*jun/a PV
*juna ↝
- 1. ↝
-
Kiu estas en la komenca fazo de sia vivperiodo, ankoraŭ
kreskanta aŭ disvolviĝanta, ne tute maturiĝinta:
juna virino, knabo, ĉevalo, bovido, folio;
lernu juna, vi scios maljuna
PrV
;
tio vere estas juna pizo, kiu elburĝoniĝis kun siaj
verdaj folietoj
[1];
la ĉitiea Esperanto-movado estas tre juna;
la pli juna filino
[2].
nova1
Rim.: La frazo mi gratulis ... la junajn geedzojn [3] estas dubinda: ĉu temas pri la aĝo de la geedzoj (kaj tiusence ĝi estus tute bona: gratuli la junajn geedzojn pri la naskiĝo de ilia unua infano), aŭ eble „la junaj geedzoj“ estas tio, kion en la moderna Esperanto oni nomas novgeedzoj? - 2. ↝
- Juneca: oni povas esti juna ĉe la kvardeka jaro, kaj maljuna ĉe la dudeka; ŝi rejuniĝis post sia edziĝo.
- 3. ↝
-
Antaŭ nelonge farita kaj ankoraŭ ne matura ‐ ne akirinta la
plenan forton, la guston ktp:
juna vino, fromaĝo.
lakto, ŝelo
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
- angle:
- young
- beloruse:
- юны, малады
- bretone:
- yaouank
- ĉeĥe:
- mladý, mladistvý, nedospělý
- france:
- jeune (adj.)
- germane:
- jung
- hebree:
- צעיר
- hispane:
- joven
- hungare:
- fiatal, ifjú
- ide:
- yuna
- indonezie:
- muda
- itale:
- giovane, nuovo
- nederlande:
- jong
- okcidentfrise:
- jong
- pole:
- młody, młodociany
- portugale:
- jovem, novo
- rumane:
- tânăr
- ruse:
- молодой, юный
- slovake:
- mladý
- svede:
- ung
- tokipone:
- lili
- volapuke:
- yunik
june
- En juna maniero: frapfrazo de la aranĝo estis „Internacie, June kaj Kune!“ [4]; ni june nestis en matura kampo de tritiko [5].
4.
Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=12692, IJK
2004
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Amo Ĉiama
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Amo Ĉiama
- angle:
- youthfully
- hispane:
- de joven
- ide:
- yune
- volapuke:
- yuniko
juneca ↝
- Rilata al juneco; havanta la trajtojn de juneco: viglecon, ardon, freŝecon ktp: junecaj revoj Marta ; la memfido de ŝia juneca spirito, kiu fordonis sin al ŝiaj fieraj revoj [6]; tiu juneca fervoro de la maljuna esperantisto.
6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- angle:
- young-looking, youthful
- ĉeĥe:
- mladický vzhledem
- france:
- juvénile
- hispane:
- juvenil
- ide:
- yunesala
- ruse:
- моложавый, юношеский
- slovake:
- mladistvý (výzorom)
juneco
- beloruse:
- юнацтва, маладосьць
- bretone:
- yaouankiz
- ĉeĥe:
- junáctví, mladost, mládí
- france:
- jeunesse (temps de la vie)
- germane:
- Jugend
- hebree:
- נעורים
- hispane:
- juventud
- hungare:
- fiatalság, ifjúsá
- ide:
- yuneso
- indonezie:
- masa muda
- itale:
- gioventù, giovinezza
- nederlande:
- jeugd
- pole:
- młodość
- portugale:
- juventude
- rumane:
- tinereţe
- ruse:
- молодость, юность
- slovake:
- mladý vek
- svede:
- ungdom
*junulo [7] ↝
- Juna homo, precipe tia, kiu jam estas seksmatura, sed ankoraŭ ne plenkreska: kaj el la knabo fariĝis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman mondon [8]; kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn [9]; junuloj estu dece silentaj apud pliaĝuloj, kaj sidigu ilin kaj stariĝu por ili, kaj prizorgu siajn gepatrojn [10]. EURO-26 estas havinda karto, kiun povas ricevi gejunuloj en la aĝo 14–26 jaroj sendepende de sia statuso [11]; plejlaste, la 18an de junio 2003, la „Stones“ furoris denove en Vieno, frenezigante 54000 junulojn kaj plenkreskulojn [12]; la junulo aliĝis al nia militistaro [13]; junulaj jaroj EE ; la reĝo aranĝis festenon kaj invitis ĉiujn belajn junulinojn de la tuta lando [14]; juna → junulo = persono karakterizata de juneco [15].
Rim.:
Mi opinias, ke estas diferenco inter „junulo“ kaj „juna
viro“. Laŭ mi, „junulo“ estas iu ankoraŭ ne tute matura
sociekonomie aŭ jure, krom ke li ne estas plenkreskulo
biologie; tial virseksulo aĝanta malpli ol 19 jarojn estas
junulo; inter 20 kaj 22 jaroj oni povas nomi lin, depende
je kunteksto kaj cirkonstancoj, „junulo“ aŭ „juna viro“;
post 23 jaroj ĝis proksimume 27 jaroj, „juna viro“.
Evidente, la jarlimoj estas proksimumaj kaj varias laŭ la
klimatoj, civilizoj kaj personaj apartaĵoj.
