1list/o

listo

1.
Serio da nomoj de personoj aŭ aferoj, diritaj aŭ skribitaj unu post alia: li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito [1]; la listo de la pastroj [2]; kvitanci liston de la vendotaj komercaĵoj Iŝtar ; la Lingva Komitato povus periode publikigadi listojn da vortoj [3]; listo de mallongigoj (kp glosaro) EeP ; li faris liston de la nomoj de ĉiuj virinoj, kiujn li konis en la vilaĝo KKl ; mi aranĝas liston en alfabeta ordo [4]; la stratoj estas plenaj de la balottumulto, la bariloj krias pri tridek listoj (de kandidatoj) Metrop ; Popov nomis kvanton da kunsidoj kaj liston de la pridiskutitaj demandoj Metrop ; tiel ofte mi kontrolis ĉion necesan, ke la listo de necesaĵoj komencis ripetiĝi senvole en mia menso. KrM ; li montris al mi la liston de prezoj, kaj mi trarigardis ĝin KrM . VD:registro 1, tabelo
2.
KOMP Tre elasta datumstrukturo prezentebla kiel sinsekvo da objektoj, ĉiu el kiuj povas esti simpla datumo („atoma“ listero) aŭ listo. Malkiel en ordinara tabelo oni povas alpendigi novajn listerojn aŭ forpreni iujn enestantajn: prezenti arbon per listo; ĉar en Lispo kaj datumoj kaj funkcioj estas listoj, tial eblas skribi funkciojn, kiuj kreas novajn funkciojn aŭ ŝanĝas aliajn [5].
afrikanse:
lys
albane:
lista
amhare:
ዝርዝር
angle:
list
arabe:
قائمة
armene:
ցուցակ
azerbajĝane:
siyahısı
beloruse:
сьпіс
bengale:
তালিকা
birme:
စာရင်း
bosne:
popis
ĉeĥe:
index, lista, rejstřík, seznam, soupis, výkaz
ĉine:
列表 [lièbiǎo], 編目 [biānmù], 编目 [biānmù], 目录 [mùlù], 目錄 [mùlù]
dane:
liste
estone:
nimekiri
eŭske:
zerrenda
filipine:
listahan
france:
liste
galege:
lista
germane:
Liste 1. Auflistung
greke:
λίστα
guĝarate:
યાદી
haitie:
lis
hebree:
רשימה
hinde:
सूची
hispane:
lista
hungare:
jegyzék, lista, lajstrom
igbe:
ndepụta
irlande:
liosta
islande:
listi
japane:
リスト
jave:
dhaftar
jide:
רשימה
jorube:
akojọ
kanare:
ಪಟ್ಟಿ
kartvele:
სია
kazaĥe:
тізім
kimre:
rhestr
kirgize:
тизме
kmere:
បញ្ជី
koree:
korsike:
lists
kose:
uluhlu
kroate:
popis
kurde:
lîste
latine:
album
latve:
saraksts
laŭe:
ບັນຊີລາຍຊື່
litove:
sąrašas
makedone:
листа
malagase:
lisitra
malaje:
senarai
malajalame:
പട്ടിക
malte:
lista
maorie:
rᗑrangi
marate:
यादी
monge:
daim ntawv teev
mongole:
жагсаалт
nederlande:
lijst
nepale:
सूची
njanĝe:
mndandanda
norvege:
liste
okcidentfrise:
list
panĝabe:
ਸੂਚੀ ਵਿੱਚ
paŝtue:
لست
pole:
ceduła, lista, spis, wykaz, zestawienie
portugale:
lista
ruande:
urutonde
rumane:
citat, listă, catalog
ruse:
список
samoe:
lisi
sinde:
فهرست
sinhale:
ලැයිස්තුව
skotgaele:
liosta
slovake:
index, register, súpis, výkaz, zoznam
slovene:
seznam
somale:
liiska
ŝone:
Pamazita
sote:
lethathamo
sunde:
daptar
svahile:
orodha
taĝike:
рӯйхат
taje:
รายการ
tamile:
பட்டியலில்
tatare:
исемлеге
telugue:
జాబితా
ukraine:
список
urdue:
فہرست
uzbeke:
ro’yxat
vjetname:
danh sách
zulue:
uhlu

