tradukoj: be bg cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

*prov/i

*proviTEZ

(tr)
1.TEZ
Apliki objekton al ĝia destino, por kontroli, ĉu ĝi taŭgas, ĉu ĝi plaĉas: provi instrumenton, maŝinon, ponton, ĉapelon, medikamenton sur malsanulo; (manĝaĵon kaj similajn) provi vinon PV; nepre provu iom da „sampa“: ĝi estas bongustega, nuksgusta kaj nutroriĉa [1]; siatempe mi ankaŭ iafoje provis cigaron [2]. VD:eksperimenti, gustumi, sperti, uzi
2.
Elmeti al pritaksado de la valoro:
a)
(malofte) Elmeti substancon al eksperimento, por kontroli ĝian valoron: provi arĝenton, oron; fajro provas la oron PrV.
b)
(figure) Kontroli la valoron de io: la fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas [3]; provi sian ŝancon [4] [5], provi sian feliĉon (entrepreni ion riskan, esperante, ke onin favoros hazardo) [6]; ni prenos la armilojn kaj provos niajn fortojn, nian kuraĝon PV; afero, kiu plej forte provas lian sagacon [7]; oni batas la oron por provi ĝian valoron (por provi ĝin) PrV.
c)TEZ
(figure) Elmeti iun al severa esplorado de liaj konoj, kapabloj, fido, fideleco, obeemo ktp: ili provis la Eternulon, dirante: Ĉu la Eternulo estas inter ni, aŭ ne? [8]; mi vin provu, ĉu vi en ĉio estas obeemaj [9]; alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, serĉante ĉe li signon el la ĉielo, por provi lin [10]; tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io [11]; vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj [12]; - Ni provis vin, - daŭrigis Voland, - neniam ion petu! neniam kaj nenion [13]; tiuj ankaŭ estu unue provitaj, poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriproĉeblaj [14]; obstine [nia anaro] paŝas, provita, hardita, al cel' unufojon signita [15]. VD:tenti 2

Rim.: Ĉar oron oni kutimis provi per fandado, fajro rolas oftan rolon en la rilatantaj metaforoj.
3.
Peni fari ion malgraŭ necerta sukceso, ekz-e pro tio, ke oni antaŭe neniam ĝin faris ĝisfine:
a)TEZ
(provi fari, ne fari) David zonis [la glavon de Saul] supre de siaj vestoj, kaj provis iri, ĉar li ne kutimis [16]; mi provos paroli al la reĝo [17]; Luka Lukiĉ provas ekfumi [malhelpate de tremado] [18]; li provis mallevi la piedon malsupren, sed ŝi ektimigite kriis [19]; Zoja provas nerimarkeble tragliti la pordon, sed Vitalij kaptas ŝin je la mano [20]; mi provu ne movi la kapon [21]; mi provos ne fuŝi ĝin alifoje [22].
b)TEZ
(provi ion, subkomprenita infinitivo) ĉiu provas (fari), kion li povas PrV; en sia migrado li provis preskaŭ ĉiujn metiojn B; provi eĉ la neeblon; provi (iri) vojon Marta, (uzi) artifikon [23], (apliki) regulon VdE, rimedon [24]; li provis (verki) trian redakcion, kiu tamen rezultis eĉ pli malbona ol la du unuaj [25].
Rim.: Ĉi tiu senco malmulte diferenciĝas de la senco provi 1, kiam la objekto estas abstrakta aĵo. Ŝajnas, ke nur en tia okazo la lingvo volonte ellasas la subkomprenitan infinitivon. Ja provi surmeti ĉapelon ne povas esti simpligita al provi ĉapelon , kiu insistas pli pri la forma aŭ estetika taŭgeco de la ĉapelo, ol pri la sukceso de la ago. Male, en provi rimedon , la sukceso de la ago kaj la taŭgeco de la rimedo estas ligitaj.
c)TEZ
(absolute) „Nun mi provos!“, diris la tria [26]; „Ni provos“, respondis trankvile la princo [27].