[Sergio Pokrovskij]
7.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -ul'
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sambuka virineto
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:21
10. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 4a
11. M. Belosević: Turismi kun la karto EURO-26 en la poŝoMonato
12. W. Klag: Kiu rulas ŝtonon...Monato
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino
15. B. Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sambuka virineto
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:21
10. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 4a
11. M. Belosević: Turismi kun la karto EURO-26 en la poŝoMonato
12. W. Klag: Kiu rulas ŝtonon...Monato
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino
15. B. Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
- angle:
- youth
- bretone:
- yaouankiz (den yaouank), den yaouank
- ĉeĥe:
- jinoch, mladík, mládenec
- france:
- jeune (subst., jeune homme), jeune homme
- germane:
- Jugendliche(r)
- hispane:
- joven
- ide:
- yuno
- indonezie:
- pemuda
- itale:
- giovane (sost.)
- nederlande:
- jong persoon, jongere, jongeman, jongeheer, jongeling, adolescent
- pole:
- młodzieniec
- ruse:
- юноша
- slovake:
- mladík, mládenec
- svede:
- yngling
- volapuke:
- yunan
junularo
- Ĉiuj junaj homoj: pli bone estos, se tion faros Luka Lukiĉ, kiel kleriganto de la junularo [16].
16.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 1a
- angle:
- youth
- bretone:
- yaouankiz (an dud yaouank), yaouankizoù
- ĉeĥe:
- chlapci a děvčata, dorost
- france:
- jeunesse (ensemble des jeunes)
- germane:
- Jugend
- hispane:
- juventud
- ide:
- yunaro
- indonezie:
- pemuda
- itale:
- gioventù (insieme)
- nederlande:
- jeugd
- pole:
- młodzież
- rumane:
- tineret
- ruse:
- молодёжь
- slovake:
- chlapci a dievčatá, dorast
- volapuke:
- yunanef
*maljuna ↝
-
Atingita sian maljunecon:
maljuna avo, amiko, vino, amikeco, hundo, arbo;
la ĉagrenoj maljunigas;
aspekti kiel maljuna pomo
[17].
Rim.: La frazo tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon [18] ne estas imitinda ‐ en la matura Esperanto oni diras „pli aĝa filino“.
arĥaika, kaduka, malnova, ruina
17.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 13
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 13
- angle:
- old
- beloruse:
- стары
- bretone:
- kozh (ag.)
- ĉeĥe:
- starý (člověk| věc)
- france:
- vieux
- germane:
- alt
- hebree:
- זקן
- hispane:
- viejo
- ide:
- olda
- indonezie:
- tua
- itale:
- vecchio
- nederlande:
- oud
- okcidentfrise:
- âld
- pole:
- stary
- portugale:
- velho
- rumane:
- bătrân, în vârstă, vechi
- ruse:
- престарелый, старый (по возрасту), пожилой
- slovake:
- starý
- svede:
- gammal
maljuneco
- Vivperiodo post la matura aĝo, kiam okazas iompostioma velkado, malfortiĝo de la vivfunkcioj de la organismo: ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min [19]; juneco ne scias, maljuneco ne povas PrV .
19.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 71:18
- bretone:
- kozhni
- ĉeĥe:
- mnoholetost, stáří
- france:
- vieillesse
- germane:
- Alter
- hispane:
- vejez, senectud
- ide:
- oldeso
- indonezie:
- tuapenuaan
- itale:
- vecchiaia
- nederlande:
- ouderdom, hoge leeftijd
- pole:
- starość
- rumane:
- batrâneţe
- ruse:
- старость
- slovake:
- staroba
maljuniĝi ↝
(ntr)
-
Laŭ la tempo iĝi maljuna:
kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn,
kaj alia vin zonos
[20];
la nacioj maljuniĝas kiel homoj.
kadukiĝi
20.
La Nova Testamento, S. Johano 21:18
- bretone:
- koshaat
- france:
- vieillir
- germane:
- altern
- hispane:
- envejecer, hacerse viejo
- indonezie:
- tuamenua
- itale:
- invecchiare
- nederlande:
- oud worden
- pole:
- starzeć się
- rumane:
- a îmbătrâni
- ruse:
- стареть, состариться
*maljunulo [21] ↝
- Maljuna homo: tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis [22]; Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda aĝo [23]; sur [ŝia vizaĝo] aperis multaj maljunulaj sulkoj [24]; la maljunulino staris antaŭ la pordo [25].
21.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -ul'
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:11
24. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Arturo
25. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, paŝtistino de anseroj apud puto
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:11
24. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Arturo
25. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, paŝtistino de anseroj apud puto
- angle:
- old person
- bretone:
- kozhiad, kozh (ak.)
- ĉeĥe:
- stařec
- france:
- vieillard, vieil homme, vieux (subst., vieil homme)
- germane:
- Alter
- hispane:
- mayor (persona), anciano, viejo
- ide:
- oldo
- indonezie:
- orang tua
- itale:
- vecchio (sost.)
- nederlande:
- oud persoon, oudere, grijsaard, oude man, oude vrouw
- pole:
- starzec
- rumane:
- bătrîn
- ruse:
- старик mal~ulino: старуха
- slovake:
- starec