naczelnik, przełożony, głowa (np. rodziny), wódz. ~ministro: premier; ~redaktoro: redaktor naczelny; ~urbo: stolica.

portugalaj

~o: chefe.

rusaj

~- a: арх(и)-, обер-, прото-, главный, старший; ~- b: главный, ведущий, передовой; ~o: шеф, начальник, глава, вождь; ~a a: главный; ~a b: большой; ~a: главный, старший, высший, основной, ведущий; ~e: главным образом, прежде всего; ~i: главенствовать, первенствовать; ~ulo: шеф, начальник, глава, вождь.

slovakaj

~a: hlavný; ~e: najmä.

tokiponaj

~a: lawa.

volapukaj

~o: cif.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 1:4.
2. Zamenhof: Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista (Kraków, 1912-08-11).
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §63
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
5. K. Kalocsay: La klasika metriko kaj Esperanto, Nica Literatura Revuo, 1959-05 ĝis 06, numero 4/5, p. 164-171a
6. S. Szathmári: La guarbo.

~-: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~e: Mankas dua fontindiko.
~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ulo: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [cxef.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.37 2017/03/24 12:10:14 ]