listano

Persono nomita en koncerna listo, ekz-e en balotlisto: por multaj B-listanoj estis ŝanĝita la balotejo [6]; per propono de la respondintoj ricevis poentojn ankaŭ eksterlistanoj [7].
beloruse:
унесены ў сьпіс, кандыдат
germane:
Listenplatz (Kandidat)

listero

Unuopa elemento en listo: la listeroj 1 kaj 2 rilatas al tekstaj dosieroj [8]; la reta katalogo de la Esperantomuzeo en Vieno kun ĉirkaŭ 35 000 listeroj [9].
beloruse:
элемэнт сьпіса
ĉeĥe:
bradáček
france:
élément de liste
germane:
Listenelement
hispane:
elemento de una lista
pole:
element listy
rumane:
element de listă
slovake:
listerióza
ukraine:
зозулині сльози

listigi

(tr)
Starigi liston de iuj aferoj, objektoj: estas bone listigi tie ĉi […] tradukitajn verkojn [10]; en multaj tiutemaj libroj estas listigitaj nomoj de semajntagoj kaj monatoj en diversaj lingvoj [11]; la meritoj estas listigitaj dorskovrile de la libro [12].
10. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, tradukoj
11. Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj, Monato, 2003/07, p. 30
12. Grigori Arosev: Poezio sed ne poemoj, Monato, 2000/12, p. 28
beloruse:
скласьці сьпіс
ĉeĥe:
uspořádat do seznamu, vyjmenovat
ĉine:
列举 [lièjǔ], 列舉 [lièjǔ], 列出 [lièchū], 列表 [lièbiǎo]
france:
énumérer, lister
germane:
auflisten
hispane:
enumerar, listar
japane:
表に載せる [おもてにのせる]
pole:
robić listę
rumane:
face o listă
slovake:
usporiadať do zoznamu
ukraine:
складати список

enlistigi

(tr)
Enmeti en liston: li iris por enlistigi sin inter laborserĉantoj [13]; Raŭmo estis enlistigita kiel monda kulturheredaĵo de Unesko [14]; li kalkulis tion laŭ la aĝoj de la homoj enlistigitaj en la genealogioj [de] la Malnova Testamento [15].
13. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 2a
14. Saliko: Raŭmo, Monato, 2005/11, p. 17
15. Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo, Monato, 2009/07, p. 21
beloruse:
унесьці ў сьпіс
ĉeĥe:
zapsat do seznamu, zařadit do seznamu
ĉine:
列出 [lièchū], 籙 [lù]
france:
ajouter à la liste
germane:
listen, auflisten
hispane:
agregar a la lista
japane:
表に載せる [おもてにのせる]
pole:
wprowadzić na listę
rumane:
pune pe listă
slovake:
zapísať do zoznamu
ukraine:
вписувати, вносити/заносити до списку

atendolisto

Listo en kiun enskribiĝas atendantoj kaj laŭ kies ordo ili estas servataj: kiam la publika financado reduktiĝas, la servoj transformiĝas al atendolistoj [16]; li estas sur la atendolisto de pli ol dudek jaroj [17]; eĉ en la ĉefurbo la kutima, fiksa telefonservo estas celobjekto de plendoj, ĉar la atendolisto de dezirantoj havi propran, hejman telefonaparaton ĉiam kreskas [18]; [ni] aranĝis krediton por aĉeti sian novan Mazda, […] en 1980 oni devis registri sin sur la atendolisto por aĉeti ĝin, ni havis la prioritaton ĉar mia avo estis malsanulo [19]. VD:atendovico
16. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, En Rusujo, oni nun vivas malpli longe ol en 1990
17. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Dek Kvar Jaroj da Demokratio kaj Longa Atendo
18. Alberto García Fumero: Servo alternative fiksita, Monato, 2009/03, p. 16
19. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, La aŭtomobilo, instiganto de „etburĝaj deziroj“
angle:
waiting list
beloruse:
сьпіс чаканьня
ĉine:
候补名单 [hòubǔmíngdān], 候補名單 [hòubǔmíngdān]
germane:
Warteliste
japane:
待機者リスト [たいきしゃりすと], 順番待ち名簿 [じゅんばんまちめいぼ]

