tradukoj: be de en es fr hu it nl ru sv

*sem/o

semo Vikipedio

1.TEZ
Tiu parto de frukto, kiu elfalas post la maturiĝo kaj servas por produkti novan vegetaĵon: iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin [1]. (figure) scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan [2].
Rim.: Ĉe malfermfruktoj tio estas aro da semgrajnoj (papavo, pizo), ĉe fermfruktoj tio estas la tuta frukto (greno).
2.
(figure) Disvastigilo.
3.
Fruktiga substanco produktata de virseksa homo, besto aŭ vegetaĵo.
4.TEZ
(figure) Idaro, posteulara: la semo de DavidZ; el la reĝa semo (raso) de EdomZ; ilia semo estos ekstermita el inter la homidojZ. SIN:sango 2

*semiTEZ

(tr)
1.
AGR Enmeti semojn en la teron, por ke ili ĝermu kaj kresku: nenie semata, ĉie trovata [3]; (figure) provi rikolti fruktojn el aliula semado (plagiati).
2.TEZ
(figure) En multajn unuopajn lokojn meti, konigi, kreskigi: golfo semita per multaj insulojB; ŝoseo sursemita per ŝtonrompaĵo; la epidemio semis la morton en la regiono; semi maltrankvilon, teruron en la urboB; semi malkonfidon en la animon de iuB; semantoj de malpacoZ.

dissemiTEZ

(tr)
(figure) Disvastigi, dismeti en multajn malproksimajn lokojn: mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konos iliZ; oazoj dissemitaj en la dezertoB; la dissemiteco de la komitatanoj kaŭzas grandan malfacilaĵon; dissemi malicajn famojn, kalumniojn. VD:disŝuti

semoplantojTEZ

BOT=floroplantoj

tradukoj

anglaj

~o: seed; ~i: sow; dis~i: disseminate, scatter.

belorusaj

~o: семя; ~i: сеяць.

francaj

~o: semence; ~i: parsemer, semer; dis~i: disséminer.

germanaj

~o: Samen; ~i: säen.

hispanaj

~o: semilla; ~i: sembrar; dis~i: diseminar.

hungaraj

~o: mag; ~i: vet; ~oplantoj: magvas növények.

italaj

~o: seme; ~i: seminare; dis~i: disseminare.

nederlandaj

~o: zaad; ~i 2.: bezaaien; ~i: zaaien.

rusaj

~o: семя; ~i: сеять, посеять; dis~i: рассеять, рассеивать, распространить, распространять.

svedaj

~o 3.: säd; ~i: .

fontoj

1. La Nova Testamento, &Mat 13:4
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [sem.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2009/10/24 16:32:41 ]