*streĉ/i UV
*streĉi
(tr)
- 1.
-
Rigidigi ŝnuron aŭ ion similan forte tirante ĝin:
streĉi la muskolojn, la kolon, la brakon;
knabinoj […] dancadis sub la streĉita tendo
[1];
mi havis sur mi miajn plej bonajn vestojn, la ruĝa kamizolo sidis sur mi strikte
kaj streĉite
[2];
[li] streĉis sin kontraŭ la sakon pum! [ĝi] falis en la
riveron
[3];
la vento estis favora, kaj […] ili streĉis la velojn
[4];
estis tia vento, ke oni vere devis sin kontraŭstreĉi al ĝi
[5];
ili elstreĉis la kolojn supren, salutis gravmiene kaj levis la kapojn
[6];
litoj, kiuj anstataŭ matracoj havis streĉitan tolon
[7].
etendi, sterni
- 2.
-
Tiri aŭ premi elastan
korpon por dumtempe ŝanĝi ĝian normalan aŭ naturan formon:
streĉi pafarkon
[8];
Horloĝetoj, streĉu la risortojn // Por anonci horon de l' progreso
[9];
la tuta longa kompanio ekstaris kiel malstreĉiĝinta horloĝo
[10].
tordi
- 3.
- (figure)
Energie uzi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi iun
celon:
streĉu la okulojn
PrV
;
ĉiuj aŭskultis kun streĉita atento kaj intereso
[11];
li tenis siajn orelojn streĉite, tiel longe kiel li povis
[12];
Izrael streĉis siajn fortojn kaj sidiĝis sur la lito
[13];
plenumi du streĉitajn marŝojn en unu tago
[14];
li streĉis siajn lastajn fortojn kaj atingis malgrandan enveturejon
[15];
ĉe tiu streĉita laborado, […] ĝi rompis al si la femuron
[16];
la kompatinda virino pensis, ke forte streĉita febra penegado kompensos al la
cerbo la jarojn da senlaboreco
Marta
.
peni
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda Kristino
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:35
9. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Horo de l' Progreso
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 48:2
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 24a
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda Kristino
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:35
9. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Horo de l' Progreso
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 48:2
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 24a
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
- afrikanse:
- rek
- albane:
- shtrirje
- amhare:
- ዘርጋ
- angle:
- stretch, strain, tense
- arabe:
- امتداد
- armene:
- ձգվել
- azerbajĝane:
- uzatmaq
- beloruse:
- 1. нацягваць, напінаць 2. нацягваць, напружваць, напінаць, сьцягваць, сьціскаць 3. напружваць
- bengale:
- প্রসারিত
- birme:
- ဆန့်
- bosne:
- stretch
- ĉine:
- 抻 [chēn], 拉伸 [lāshēn], 伸 [shēn]
- dane:
- strækning
- estone:
- venitada
- eŭske:
- tarte
- filipine:
- banatin
- france:
- étirer, tendre
- germane:
- 1. spannen, anspannen, strecken 2. spannen 3. anstrengen
- guĝarate:
- ઉંચાઇ
- haitie:
- detire
- hinde:
- खिंचाव
- hispane:
- estirar, tensar
- hungare:
- 1. feszít, megfeszít 2. felhúz, felajz 3. megfeszít
- igbe:
- gbatia
- irlande:
- stráice
- islande:
- teygja
- japane:
- ストレッチ
- jave:
- babagan
- jide:
- אויסשטרעקן
- jorube:
- na
- kanare:
- ಏರಿಕೆಯ
- kartvele:
- მონაკვეთი
- kazaĥe:
- созу
- kimre:
- ymestyn
- kirgize:
- чоюу
- kmere:
- កំណាត់
- koree:
- 스트레칭
- korsike:
- striscia
- kose:
- kumgama
- kroate:
- stretch
- kurde:
- vekêşandin, şidandin
- latine:
- tractum
- latve:
- stiept
- laŭe:
- ຍາວ
- litove:
- ruožas
- makedone:
- се водат
- malagase:
- mihinjitra
- malaje:
- regangan
- malajalame:
- പരത്തുക
- maorie:
- totoro
- marate:
- ताणून
- mongole:
- сунгах
- nederlande:
- 1. inspannen, spannen 2. opwinden 3. inspannen
- nepale:
- तान्नु
- njanĝe:
- tambasula
- okcidentfrise:
- stretch
- panĝabe:
- ਤਣਾਅ ਨੂੰ
- paŝtue:
- اوږد
- pole:
- napinać, wytężać
- ruande:
- kurambura
- ruse:
- 1. натянуть, натягивать 2. натянуть, натягивать, напрячь, напрягать, сжать, сжимать, стянуть, стягивать 3. напрячь, напрягать
- samoe:
- memeʻi
- sinde:
- البت
- sinhale:
- දුර
- skotgaele:
- pìos
- slovene:
- odsek
- somale:
- kalabixi
- ŝone:
- tatamuka
- sote:
- otlolla
- sunde:
- manteng
- svahile:
- kunyoosha
- taĝike:
- андарун
- taje:
- ยืด
- tamile:
- நீட்டிக்க
- tatare:
- суз
- telugue:
- సాగిన
- ukraine:
- протяг
- urdue:
- مسلسل
- uzbeke:
- cho’zmoq
- vjetname:
- căng ra
- zulue:
- elula
streĉa
- 1.
