*konvink/i PV

*konvinki

(tr)
Fari per pruvoj aŭ rezonoj, ke iu kredu kaj akceptu ion kiel veran aŭ pravan: se la provincestro tion aŭdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo [1]; li faris al ili klarigon atestante la regnon de Dio kaj penante konvinki ilin pri Jesuo [2]; en mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi Kristano [3]; kion ajn mi dirus, tio ne konvinkus vin [4]; iru al ŝi kaj konvinku vin (mem) [5]; [ili] penis konvinki lin, ke li tion ne faru, sed li insistis [6]; li povus konvinki sin, ke la mensogo povas fariĝi vero Metrop ! konvinki per komparoj kaj logiko [7]; la praktiko lin la plej bone konvinkis [8]; ĉiuj kungrupanoj estis konvinkitaj pri la senkulpeco de Herbeno [9]. ANT:dubigiVD:pruvi, persvadi, argumenti, evidentigi
angle:
convince, persuade firmly
beloruse:
пераканаць
ĉeĥe:
přesvědčit
ĉine:
說服 [shuōfú], 折服 [zhéfú], 信服 [xìnfú], 令人折服 [lìngrénzhéfú], 使信服 [shǐxìnfú], 使相信 [shǐxiāngxìn]
france:
convaincre, persuader
germane:
überzeugen
hebree:
לשכנע
hispane:
convencer
hungare:
meggyőz
japane:
説得する [せっとくする], 説き伏せる [ときふせる]
perse:
متقاعد کردن، قانع کردن، مجاب کردن
pole:
przekonać
portugale:
convencer, persuadir
rumane:
convinge
ruse:
убедить

konvinka

Tia, ke ĝi konvinkas: [li] klarigis en plej konvinka maniero, ke […] [10]; [tion] diris la gasto per konvinka tono [11]; mi pruvos per konvinkaj dokumentoj, ke [li] estis mia praprapatro [12]; konvinka kaj sindona agado [13]. SIN:nerefutebla
angle:
convincing
beloruse:
пераканальны
ĉine:
使人信服 [shǐrénxìnfú], 令人信服 [lìngrénxìnfú], 有口才 [yǒukǒucái], 有說服力 [yǒushuōfúlì]
germane:
überzeugend
japane:
納得のゆく [なっとくのゆく], 説得力のある [せっとくちからのある]

konvinke

En konvinka maniero: konvinke li refutis [ilin] publike, pruvante [ke…] [14]; tio ĉi ja devas montri la plej konvinke, ke nia ideo ne estas arbitre elpensita [15]; [nia organizo] en la pasinta jaro plej konvinke montris sian tutan fortecon kaj sanecon [16]. SIN:sendube
14. La Nova Testamento, La agoj 18:28
15. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
beloruse:
пераканальна
germane:
überzeugend
japane:
雄弁に [ゆうべんに], 納得のゆくように [なっとくのゆくように]

konvinko

Firma opinio, estiĝinta en ies menso surbaze de iuj ideoj, pripenso; konvinkiĝo: kun antaŭe jam preta konvinko ke la afero [...] estas neplenumebla [17]; [mi] venis al la konvinko, ke […] [18]; ili certigis […] erare, kvankam kun plena konvinko, ke [19]; ĉiu homo fortike konservas sian principaron tiel longe, kiel ĝi estas konsenta kun liaj konvinkoj [20]; peko kontraŭ siaj religiaj konvinkoj [21]; [tio estas] kontraŭa al via scio kaj konvinkoj [22]; firma konvinko bazita sur objektiva analizo de faktoj [23]; ŝia konvinko fariĝis iom ŝancelita [24]. SUP:kredo
angle:
conviction, assured (settled, steadfast) belief
beloruse:
перакананьне
ĉine:
信念 [xìnniàn]
france:
croyance, conviction
germane:
Überzeugung
hebree:
שכנוע
hungare:
meggyőződés
japane:
納得 [なっとく], 確信 [かくしん]
perse:
یقین، اعتقاد، ایمان
pole:
przekonanie, przeświadczenie
rumane:
convingere
ruse:
убеждение

konvinkiĝi

Akiri konvinkon; certigi al si: per tio mi konvinkiĝos, ke vi estas homoj honestaj [25]; David sendis esplorrigardantojn kaj konvinkiĝis ke Saul efektive venis [26]; tiam Manoaĥ konvinkiĝis ke tio estis anĝelo de la Eternulo [27]; eĉ en bona afero tro multe ofte estas malbone, pri tiu vero li baldaŭ devis konvinkiĝi [28]; ŝi konvinkiĝis, ke ŝi estas nepre necesa hejme [29]; ĉiu prudenta homo tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas nur iluzio [30]; oni baldaŭ konvinkiĝis, ke per reformado ni nur perdos ĉion ĝis nun akiritan [31]; vi povis propraokule konvinkiĝi, ke ni konstruas multe pli malkare, ol la francoj Metrop ; vi havos la okazon konvinkiĝi pri la alta kvalito de freŝaj varoj [32]. VD:certigi, kontroli
angle:
be convinced
beloruse:
пераканацца
france:
se convaincre, se persuader
germane:
überzeugt werden
hebree:
להשתכנע שכנע
hungare:
meggyőződik
japane:
納得する [なっとくする], 確信する [かくしんする]
perse:
متقاعد شدن، قانع شدن
pole:
przekonać się
rumane:
constata
ruse:
убедиться

konvinkiteco

Stato de menso, al kiu io estis pruvita kiel vera: ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco Marta ; unu el la plej gravaj ecoj de ĉiu hobio estas la kreo de […] sento pri solidareco kun la samhobiuloj, de konvinkiteco pri la „afero“, de fiereco pri la atingoj [33]. VD:certeco
33. Monato, Dimitar Haĝiev: Pri la nobla pasio hobio, 2009
beloruse:
перакананьне, перакананасьць
france:
conviction, persuasion
germane:
Überzeugung
hungare:
meggyőződés
pole:
przekonanie
rumane:
credință
ruse:
убеждение, убеждённость

administraj notoj