tradukoj: be ca cs de el en es fr hu nl pl pt ru sk sv

vektor/o

vektoro

1.  
MAT[1] Elemento de modulovektora spaco.
2.  
FIZ Fizika grando, difinita per sia intenseco kaj direkto; la vektoro 1 (en la kutima tri- aŭ kvar-dimensia spaco) ĝin prezentanta: rapido-vektoro; ondo-vektoro. ANT:skalaro.
3.  
KOMP Unudimensia tabelo. SUB:ĉeno
Rim.: Iuj programlingvoj disponigas kaj vektorojn, kaj opojn; tiuj lastaj, tamen, povas enteni diverstipajn anojn.

vektora  

MATPIV1FIZ
Rilata al vektoro, al vektora spaco; estanta vektoro: vektora grando, kampo.

nulvektoro  

MATMatVort
La vektoro, estanta la nulo de la koncerna modulo.

radiusvektoro  

MATMatVort
(de punkto P en afina spaco, rilate al rimarkinda punkto O) La vektoro P-O, aŭ la streko OP: la du radiusvektoroj de punkto sur elipso (rilate al ties fokusoj); areoj trairataj de radiusvektoro de planedo (rilate al la centro de gravitaj fortoj) dum egalaj daŭroj estas egalaj (dua keplera leĝo).

Rim.: Ĉi tiu termino, ne tre klare analizebla, devenas tra la naciaj lingvoj el latinaĵo signifanta „radio, kiu estas portanto“, kaj ne estas hazardo, se Bricard [2] konas la terminon sub formo „vektora radio“. Nemirinde do, ke en naciaj lingvoj la termino ofte montras al iu streko kun ofta glito al „longo de tiu streko“ (vd polusa distanco, kiu en pluraj lingvoj nomiĝas „radiusvektoro“, sed ŝajne ne en Esperanto). La ideo, ke „radiusvektoro“ povas esti vektoro, supozeble estiĝis pro renverso de la etimologia interpreto, t.e. „radiusa vektoro“.

tradukoj

anglaj

~o: vector; ~a: vector, vectorial; nul~o: null vector; radius~o: position vector, radius vector.

belorusaj

~o: вэктар; ~a: вэктарны.

ĉeĥaj

~o: vektor; nul~o: nulový vektor, nulový vektor; radius~o: polohový vektor, průvodič, radiusvektor.

francaj

~o: vecteur; ~a: vectoriel; nul~o: vecteur nul; radius~o: vecteur de position, rayon vecteur.

germanaj

~o: Vektor; ~a: Vektor-, vektoriell; nul~o: Nullvektor; radius~o: Ortsvektor, Radiusvektor.

grekaj

~o: διάνυσμα; ~a: διανυσματικός.

hispanaj

~o: vector; ~a: vectorial; nul~o: vector nulo.

hungaraj

~o: vektor, egydimenziós tömb; ~a: vektor-, vektoriális; nul~o: nullvektor; radius~o: helyvektor, rádiuszvektor, vezérsugár.

katalunaj

~o: vector; ~a: vectorial; nul~o: vector nul; radius~o: radi vector.

nederlandaj

~o: vector.

polaj

~o: wektor; ~a: wektorowy; nul~o: wektor zerowy; radius~o: wektor wodzący.

portugalaj

~o: ve(c)tor; ~a: ve(c)torial.

rusaj

~o: вектор; ~a: векторный; nul~o: нулевой вектор, нуль-вектор; radius~o: вектор-радиус, радиус-вектор.

slovakaj

~o: vektor; ~a: vektorový; nul~o: nulový vektor; radius~o: polohový vektor, sprievodič.

svedaj

~o: vektor.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26, „segmento direktita“
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 33

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nul~o: Mankas dua fontindiko.
nul~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
radius~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~a:
    Kontroli trd de. [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | vektor.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.26 2018/06/20 03:10:17