-
Streĉita, strikta:
streĉa vesto;
ekvidante lian ornaman epoleton mi rigidiĝis en streĉa salutpozo
VaK
.
strikta
- 2.
-
Ekstreme energia, fortopostulema:
streĉa laboro
VojaĝImp
;
streĉa batalo
BdV
;
streĉa historio
KKr
;
[ŝi] aŭskultis la interparoladon kun streĉa atento
Iŝtar
;
la cirkonstancoj […] kaŭzis al li multajn horojn de malgaja kaj
streĉa medito
Iŝtar
;
min ekkaptis streĉa scivolemo
Metrop
.
atentokapta, spirkapta
- angle:
- 1. stretched, tensed 2. hard, straining, stressful
- beloruse:
- напружаны, нацягнуты
- ĉine:
- 吃紧 [chījǐn], 吃緊 [chījǐn], 紧张 [jǐnzhāng], 緊張 [jǐnzhāng], 紧绷 [jǐnbēng], 緊繃 [jǐnbēng], 紧绷绷 [jǐnbēngbēng], 緊繃繃 [jǐnbēngbēng]
- france:
- sous tension, tendu
- germane:
- 1. gespannt 2. anstrengend, spannend
- hispane:
- bajo tensión, tenso
- hungare:
- 1. feszes, szoros 2. feszült, megerőltető
- japane:
- 張りつめた [はりつめた], 緊張した [きんちょうした]
- nederlande:
- 1. strak
- pole:
- napięty, naprężony, wytężony
- ruse:
- 1. облегающий, натянутый 2. напряжённый
- ukraine:
- напружений, натягнутий
streĉo
- 1.
- Ago streĉi kaj ties rezulta stato: la streĉo de muskoloj sur lia vizaĝo malplifortiĝas Metrop ; kiu transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per streĉo [17]; tiris min antaŭen subita streĉo de la ĉeno [18]; la fortoj de la salamandro faris lastan streĉon, la haŭto subite ekkrakis [19]; la streĉo de ŝia vizaĝo malgrandiĝis BdV ; malsana 70-jarulo, kiu per granda fortostreĉo decidas spiti sian malsanon [20]; teni la okulojn en streĉo PrV .
- 2.
- (figure)
Psika streĉo; animstreĉo:
ŝi laboris kun granda streĉo de sia cerbo kaj de sia volo
Marta
;
la leganto pluiras facile, sen la streĉo de malfacila kompreno
[21];
dum du horoj ŝi estis sensukcese serĉanta […]
fine, ruĝa pro streĉo kaj honto, ŝi senpove konfesis:
[…] mi ne povas trovi
Metrop
!
delegitoj, kies hejmaj lingvoj ne estas oficialaj, kun tremanta voĉo rapide
tralegas sian antaŭe preparitan tekston kaj post tiu streĉo trankvile
eksidas kaj ne plu intervenas
[22];
la triobla relparo de la oratora intelekta aktiveco […] postulas
grandan intelektan streĉon
[23];
ĉiu kun streĉo atendis, kiu gajnos la kokinon
[24].
