tradukoj:
ar be br cs de el en es fr he hu nl pt ru sv
*nov/a
*nova 
- 1.

-
Antaŭe ne ekzistanta aŭ ne konata, unuafoje aperanta:
kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan
[1];
nova libro, modo.
- 2.
-
Aperanta post aliaĵo, kiun ĝi anstataŭas:
nova jaro, luno, regularo;
oni ĵus elektis novan prezidanton;
la Nova testamento;
(frazaĵo)
nova balailo bone balaas
(nova estro estas fervora, severa, avida)
[2];
(frazaĵo)
ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni
forbatas
[3].
- 3.

-
Ĵus farita, komenciĝanta, ankoraŭ ne uzata aŭ
malmulte uzata, nedifektita de longa uzado:
montru al ili vian novan veston
[4].
freŝa,
juna,
ĵusa
novaĵoZ

- 1.
-
Io ĵus okazinta:
ĉirkaŭe estis multe da novaĵo por rigardi
Z.
- 2.
-
Io freŝe sciigita:
jam de longe mi ne ricevis novaĵojn pri li.
- 3.
-
Io unuafoje aperanta:
tiu maŝino estas vera novaĵo;
tio ne estas ia ennovaĵo de nia flankoZ.
novismo


neologismo
la novismo „obsoleta“ kies neceson en romano la
leganto
ne tuj kaptas
[5].
novulo
-
Homo nova en iu afero, okupo, loko (kun ofta implicaĵo:
ne sperta pri ties kutimoj kaj agmanieroj, komencanto):
en la lernejo de la praktiko de vivo kaj en la malgaja
anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de mizero,
Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta
[6];
li svingis la manon al la indiana tendaro, kie la mestizo firme
alrigardis, penante ekkoni la novulojn
[7];
„Raportoj“ havas interesan enhavon ...
kiu povas interesi kaj novulojn, kaj spertulojn
[8]
*denove
-
Ree post pli aŭ malpli longa ĉeso:
la juna vidvino fariĝis denove fianĉino
[9].
ree,
refoje
malnova
- 1.
-
Jam de longe ekzistanta aŭ konata:
malnova kutimo.
- 2.
-
Antaŭa:
mi preferas la malnovan metodon;
la Malnova testamento.
- 3.

- (evitinde)
Difektita de longa uzado:
ni loĝas en malnova domo;
mi malkare aĉetis malnovan skribmaŝinon.
Rim.:
Ĉi tiu senco aperis en vortaro pro mikompreno kaj eble
pro nacilingva konfuzo kun maljuna.
Objekto malnova povas esti kaduka kaj malmultekosta,
sed tio ne estas esenca parto de la nocio, kaj tute bone
povas esti inverse: malnova objekto (ekzemple vino,
artaĵo, palaceto) povas esti ege pli multekosta kaj
esti pli fortika kaj bonstata ol iu malmultekosta
novaĵo.
[Sergio Pokrovskij]
renovigi
(tr)
-
Fari ree nova, ŝanĝante malnovan ekzempleron, malnovajn
partojn:
renovigi kutimon;
Vi renovigas la vizaĝon de la tero
[10].
refreŝigi
renoviĝi
(ntr)
-
Iĝi ree nova, same freŝa, abunda, kvalita kiel antaŭe:
renoviĝantaj energifontoj
[11].
tradukoj
anglaj
~a:
new;
mal~a:
old.
~a balailo bone balaas:
new broom sweeps clean.
arabaj
~a 1.:
جَدِيدٌ ج
جُدَدٌ.
belorusaj
~a:
новы;
~aĵo:
навіна;
~ismo:
нэалягізм;
~ulo:
пачатковец;
mal~a:
стары.
bretonaj
~a:
nevez;
~aĵo:
nevezenti;
~ismo:
nevezc'her;
~ulo:
neveziad;
de~e:
a-nevez, en-dro;
mal~a:
kozh;
re~igi:
adneveziñ, neveziñ;
re~iĝi:
adneveziñ, neveziñ.
ĉeĥaj
~a:
nový.
francaj
~a:
neuf (nouveau), nouveau;
~aĵo:
innovation, nouveauté (innovation), nouvelle (annonce);
~ismo:
néologisme;
~ulo:
débutant (subst.), nouveau (subst.);
de~e:
à nouveau, de nouveau;
mal~a:
ancien, vieux (objet);
re~igi:
renouveler;
re~iĝi:
se renouveler.
ĉion ~an oni ŝatas, mal~an oni
forbatas:
tout nouveau, tout beau.
germanaj
~a:
neu;
~aĵo 1.:
Neuigkeit;
~aĵo 2.:
Neuigkeit;
~aĵo 3.:
Neuheit;
~ulo:
Neuling;
de~e:
erneut;
mal~a:
alt;
re~igi:
renovieren.
grekaj
~a:
νέος, καινούργιος;
~aĵo:
νέο, είδηση.
hebreaj
~a:
חדש;
~aĵo:
חדשה;
mal~a:
ישן.
hispanaj
~a:
nuevo;
~aĵo:
noticias (prensa, TV, etc);
~ulo:
principiante;
mal~a:
viejo.
hungaraj
~a:
új;
~aĵo 1.:
újdonság;
~aĵo 2.:
hír;
~aĵo 3.:
újítás;
~ismo:
neologizmus;
~ulo:
kezdő;
mal~a:
régi;
re~igi:
renovál, megújít, felújít;
re~iĝi:
megújul.
~a balailo bone balaas:
új söprű jól söpör.
nederlandaj
~a:
nieuw;
~a:
opnieuw, weer;
~aĵo:
nieuws;
~ismo:
neologisme;
~ulo:
nieuweling;
mal~a:
oud.
portugalaj
~a:
novo.
rusaj
~a:
новый;
~aĵo 3.:
новинка;
~aĵo:
новость;
~ismo:
неологизм;
~ulo:
новичок;
mal~a 1.:
старый, старинный;
mal~a 2.:
старый, прежний;
mal~a 3.:
старый, ветхий;
re~igi:
обновить;
re~iĝi:
обновиться, возобновиться.
~a balailo bone balaas:
новая метла чисто
метёт;
re~iĝantaj energifontoj:
возобновляемые источники
энергии.
svedaj
~a:
ny;
~aĵo:
nyhet;
mal~a:
gammal.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 402.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta4.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 185.
Paul Veenman: Krimoj... por ĉiuj temperamentoj (Sten Johansson, Falĉita
kiel
fojno), Monato, jaro 1997a, numero 10a, p. 19a6.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta7.
Jack LONDON, trad. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, La nica literatura revuo, 1:48.
Tomasz Abramowicz: Raporto de „Varsovia Vento“, Eventoj, numero 50:2 (marto 1994)9.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3310.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 104:3011.
Jan Werner: Nuklea energio: ne fidu la respondeculojn, Monato, jaro 2002a, numero 10a, p. 19a
[^Revo]
[nov.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.29 2010/07/19 16:30:34 ]