1eksperiment/o PV

eksperimento

SCI Metoda provo por kontroli aŭ pruvi iun hipotezon per observo de intence produktita fenomeno: la eksperimentoj de Pasteur pri la spontanea nasko; kun lingvo natura neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojnZ .
afrikanse:
eksperiment
albane:
eksperiment
amhare:
ሙከራ
angle:
experiment
arabe:
تجربة
armene:
փորձ
azerbajĝane:
təcrübə
beloruse:
экспэрымэнт
bengale:
পরীক্ষা
birme:
စမ်းသပ်မှု
bosne:
eksperiment
bulgare:
експеримент
ĉeĥe:
pokus, zkouška (v laboratoři)
dane:
eksperiment
estone:
eksperiment
eŭske:
esperimentua
filipine:
eksperimento
france:
expérience
galege:
experiencia
germane:
Experiment, wissenschaftlicher Versuch
guĝarate:
પ્રયોગ
haitie:
eksperyans
haŭse:
gwaji
hinde:
प्रयोग
hispane:
experimento
hungare:
kísérlet
igbe:
nnwale
irlande:
turgnamh
islande:
tilraun
japane:
実験 [じっけん]
jave:
eksprimen
jide:
עקספּערימענט
jorube:
ṣàdánwò
kanare:
ಪ್ರಯೋಗ
kartvele:
ექსპერიმენტი
katalune:
experiment
kazaĥe:
эксперимент
kimre:
arbrawf
kirgize:
тажрыйба
kmere:
ពិសោធន៍
koree:
실험
korsike:
sperimentu
kose:
umfuniselo
kroate:
eksperiment
kurde:
ceribandinî
latine:
experimento
latve:
eksperiments
laŭe:
ການທົດລອງ
litove:
eksperimentas
makedone:
експеримент
malagase:
andrana
malaje:
eksperimen
malajalame:
പരീക്ഷണം
malte:
esperiment
maorie:
whakamᗑtau
marate:
प्रयोग
monge:
xyaum ua tej yam
mongole:
туршилт
nederlande:
experiment, probeersel, proef, proefneming
nepale:
प्रयोग
njanĝe:
kuyesera
okcidentfrise:
eksperimint
panĝabe:
ਤਜਰਬੇ
paŝtue:
تجربه
pole:
eksperyment, doświadczenie
portugale:
experimento, experiência
ruande:
igerageza
ruse:
эксперимент, опыт
samoe:
tofotofoga
sinde:
تجربو
sinhale:
අත්හදා බැලීම
skotgaele:
deuchainn
slovake:
skúška
slovene:
eksperiment
somale:
tijaabadii
ŝone:
ekisiperimendi
sote:
teko
sunde:
percobaan
svahile:
majaribio
svede:
experiment
taĝike:
озмоиш
taje:
การทดลอง
tamile:
சோதனை
tatare:
эксперимент
telugue:
ప్రయోగం
ukraine:
експеримент
urdue:
تجربہ
uzbeke:
tajriba
vjetname:
thí nghiệm
zulue:
lokulinga

eksperimenti

(ntr)
Fari eksperimentojn: ni kune legas kaj eksperimentas [1]; la hungara aviad-inĝeniero Oszkár Asbóth antaŭ la dua mondmilito jam eksperimentis pri tia veturilo [2]; eksperimentu sur la lepruloj en la leprulejoj, ili volonte riskos kaj suferos, se espero pri resaniĝo ekzistas [3]; la vera celo de la L.K. ne konsistas en ia facilanima eksperimentadoZ .
Rim.: La plej ofte uzata modelo estas eksperimenti pri temo sur materialo; escepte oni povas anstataŭigi la teman pri-komplementon per akuzativo, samkiel oni povas diri „iri sian vojon“ anstataŭ „iri laŭ sia vojo“. Tamen la PIV-oj faras el la escepto regulon, kaj prezentas la verbon kiel transitivan. Tio estas malpli klara kaj malpli internacia (angle, germane, ruse la verbo estas netransitiva; sed en la lingvoj latinidaj ĝi estas transitiva; kvankam ofte ties transitivajn uzojn pli bonstile esprimas la verboj provi1, provi2.a, kontroli, testi). Cetere, eĉ la PIV-oj mem la ekzemplon el FK klarigas per pri-komplemento: ni kune legas kaj eksperimentas (pri la dietoj)Z [4].
1. E. Weilshaeuser: La hejmo de la metiistoLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Last: Aerhelica boato, Monato, 2001:3, p. 20
3. M. Boulton: Mezepoka historio, Norda Prismo, 58:1
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, p. 273
angle:
experiment ~ado: experimentation.
beloruse:
экспэрымэнтаваць
bulgare:
експериментирам, правя опит ~ado: експериментиране.
ĉeĥe:
dělat pokusy, experimentovat
ĉine:
实验研究 [shíyànyánjiù]
france:
expérimenter ~ado: expérimentation.
germane:
experimentieren, wissenschaftlich untersuchen
hebree:
לנסות
hispane:
experimentar
hungare:
kísérletezik
japane:
実験する [じっけんする], 実地に試みる [じっちにこころみる]
katalune:
experimentar
nederlande:
experimenteren ~ado: het experimenteren.
pole:
eksperymentować, robić doświaczenie, wykonywać doświaczenie
ruse:
экспериментировать, ставить опыт ~ado: экспериментирование.
slovake:
pokusom skúmať, robiť pokusy
svede:
experimentera
ukraine:
експериментувати, робити дослід