streso, suspenso
17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 10:9
18. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
19. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
20. Pejno S.: Baldaŭ ĉi-teatre, Monato, 1999/05, p. 26
21. C. Minnaja: Meritanta ne nur reeldonon, Monato, 2001/07, 28-29
22. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
23. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
24. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
18. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
19. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
20. Pejno S.: Baldaŭ ĉi-teatre, Monato, 1999/05, p. 26
21. C. Minnaja: Meritanta ne nur reeldonon, Monato, 2001/07, 28-29
22. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
23. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
24. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
- angle:
- 1. stress, strain, stretch, tension
- beloruse:
- напружаньне, натуга, напятасьць, высілак
- ĉine:
- 张力 [zhānglì], 張力 [zhānglì], 伸長 [shēncháng], 伸长 [shēncháng]
- france:
- étirement, tension
- germane:
- 1. Spannung, Anspannung 2. psychiche Anspannung, Stress, Nervenanspannung, Gespanntheit
- hispane:
- estiramiento, tensión
- hungare:
- 1. erőfeszítés
- japane:
- 引張り [ひっぱり], 緊張 [きんちょう], 応力 [おうりょく]
- nederlande:
- 1. spanning, stress
- pole:
- skurcz
- ruse:
- 1. напряжение, усилие, натуга
- ukraine:
- напруга, напруження, натягання, розтягання, витягання (шиї), випинання (грудей), накручування (годинника), зусилля
streĉiĝi
(ntr)
- Pro forto etendiĝi trans sia normala formo, distiriĝi: lia kolo kaj kapo streĉiĝis antaŭen [25]; ĉiuj ĝermoj rapide elkreskis el la profunda grundo [kaj] streĉiĝis supren [26]; la poŝtestro, eniras streĉiĝinte, en uniformo [27]; la naĝmembrano inter la fingroj tiel streĉiĝis, ke ĝi disŝiriĝis kaj la sango komencis flui [28]; la ĉielarko elstreĉiĝis el la nigra nubo en la bluan aeron [29]; streĉiĝi el la haŭto PrV .
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
27. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
27. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
- angle:
- stretch
- beloruse:
- напружвацца, напінацца, нацягвацца
- france:
- s'étirer
- germane:
- ~iĝi el la haŭto: aus der Haut fahren.
- hispane:
- estirarse
- japane:
- 張りつめる [はりつめる], 緊張する [きんちょうする]
- pole:
- naprężać się, wyprostować się
- ukraine:
- напружуватися
streĉita
- angle:
- tensed, stretched, stressed flat (angle), straight (angle)
- beloruse:
- напружаны, напяты, разгорнуты (вугал)
- ĉine:
- 平的, 直的
- france:
- (angle) plat
- germane:
- gespannt gestreckt (-er Winkel)
- hispane:
- (ángulo) llano
- hungare:
- egyenes (szög)
- japane:
- 張りつめた [はりつめた], 緊張した [きんちょうした]
- nederlande:
- gestrekt (v.hoek)
- pole:
- (kąt) półpełny
- ruse:
- развернутый (угол)
- ukraine:
- напружений, натягнутий
streĉiteco
- Stato streĉita: la fleksebleco de la voĉo dependas de la rapideco, laŭ kiu oni povas ŝanĝi la streĉitecon de la sonkordoj [30]; protestokrioj […] estas ne nur senkuraĝigaj por la oratoro, sed ili kreas ankaŭ nervozecon, streĉitecon en la tuta atmosfero [31]; [lia] mieno […] vidigis samtempe profundan malĝojon, malestimon kaj nervan streĉitecon [32].

30.
Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
31. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
32. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XV
31. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
32. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XV
- angle:
- stress, tension
- beloruse:
- нацягнутасьць, напружанасьць, напятасьць
- germane:
- Anspannung, Gespanntheit
malstreĉi
(tr)
- Igi malrigida, ne tirata, pli mola, pli komforta: la rimeno de lia tornistro lin premas […], li malstreĉis ĝin, sed nenio helpis [33]; en la laringo troviĝas pluraj muskoloj, kies tasko estas streĉi aŭ malstreĉi, proksimigi aŭ malproksimigi la voĉajn kordojn Ret ; longa blanka tuko malstreĉe kaj malpeze kovris ŝiajn belajn membrojn [34]; la ŝipa kapelano vizitas lin konsole kaj kamarado iom malstreĉas al li la premegantajn katenojn [35].
33.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
35. H. Melville, trad. B. Gahler: Billy -- katenita, Norda Prismo, 1957:3, p. 138a
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
35. H. Melville, trad. B. Gahler: Billy -- katenita, Norda Prismo, 1957:3, p. 138a
- angle:
- relax, loosen
- beloruse:
- аслабляць (напружанасьць), адпускаць
- ĉine:
- 放松 [fàngsōng], 放鬆 [fàngsōng]
- france:
- déserrer, détendre
- hispane:
- distender, aflojar
- japane:
- ゆるめる, 和らげる [やわらげる]
- pole:
- rozprężać, popuszczać, luzować
- ukraine:
- послаблювати, ослаблювати, попускати, розпускати, спускати (курок)
malstreĉiĝi, senstreĉiĝi
(ntr)
- 1.
