2alternativ/o JED
alternativo
- 1.
- 
                              Necesa elekto inter du eblaj kaj kontraŭaj decidoj:
                              
                                 mi venigis vin ĉi tien por meti antaŭ vin jenan alternativon […]: aŭ vi
                                 forlasos tiun ĉi landon senprokraste [aŭ] mi malkovros al la tuta
                                 mondo vian friponaĵon
                                 [1];
                                 
                              
                                 sin trovi antaŭ alternativo,
                                 solvi alternativonPV
                                    .
                                 
                               dilemo dilemo
- 2.
- 
                              Unu el pluraj elekteblaj aferoj:
                              
                                 nur unu el du personoj […] povas esti la krimulo, […] vi
                                 elektis unu alternativon kaj mi la alian
                                 [2];
                                 
                              
                                 la laboristaro jam uzanta Esperanton konsideris daŭran kunlaboron kun la
                                 neŭtralaj organizaĵoj jam kiel nerealan alternativon
                                 [3];
                                 
                              
                                 ĉu ne ekzistas alternativo
                                 (t.e. alia elekteblo)
                                 [4]?
                                 
                              
                                 mi ne havis alternativon krom reiri
                                 [5];
                                 
                              
                                 angloj havas pli krudan alternativon al la leĝo de Murphy
                                 [6]
                                 
                               eblo,
                           elekteblo,
                           opcio1 eblo,
                           elekteblo,
                           opcio1
1.
                           
                           H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XV
2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XI
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Unu
5. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, La Nazaretanoj
6. Marjorie Boulton: Tiu leĝo de Murphy, Monato, n-ro 04/1997
                  2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XI
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Unu
5. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, La Nazaretanoj
6. Marjorie Boulton: Tiu leĝo de Murphy, Monato, n-ro 04/1997
- angle:
- alternative
- beloruse:
- альтэрнатыва
- ĉeĥe:
- alternativa
- ĉine:
- 1. 两难推理 [liǎngnántuīlǐ], 兩難推理 [liǎngnántuīlǐ], 窘境 [jiǒngjìng], 进退两难 [jìntuìliǎngnán], 進退兩難 [jìntuìliǎngnán] 2. 二选一 [èrxuǎnyī], 二選一 [èrxuǎnyī]
- france:
- alternative
- germane:
- 1. Dilemma 2. Alternative
- hebree:
- חֲלוּפָה
- hispane:
- alternativo
- japane:
- 二者択一 [にしゃたくいつ], もう一つのもの [もうひとつのもの], 代案 [だいあん]
- katalune:
- alternativa
- nederlande:
- alternatief
- ruse:
- альтернатива
- slovake:
- možnosť, alternatíva
- ukraine:
- альтернатива
alternativa
- 
                              Ebla, kvankam eventuale ne konvencia:
                              
                                 li eĉ ne havis alternativan teorion, kiu kongruus kun la faktoj
                                 [7];
                                 
                              
                                 ellabori alternativan [perkomputilan] tradukmetodon
                                 [8];
                                 
                              
                                 la libro […] evitas tiklajn punktojn aŭ ekskludas eventualajn
                                 meritojn de alternativaj teorioj
                                 [9].
                                 
                               alia1 alia1 konvencia,
                           tradicia konvencia,
                           tradicia ebla ebla
7.
                           
                           Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Stefano enketas pri Ĝoja Karal
8. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
9. Guido van Damme: Supraĵe rozkolora, Monato, 2001/02, p. 29
                  8. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
9. Guido van Damme: Supraĵe rozkolora, Monato, 2001/02, p. 29
- angle:
- alternativ
- beloruse:
- альтэрнатыўны
- france:
- alternative
- germane:
- alternativ
- japane:
- 二者択一の [ふたしゃたくいつの], もう一つの [もうひとつの], 代替の [だいたいの]