provoTEZ Vikipedio

Ago provi, stato de io aŭ iu provata:
a)
(provi 1) elmeti aparaton al provo PV; oni povis fari nur du provojn (provludadojn) de tiu dramo antaŭ ĝia prezentado; vi havis provon de lia mastrumado en Malsupra Egipto (vi povis taksi, kiom malbona ĝi estas) [28].
b)
(provi 2.b, 2.c) nia lingvo eltenis la provon dum 25 jarojZ; memoru, kion faris [Dio al Egiptujo], la grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj la signojn kaj la miraklojn [29]; la fajra provo, tra kiu Dio lin irigis [30]; al amiko nova ne fidu sen provo PrV; faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj [31].
c)
(provi 3) nenia peno nek provo donos lakton de bovo PrV; estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian EE; kabinetaj provoj, kiuj ne alportas al [la mondo] senkondiĉan utilon [32]; provo senfrukta Marta, malprospera EE, vana Marta.

prova

Prezentanta provon, rilata al provo: al kelkaj ne-Esperantaj gazetoj ni faris sciigon pri nia afero nur kiel provan balonon (provbalonon) [33]; inter la hieraŭ kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno Marta; Nupta jam donis tro multe da pruvoj pri absoluta fideleco en provaj cirkonstancoj [34]; ŝi prenis la anasidon prove (provcele, por fari provon) [35].

provadi

Ade provi: mi provis kaj provadis, sed kion ajn mi faras, mi malsukcesas [36].

provado

Ago provadi, ago provi: mi eĉ pli kaj pli zorgas pri mia malsukcesa provado ne zorgi [37]; la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj [38]; la provado de via fido faras paciencon [39]; por ĉiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon ..., Dio mallongigas al ni nian tempon de provado [40]; Waringhien decidis uzi la akiritan materialon en Esperanta-franca vortaro, kiu estis kvazaŭ la ĝenerala provado de la P.I.V. [41].

provaĵo

1.
Konkreta rezulto de provo fabriki ion: alportu al mi provaĵojn de via pentrado Marta; tiu libro estas la provaĵo de nekonata verkisto.
2.TEZ
TIP=presprovaĵo

provilo

Ilo, korpo aŭ rimedo, per kiu oni esplorcele provas, por ekscii, ĉu la aĵo aŭ afero estas tia, kia ĝi devas esti: hodiaŭ ekzistas proviloj, per kiu oni povas certiĝi pri [gravedeco] jam je la unua tago de la nevenanta monataĵo [42]; (figure) [la gruo] per siaj spitaj krioj devas esti preskaŭ tro peza, tro dura provilo eĉ por la ĉiela pacienco [43].

provinda

VdE
Inda esti provata: kelkaj provindaj nepalaj manĝaĵoj [44]; lignokarbo estas por kemiisto la porecaĵo provinda en unua vico [45].

ekprovi

Komenci provi: Aleksandro gestis per la mano, kaj ekprovis pledi antaŭ la popolo [46]; [la frukto de mia meditado] igis min ekprovi, ĉu ne prosperis al mi sisteme venki ĉiujn barojn por la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia [47]; kiu mordi ne povas, kisi ekprovas PrV; ĉu vi ne povus reekprovi, eĉ se nur kompate al mi? [48].

elprovi

(tr)
Funde provi:
a)
(provi 1, 3) la tendeno [de la pafarko] estas tute en ordo, nun mi ĝin elprovos! [49]; ni elprovis [la rapidecon de la vaporforta veturado] aŭ sur fervojo, aŭ sur ŝipo sur la maro [50]; [mi decidis] zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike [51]; li volis forvojaĝi kaj elprovi ĉion per sia gusto [52]; elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona [53].
b)
(provi 2.c, 2.b) [Dio kondukis vin tra la dezerto], por elprovi vin, por sciiĝi, kio estas en via koro, ĉu vi obeos Liajn ordonojn aŭ ne [54]; tiam ne aŭskultu la vortojn de tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon [55]; elprovi [iun] per enigmoj [56]; se Li min elprovos, mi eliros kiel oro [57]; esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min, refandu mian internaĵon kaj mian koron [58]; Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron [per refandado] [59].

elprovo

Funda, tuta, intensa provo: oni devas elteni diversajn elprovojn, tiam oni ion scias [60]; tio estis por nia patro la plej kruela elprovo [61]; Li ridas ĉe la elprovado de senkulpuloj [62]; malfacilaj tagoj, tagoj de elprovado staris antaŭ la pordo [63].

