2prototip/o

prototipo

1.
TEK Provtipo, unua ekzemplero per kiu oni vidigas kaj provas novaĵon: Solo, la funkcianta prototipo de la unua hungara hibrida aŭto, estis antaŭ nelonge prezentita [1]; prototipo de unupersona spacveturilo jam ekzistas, kaj la nova nuklea impuls-sistemo ŝajnas vere promesplena [2]; la observatorio de Ulugbek estis prototipo de nuntempaj astronomiaj institucioj [3].
2.
Pratipo: For de l' bruo de l' kulturo, / Vivas ĝis en niaj jaroj / Prototip' de pranaturo [4].
1. Monato, Tamás Slezák: Pli ol aŭto: perspektivo kaj sinteno, 2008
2. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010
3. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Vilaĝanino
angle:
 prototype, archetype
beloruse:
 прататып
bulgare:
 прототип
ĉeĥe:
 prototyp, první pokusný model
france:
 prototype (subst.)
germane:
 Prototyp 2. Urform
hispane:
 prototipo
hungare:
 prototípus
katalune:
 prototip, prototipus
nederlande:
 prototype
pole:
 prototyp
portugale:
 protótipo
ruse:
 прототип
slovake:
 prototyp
svede:
 prototyp
ukraine:
 прототип, дослідний взірець, дослідна модель

prototipa

1.
Provtipa: krei prototipan sistemon de perkomputila tradukado [5].
2.
Pratipa; primitiva.
5. K. Schubert: DLT, soc.culture.esperanto, 1991-01-02
angle:
 prototypical, prototypal, prototypic, archetypal
france:
 prototype (adj.)
germane:
 prototypisch 2. urtümlich
pole:
1. prototypowy

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.