dissendolisto

KOMP Forumo en komputila reto funkcianta tiel, ke la mesaĝojn senditajn al speciala retadreso, tiea servilo aŭtomate plusendas al la „listanoj“, aŭ „abonantoj“ (kies retadresojn ĝi prenas en la koncerna „dissenda listo“): aboni dissendoliston pri mamkancero [20]; verki tekstojn por nia dissendolisto pri interesaj vortoj de la rusa lingvo [21]; en nia dissendolisto estas pliaj 76 personoj (perantoj, kunlaborantoj, redakcioj, laŭreatoj de konkursoj), kiuj ricevas la revuon senpage [22].
20. Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, Monato, 2003/11, p. 15
21. Anna kaj Mati Pentus: Monato sin prezentas, Monato, 2002/06, p. 6
22. La Ondo de Esperanto, Aleksander Korĵenkov: „La Ondo“ ĉiam pli internacia
angle:
mailing list
beloruse:
сьпіс рассылкі
ĉeĥe:
seznam adres k rozeslání
ĉine:
邮件列表 [yóujiànlièbiǎo], 郵件列表 [yóujiànlièbiǎo], 邮寄名单 [yóujìmíngdān], 郵寄名單 [yóujìmíngdān]
france:
liste de diffusion
germane:
Mailliste, Verteilerliste
greke:
λίστα ταχυδρομειού
hebree:
רשימת תפוצה
hispane:
lista de distribución
hungare:
levelezési lista
japane:
メーリングリスト
nederlande:
verzendlijst
pole:
lista adresowa, lista dystrybucyjna
rumane:
listă de expediere poștală, listă de email-uri
ruse:
список рассылки
slovake:
mailová konferencia, zoznam adries na rozoslanie
ukraine:
список розсилання (листів і т.п.)

ligillisto

KOMP Listo realigita tiel, ke ĉiu ĝia ero entenas ligilon (referencon) al la tujsekva ero (unudirekta ligillisto), aŭ du ligilojn al la tujsekva ero kaj al la ĵusantaŭa (ambaŭdirekta ligillisto). La lasta listero povas havi nulan (vakuan) referencon, aŭ referenci la komencon (ringa ligillisto): ĉar la unusola disigebla datumtipo [de Picolisp] estas la ligillisto, ekzistas multaj interuzeblaj funkcioj por trakti listojn [23]; estas pluraj strategioj por solvi koliziojn [en hakettabelo], interalie per la metodo de pendaj ligillistoj [24].
angle:
linked list
beloruse:
ланцуговы сьпіс
ĉeĥe:
seznam dat, soubor dat
ĉine:
鏈表 [liànbiǎo], 链表 [liànbiǎo]
germane:
verkettete Liste
hebree:
רשימה מקושרת
hispane:
lista enlazada
hungare:
kapcsolt lista, láncolt lista
japane:
連結リスト [れんけつリスト]
pole:
lista połączona
portugale:
lista encadeada
rumane:
listă legată
ruse:
цепной список
slovake:
spájaný zoznam, zoznam dát
ukraine:
зв’язаний список

nigra listo

Listo de malpermesitaj, sankciumitaj aferoj: trafinte en nigran liston, en Germanio ne facile oni ricevas laboron Metrop ; eĉ nigra listo de ĵurnalistoj […] taksitaj tro kritikemaj estis farita por malebligi al ili aliron al grandaj ĵurnaloj [25]; Ĝibraltaro estas en la nigra listo de OEKE [26]; alia solvo, ĉefe uzebla ĉe servilo, estas nigraj listoj de retlokoj konataj kiel sendantoj de rubpoŝto [27].
25. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, En Sud-Koreio, la fino de la dinastio Bak
26. Evgeni Georgiev: Ĉu venos fino de la impostaj paradizoj?, Monato, 2000/10, p. 10
27. Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, Monato, 2003/11, p. 15
angle:
black list
beloruse:
чорны сьпіс
ĉine:
黑名单 [hēimíngdān], 黑名單 [hēimíngdān]
germane:
Schwarze Liste
japane:
ブラックリスト
ukraine:
чорний список

administraj notoj