retrospektiv/o JED

retrospektivo

Konsidero de pasinta tempo, de pasintaj agadoj: retrospektivoj estas gravaj por ĉiuj ni, precipe por la „preskaŭ maljunuloj“ [1]; Minnaja prezentis retrospektivon ne nur al la historio de AIS, sed ankaŭ al pli fruaj sciencaj aktivadoj [2]; Pennacchietti retrospektivis kaj perspektivis pri la universitata instruado de interlingvistiko [3]. VD:perspektivo3, rememoro, resumo, revizio1
1. O. Milhomens: Retrospektivo, 2010
2. La Ondo de Esperanto, 2003, № 10 (108)
3. La Ondo de Esperanto, 2002, №3
angle:
retrospective
beloruse:
рэтраспэктыва
ĉeĥe:
pohled do minulosti, retrospektiva
france:
rétrospective (subst.)
germane:
Rückblick, Rückschau, Retrospektive
pole:
retrospekcja
rumane:
flashback
slovake:
pohľad do minulosti

retrospektiva

Prezentanta, konsideranta pasintan tempon, retrorigarda: retrospektiva rigardo al 50 jaroj da apliko de Esperanto en la scienco [4]; en interna retrospektiva raporto [ili notis], ke estis tute erara opinio […] [5]; retrospektive pensante pri faligita domo de la infanaĝo [6]; retrospektiva ekspozicio de grafikaĵoj kaj miniaturaj libroj [7]. VD:kronika
angle:
retrospective
beloruse:
рэтраспэктыўны
ĉeĥe:
retrospektivní, zaměřený na minulost
france:
rétrospectif
germane:
rückblickend, zurückblickend, rückschauend, retrospektiv
hungare:
retrospektív, visszatekintő
japane:
回顧的な [かいこてきな], 過去を振り返る [かこをふりかえる]
nederlande:
terugziend, retrospectief
pole:
retrospektywny, spoglądający wstecz
portugale:
retrospectivo
rumane:
retrospectiv, privind in urma
ruse:
ретроспективный
slovake:
retrospektívny
ukraine:
ретроспективний, звернений до минулого

administraj notoj