tradukoj: be bg br ca de en fr hu nl pl pt ru

Longa kava cilindroforma diversmateria ilo servanta por plej
diversaj uzoj:
plumba, kaŭĉuka, vitra tubo;
tubo de pipo, de trumpeto, de pafilo, de kanono;
akvotubo;
gastubo;
tubeto, en kiun oni metas cigaron kiam oni ĝin fumas,
estas cigaringoZ.


Dekliva glitvojo, tobogano
en formo de tubo (foje ne tute fermita) en kiu fluas akvo dank' al
kiu homoj povas degliti en ĝi sidante aŭ kuŝante:
oni ... fondis akvoparkon kun plej longa en Pollando
glittubo
[2].

Masonita aŭ metala tubo, per kiu la fumo el kameno
aŭ ĉambra forno eliras eksteren:
kie fumas la kamentubo, tie oni kuiras manĝaĵon,
la kamentubo tie efektive fumis, sed ĝi englutis
ĉiujn tagmanĝojn pro la ruĝa oro
[3].


Tubforma vazeto, ordinare el vitro, en kiu
oni provas reakciojn ĉe fluaĵoj aŭ gasoj:
provtubetoj kaj analizoj ne lasas sin influi de komedio
[5].
Laŭ PIV2 (sed ne PIV1), „kamentubisto“
estas fundamenta.
Mi tamen ne trovis ĉi tiun kunmetaĵon en la Fundamento.
[Sergio]