2opozici/o PV
opozicio
- 1.
Tuto de tiuj homoj, de tiuj grupoj aŭ partioj, kiuj kontraŭas la politikon de registaro, de estraro: en la parlamentoj, la oratoroj de la opozicio, dezirantaj malakceptigi iun projekton de la registaro, parolas dum pluraj tago […] (vd obstrukco) kun la sola celo malhelpi la laboron de la parlamento [1]; la registaro prezentis relative bonan leĝoprojekton de impostado kaj serĉis kompromison kun la opozicio por reformi la leĝan pensi-asekuron [2].
- 2.
Kontraŭstaro al la politiko de la registaro aŭ al la direktado de partiestraro: la opozicio de la altranguloj, tre forta antaŭ kelke da monatoj, hodiaŭ eksilentis kaj cedis la lokon al senlima humileco Far1 ; [ili] disvolvis instinktan opozicion kontraŭ ies persona monopolo [3].
- 3.
-
Rekta kontraŭeco, videbla kontrasto de du
malsamaj elementoj.
- a)
Kontrasto inter du fonemoj pro malsama sona trajto: la opozicio /i-u/ dependas de antaŭeco kaj rondeco [4].
- b)
Kontrastiga kunigo de kontraŭsencaj vortoj de sama gramatika rolo: opozicio estas kunigo de vortoj, kiuj laŭ sia kutima signifo estas kontraŭaj unu al la alia: freneze saĝa, terure bela [5]; la kontrasto estas pli forta, pli evidenta ĉe antitezo ol ĉe opozicio [6].
oksimoro
1.
Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
2. S. Maul: Monato, Germanio
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1989
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
2. S. Maul: Monato, Germanio
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
4. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1989
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
- angle:
- opposition
- beloruse:
- апазіцыя
- france:
- opposition
- germane:
- Opposition
- hungare:
- ellenzék, oppozíció
- nederlande:
- oppositie, tegenstand
- pole:
- opór, opozycja, przeciwstawienie
- portugale:
- oposição
- rumane:
- opunere, opoziție
- ruse:
- оппозиция
- ukraine:
- бути в опозиції, протистояння, опозиція, протиставлення
opozicii
(x)
- 1.
- Agi kiel opozicio: opozicii la principojn, al la principoj de la partio; la ĉefopozicia partio denove komencis efike opozicii, tiel ke sendube gajnas demokratio en la brita parlamento [7].
- 2.
- Kontraŭstari, oponi: en la 80-aj jaroj TEJO estingiĝis kiel fonto de novigaj ideaj impulsoj por la movado […], anstataŭ opozicii la nuna TEJO provizas UEA per laŭtaj postuloj pri mono [8].
- angle:
- oppose
- beloruse:
- 1. быць у апазіцыі 2. працівіцца, супрацьстаяць
- ĉeĥe:
- být v opozici, odmlouvat, odporovat, oponovat, vzepřít se
- france:
- s'opposer (politique)
- germane:
- 1. opponieren 2. in Opposition stehen
- hungare:
- 1. ellenez, ellenzékben van 2. ellenáll
- nederlande:
- oppositie voeren
- pole:
- być w opozycji do czegoś
- portugale:
- opor-se
- rumane:
- fii în opoziție cu ceva
- ruse:
- 1. быть в оппозиции 2. противиться, противодейство вать
- slovake:
- byť v opozícii, odporovať, oponovať
- ukraine:
- бути/знаходитися в опозиції, чинити опір, протидіяти, противитися
opoziciulo
- beloruse:
- апазіцыянэр, апанэнт (палітычны)
- germane:
- politischer Gegner, Opponent