eksperimenta

Bazita sur eksperimentoj: fiziko estas eksperimenta scienco. VD:laboratorio.
angle:
experimental
beloruse:
экспэрымэнтальны
bulgare:
експериментален
ĉeĥe:
experimentální, pokusný
ĉine:
試驗性 [shìyànxìng], 实验方法 [shíyànfāngfǎ]
france:
expérimental
germane:
experimentell, Test-, versuchsweise
hebree:
נִסיוֹנִי
hispane:
experimental
hungare:
kísérleti
japane:
実験の [じっけんの], 実験に基づいた [じっけんにもとづいた]
katalune:
experimental
nederlande:
experimenteel, proefondervindelijk, test-
pole:
eksperymentalny, doświadczalny
ruse:
экспериментальный, опытный
slovake:
pokusný
ukraine:
експериментальний, дослідний

prieksperimenti

(tr)
Eksperimenti pri (= sur) io aŭ iu: Se li vivus, li povus mem prieksperimenti ĝin (la IFA-alfabeton)! [5]; lepruloj abundis, sed ĉu iuj el ili akceptus esti prieksperimentataj per afrikplantaj derivaĵoj kaj ekstraktaĵoj [6]; Ĝi (la romano) rakontas scenojn el la nazia periodo en Germanio, kaj sekvas la vivon de knabeto, kiun oni prieksperimentas por ebligi studon de la manipulebleco de la interna animo/menso de la infano [7]; la interstrukturoj, prieksperimentataj en aliaj komputaj tradukprojektoj, ofte estas malfacile malĉifreblaj simbolĉenoj kun parentezoj, ciferoj kaj mallongigoj [8]; sed Sagaret, kiu fondas sian klasifikan sistemon sur testo de malfekundeco, taksas la prieksperimentitajn formojn kiel variaĵojn [9].
5. Yannic Gicquel: Eventualaj reformoj de la Esperanto-skribo?, Scienca Revuo, 48 (1997:3), p. 21
6. Donald Broadribb: Kial la malestimo je la afrika medicino?, Monato, 2007/02, p. 19
7. Donald Broadribb: Libro pri amo kaj morto, La Ondo de Esperanto, №177 (2009:7). p. 20
8. Klaus SCHUBERT: La interlingvo de DLT
9. Ĉ. Darvin, tr. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉap. 8a
ruse:
экспериментировать (над кем, чем-л.), подвергать эксперименту, опробовать

prieksperimentato

SCI
Objekto (aĵo, ulo, i.a. homo) sur kiu estas farata eksperimento.
angle:
subject (of a medical experiment)
france:
sujet (d'expérimentation médicale)
ruse:
подопытный (в знач. сущ.), тест-объект, подопытное животное

besteksperimento, bestoeksperimento

BIO Eksperimento uzanta bestojn kiel stud-materialon: ankaŭ la besto-eksperimentoj, faritaj de D-ro Kulcsár konfirmis la kontraŭtumoran efikon de la miksaĵo [10].
10. G. Kulcsár, trad. L. Molnár: La pasiva antitumora defenda sistemo, [2006]
angle:
animal experiment
beloruse:
экспэрымэнт на жывёлах
ĉine:
动物实验 [dòngwùshíyàn]
france:
expérimentation animale
ruse:
эксперимент на животных

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pri~ato: Mankas dua fontindiko.
pri~ato: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.