elproviĝi

Iĝi elprovata: aliaj elproviĝis per mokado kaj skurĝado kaj ankaŭ de katenoj kaj malliberiĝo [64].

elprovita

Bone elteninta la provadon; sperta, taŭga: jen Mi por fundamento kuŝigas ŝtonon en Cion, ŝtonon elprovitan, bazangulan, valoregan [65]; multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj [66]; [lingvo] elprovita en ĉiuj rilatoj EE, ĉiuflanke elprovita EE; elprovita saltisto [67]; lia rigardo estis tiel penetranta, ke mirinda lumo heligis la plej internajn korfaldojn de la elprovitino [68].

reprovi

Provi denove, ekzemple post malsukceso: neniu respondo venis [al lia sonorado, do] li reprovis ĉe la domgardistino [69].

kontraŭprovo

PIV1
Nova kontrola provo de io.

presprovaĵoTEZ

TIP Presita folio, sur kiu la verkistoj aŭ korektistoj indikas la ĝustigotaĵojn aŭ ŝanĝotaĵojn: presprovaĵon de la raporto ŝi ricevis post monato [70]; [ŝi] estis en la apartamento de la 90-jara profesoro, ĝis tagmeze priparolante la korektojn en la presprovaĵo de Dekamerono [71]. VD:kopio

provcele

Por fari provon: ni provcele portis [la ŝuojn] jam dum 15 km longa marŝado, sen ekhavi problemojn [72].

surprovi

TEKS (veston) Provcele meti ĝin sur sin: unu knabino devis rapidi hejmen, por surprovi sian belan veston [73].

Rim.: La radiko „prov“ aperas en pluraj aliaj kunmetaĵoj, kiel ekzemple en: divenprove, provbalono, provedziĝo, provekzemplero, provjaro, provlegi, provludi, provnumero, provtempo, provtubo

tradukoj

anglaj

~i: attempt.

belorusaj

~i 1.: спрабаваць, каштаваць (manĝaĵojn); ~i 2.: выпрабоўваць; ~i 3.: спрабаваць, прабаваць; ~o: спроба, выпрабаваньне , тэст, праверка; ~a: пробны, спробны, тэставы, выпрабавальны ; ~adi: спрабаваць ; ~ado: выпрабаваньне , спроба, тэст, праверка; ~aĵo 1.: проба, спроба; ~aĵo 2.: карэктура, гранка; ~ilo: пробнік, тэстэр; ek~i: паспрабаваць ; el~i: выпрабоўваць ; el~o: выпрабаваньне , праверка, тэст; el~iĝi: выпрабоўвацца ; el~ita: выпрабаваны; re~i: спрабаваць (зноў, яшчэ раз) ; pres~aĵo: карэктура, гранка; ~cele : на спробу, для спробы ; sur~i: прымяраць, прымерыць.

bulgaraj

~i: пробвам, опитвам; ~o: проба, опит, проверка, тест; ~a: пробен, тестов; ~adi: пробвам, опитвам, тествам; ~ado: проба, опит, тест; ~aĵo: проба, опит; ~ilo: тестер; el~i: изпробвам, изпитвам; el~o: изпробване, изпитание; el~iĝi: пробвам се, изпробвам се, опитвам се, изпитвам се; el~ita: изпробван, изпитан; re~i: пробвам отново, опитвам отново; kontraŭ~o: контролна проба, контролен опит; ~cele: за проба; sur~i: премеря, премервам.

ĉeĥaj

~i: pokoušet se, pokusit se, vyzkoušet, zkusit; ~o: pokus, test, vyzkoušení, zkoušení, zkouška; ~a: pokusný, zkušební; ~ado: pokusnictví, zkoušení; ek~i: zkusit; el~i: vyzkoušet; sur~i: vyzkoušet na sob�›.