- Elastiĝi, moliĝi, etendiĝi laŭ sia normala, ne perforte vastigita formo: miaj tendenoj malstreĉiĝas, la ponardo falas el miaj manoj [36]; li estis kiel instrumento, kies kordoj malstreĉiĝis kaj ne povas plu soni [37]; la tempo […] entenas unuecan longecon, sed en nia penso ĝi streĉiĝas kaj malstreĉiĝas laŭ nia deziro aŭ penso [38].
- 2.
Ripozi, trankviliĝi, forigante animajn streĉojn: estos por mi pli refreŝige […] malstreĉiĝi en via banujo CKv ; oni devas foje-foje senstreĉiĝi, ĉar aliokaze fariĝos idioto [39].
36.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
38. F. Sammut, trad. C. Mallia: La Malta Revo, 2007
39. J. Sárközi: Filmo por pli ol 16 jaruloj kaj aliaj noveloj, 1995
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
38. F. Sammut, trad. C. Mallia: La Malta Revo, 2007
39. J. Sárközi: Filmo por pli ol 16 jaruloj kaj aliaj noveloj, 1995
- angle:
- be relaxed, be loose
- beloruse:
- аслабляцца, расслабляцца
- ĉine:
- 弛 [chí], 耍废 [shuǎfèi], 耍廢 [shuǎfèi]
- france:
- se détendre, se relâcher, se relaxer
- germane:
- sich entspannen
- hispane:
- relajarse, tranquilizarse
- japane:
- 緩む [ゆるむ], 緩和する [かんわする], リラックスする [りらっくすする]
- pole:
- spuszczać się
substreĉi

-
(p.p. arko kaj
ŝnuro de la sama kurbo)
Diri, ke la ŝnuro substreĉas la arkon, signifas, ke
ili havas samajn randojn:
diametro substreĉas duonon de la cirklo;
du egalaj ŝnuroj
substreĉas egalajn arkojn.
Rim.: Travidebla metaforo: la ŝnuro streĉas la arkon de sube, kvazaŭ temus pri pafarko pafanta al flugantaj birdoj.
- angle:
- subtend (an arc)
- beloruse:
- сьцягваць (дугу)
- france:
- sous-tendre (math.)
- germane:
- unterspannen
- hispane:
- subtender un arco (math.)
- hungare:
- bezár (ívet)
- pole:
- zamknąć (łuk)
- ruse:
- стягивать (дугу)
- ukraine:
- стягувати, з’єднувати
animstreĉo
Psika kaj fiziologia reago al aparte postulaj eksteraj cirkonstancoj: la promenantojn ligis komuna sento de komunaj doloroj: la ĉiama animstreĉo en serĉado de eliro el tiu premanta stato de forpeliteco [40].
nervemo, streso, suspenso
40.
N. Hohlov: Emigrantoj, Literatura Mondo, 1923:5(8), p. 93a-95a
- angle:
- stress, tension
- beloruse:
- напружанасьць (чалавека)
- ĉine:
- 挂碍 [guàài], 掛礙 [guàài], 事端 [shìduān]
- france:
- inquiétude, préoccupation, trouble
- germane:
- Stress, Nervenanspannung, psychische Belastung
- pole:
- stres, kłopot
fortostreĉo
-
Momenta
peno,
per kiu oni provas superi malfacilaĵon:
oni sukcesis nur per lasta, granda fortostreĉo
[41];
iliaj publikaĵoj […] estas pli bonaj kaj bezonas malpli da
fortostreĉo
[42];
hejmecaj drinkejoj igas forgesi la biciklajn fortostreĉojn dumtagajn
[43].
peno, strebo
41.
J. S. Larsen :
Kiu efektive estis Blinkenberg?, libera folio, 2013
42. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
43. Monato, Evgeni Georgiev: Romantika itinero por spertaj biciklantoj, 2004
42. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
43. Monato, Evgeni Georgiev: Romantika itinero por spertaj biciklantoj, 2004
- angle:
- effort
- beloruse:
- напружаньне (сілаў), высілак
- ĉine:
- 心血 [xīnxuè], 苦战 [kǔzhàn], 苦戰 [kǔzhàn]
- france:
- effort
- germane:
- Kraftanstrengung, Anstrengung
- hispane:
- esfuerzo
- pole:
- nadwyrężenie
- ukraine:
- зусилля
manstreĉo
- angle:
- handbreadth
- beloruse:
- пядзя
- france:
- empan
- germane:
- Handspanne
- pole:
- piędź