francaj

~i: essayer, éprouver, mettre à l'épreuve, tâcher, tester, tenter (essayer), tenter (mettre à l'épreuve); ~o: essai, épreuve (essai), épreuve (expérience éprouvante), expérience, test, tentation, tentative; ~a: d'essai, d'épreuve, éprouvant; ~ado: essai, épreuve (essai), épreuve (expérience éprouvante), expérience, test; ~aĵo 1.: essai, échantillon, spécimen; ~aĵo 2.: épreuve; ~ilo: instrument de test, test, testeur; ek~i: se mettre à essayer; el~i: essayer, éprouver, mettre à l'épreuve, tester, tenter; el~o: essai, épreuve (essai), épreuve (expérience éprouvante), expérience, test; el~iĝi: être éprouvé, faire l'épreuve; el~ita: éprouvé, aguerri, chevronné, expérimenté; re~i: réessayer, retenter; kontraŭ~o: contre-épreuve; pres~aĵo: épreuve; ~cele: à titre expérimental, pour essayer; sur~i: essayer. ĝenerala ~ado: répétition générale .

germanaj

~i: probieren; ~o: Probe, Versuch, Test; el~o: Erprobung, Probe; ~cele: zum Probieren, testweise; sur~i: anprobieren.

hispanaj

~i 3.: intentar; ~i: probar; el~i: poner a prueba; el~iĝi: ponerse a prueba.

hungaraj

~i: kipróbál, megpróbál, próbára tesz, tesztel, megkísérel; ~o: próba, próbálkozás, kísérlet, vizsgálat, teszt; ~a: kísérleti, próba-; ~adi: próbálkozik, próbálgat, kísérletezget; ~ado: próbálgatás, próbálkozás, kísérletezgetés; ~aĵo 1.: próbadarab; ~aĵo 2.: kefelevonat, korrektúra; ~ilo: vizsgálati eszköz, próbakő; ~inda: kipróbálandó; ek~i: elkezd próbálni; el~i: (alaposan) kipróbál; el~o: kipróbálás, próbatétel, megpróbáltatás; el~iĝi: megpróbáltatásnak van kitéve ; el~ita: kipróbált, bevált; re~i: újrapórbál, újrapróbálkozik; kontraŭ~o: ellenpróba; pres~aĵo: kefelevonat, korrektúra; ~cele: próbaképpen; sur~i: felpróbál. ~i sian feliĉon: szerencsét próbál; ~i eĉ la neeblon: a lehetetlent is megpróbálja ; ~i ĉapelon: kalapot próbál; la fajra ~o: tűzpróba.

nederlandaj

~i 1.: proberen, passen, aanpassen; ~i 2.: beproeven, testen, uittesten, proberen; ~i 3.: proberen; ~o: poging, proef, test; ~aĵo 1.: proefstuk; ~aĵo 2.: zetproef, drukproef; ~ilo: toetssteen; el~i: toetsen; pres~aĵo: zetproef, drukproef.

polaj

~i 1.: próbować, wypróbowywać; ~i 2.: próbować, sprawdzać, poddawać próbie; ~i 3.: próbować, sprawdzać, usiłować; ~o: próba, sprawdzenia, usiłowanie; ~a: próbny, sprawdzający, testowy; ~adi: próbować, sprawdzać, usiłować; ~ado: próby, sprawdzenia, usiłowania; ~aĵo 1.: próbka; ~aĵo 2.: korekta, poprawa.

portugalaj

~i: provar, experimentar, ensaiar.

rusaj

~i 1.: пробовать; ~i 2.: испытывать ; ~i 3.: пробовать, пытаться; ~o: проба, испытание, проверка, тест, попытка; ~a: пробный, тестовый, испытательный ; ~adi: пробовать, пытаться; ~ado: проба, тест, попытка, испытание; ~aĵo 1.: проба; ~aĵo 2.: корректура, гранки; ~ilo: пробник, тестер; el~i: испытать; el~o: испытание, проверка, тест; el~ita: испытанный; re~i: попробовать ещё раз; kontraŭ~o: контрольное испытание; pres~aĵo: корректура, гранки; ~cele: на пробу, для пробы; sur~i: примерять, примерить. ĝenerala ~ado: генеральная репетиция .

slovakaj

~i: okúsiť, pokúšať(sa), skúsiť, urobiť pokus; ~o: pokus, skúška; ~a: pokusný, skúšobný; ~ado: pokusníctvo, skúšanie; ~ilo: skúmadlo, skúšobné zariadenie, skúšobný kameň; ek~i: skúsiť; el~i: vyskúšať; sur~i: skúšať (šaty).

fontoj

1. Montejo, 2000-3 (1)
2. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14
3. La Nova Testamento, I. Korintanoj 3:13
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Danc-rekordo
5. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 18
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, vojkamarado
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 20a
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 17:7
9. La Nova Testamento, II. Korintanoj 2:9
10. La Nova Testamento, S. Marko 8:11
11. La Nova Testamento, S. Johano 8:6
12. La Nova Testamento, Apokalipso 2:2
13. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 24a
14. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:10
15. Zamenhof: la vojo
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:39
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 14:15
18. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 5a
19. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 1a
20. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 7a
21. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 2a
22. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 16a
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 13a
24. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 19a
25. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 11a
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ŝtono de la saĝuloj
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 20a
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 11a
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 7:19
30. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 7a
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 1:12
32. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § I-1
33. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § III-8
34. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 8a
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malbela anasido
36. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, zorgi pri zorgado
37. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, zorgi pri zorgado
38. La Nova Testamento, Al la Hebreoj 11:1
39. La Nova Testamento, De Jakobo 1:3
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
41. La Ondo de Esperanto, 2001:6(80)
42. Harald Kirschner: la virino kaj la gravedeco, http://members..aon.at/die.tarockseite/19950514.htm
43. trad. Mogens Groth: Norda Prismo, http://donh.best.vwh.net/Esperanto/ Literaturo/Revuoj/np/np5704/gruou.html
44. Montejo, 2000-3 (1)
45. Kredo floroj dinamito, http://www.esperanto.se/eldona/1kredo.html
46. La Nova Testamento, La agoj 19:33
47. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § I-1
48. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, jen vi ree trinkas!
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, malbonkonduta knabo
50. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo
51. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § V-3
52. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ŝtono de la saĝuloj
53. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 5:21
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 8:2
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 13:3
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:1
57. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 23:10
58. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 26:2
59. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 13:9
60. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, lino
61. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Valdemar Doe
62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 9:23
63. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, nokta ĉapo de fraŭlo
64. La Nova Testamento, Al la Hebreoj 11:36
65. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 28:16
66. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 12:10
67. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, konkurso de saltado
68. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, filino de la marĉa reĝo
69. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 22a
70. Valentina Ĵuravlova, trad J. Finkel: Aventuro, http://www.esperanto.mv.ru/TRIZ/aventuro.html
71. La Ondo de Esperanto, 2001:6(80)
72. Rudolf Fischer: paklisto por la Jakoba Vojo, http://medweb.uni-muenster..de/~fischru/paklist-o.html
73. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, sonorilo

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~adi: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
el~iĝi: Mankas dua fontindiko.
re~i: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~o: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~cele: Mankas dua fontindiko.
sur~i: Mankas dua fontindiko.


administraj notoj

pri ~i c:
        Kontroli la tradukojn nl kaj ru, kiuj ekzistis antaŭ
        splitiĝo de la du sencoj (iun/ion).
        [MB]
      
pri ~ilo:
    Mankas fidindaj ekzemploj. La cititaj malbone kongruas kun la
    difino. Mi ne vidas, kun kiu senco de "provi" povus akordiĝi
    la ekzemplo pri "gravedec-provilo". La dua bone akordiĝas kun
    la senco "(el)provi iun". La tradukoj francaj estas portempaj.
    [MB]
  
pri ~inda:
    Tiu ĉi termino malaperis de pli postaj vortaroj. Povas esti,
    ke per ĝi Kabe celis pli "spertinda" ol "provinda".
    [MB]
  
pri kontraŭ~o:
    Senco ne klara. Kiel la senco rezultas el analizo
    de la vorteroj? Mi imagas, ke post unua provo
    (pritakso de la taŭgeco), oni almetas al esploro
    la manieron, laŭ kiu esti efiktivigita tiu pritakso,
    kun la implicita ideo, ke se la unua pritaksado
    montriĝos netaŭga, oni nuligos ĝian rezulton
    (kio pravigas la uzon de "kontraŭ").
    [MB]
  

[^Revo] [prov.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.30 2017/03/22 16:10:12 ]