tradukoj: be bg br ca cs de el en es fr hu id nl oc pt ru sk vo zh

*lern/i PV

*lerniTEZ

(tr)
1.TEZ
PED Edukiĝadi asimilante sciojn kaj rutinojn el scienco, arto, metio, sporto ktp: bonaj infanoj lernas diligente [1]; lerni gramatikon, muzikon, dancon, kalkulon, komercon; lerni kalkuli, kudriZ, danci, legi; rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo PrV; lerni sian lecionon; parkere lerni; facile, diligente lerni el, en, per bona gramatiko; tio estas lernita (ne propramova) ordonoZ; lernado sen fruktoj ne restas PrV; lernanto en gimnazio; pro la senlerna uzebleco de la vortaro la finiĝoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortojZ; de la plej fruaj jaroj mi lernis obeadiZ; de tiuj fremduloj la popolo lernis malŝati la egiptajn diojnB.
2.
Akiri scion per sperto: li lernos timi minZ; lernu esti forgesita kaj tamen viviZ; taksi kaj ŝati la sanon ni lernas en malsanoZ; ho patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon?Z homo lernas la tutan vivon PrV; li multe lernis el siaj vojaĝoj; por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno PrV; malgraŭ tiuj malfeliĉegoj la nacioj lernis malmulton; ili lernos la agmanieron de mia popoloZ.

Rim.: En iuj lingvoj mankas vorto por ekscii (ekz-e „ekscii novaĵon“), kaj ties parolantoj uzas „lerni“ kiel surogaton. Tio nepre evitindas en Esperanto. [Sergio Pokrovskij]

lernaĵoZ

Materialo lernata aŭ lernita: tiuj dudekjaruloj ... devos kunigi la tre diversajn lernaĵojn kiujn ili lernis infanaĝe, tiel ke ili laŭorde komprenos la diversajn temojn kaj la naturon de la Realo [2].

lernanto Vikipedio

Tiu, kiu lernas: se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus [3].

lernantaĉo

Mallaborema lernanto.

*lernejoTEZ Vikipedio

1.TEZ
PED Loko destinata por lerni: la domo, en kiu oni lernas, estas lernejo [4]; mezgrada, elementa, supera lernejo; lernejo por inĝenieroj.
2.
(figure) Ĉio, kio donas scion kaj sperton: li trapasis la severan lernejon de la vivo (ricevis instruadon de memsperto); instruita ĉe la lernejo de la malriĉo, malfeliĉo.

lernejano

Infano de mezlernejo: oni ekvidis [...] jen homojn el la kamparo [...] jen lernejanon kiel ni, kiu apogite al unu pordo rigardis senvorte [5].

lernigiTEZ

(tr)
1.
PED Igi ion lernata, instrui ion al iu: lernigi alfabeton al infano; la respekton al la maljunuloj oni lernigis al mi tuj de la infaneco; lernigi metion al iu; lernigu al viaj filinoj funebran ploradonZ.
2.
Igi iun lernanta, instrui iun pri io: la sperto lernigas; ili lernigis sian langon paroli malveronZ.

lerniloTEZ

Rimedo por lerni, ekzemple lernolibro, instrua programo komputila ktp: por tio „Stelaro“ bezonas precipe portugallingvajn vortaretojn kaj bazajn lernilojn [6].

bazlernejo, bazgrada lernejo, elementa lernejoTEZ Vikipedio

PED Lernejo por infanoj 6- ĝis 10 aŭ 15-jaraj depende je la landoj, post infanĝardeno, antaŭ mezlernejo: mi vivis harmonie en tiu elementa lernejo kie oni aplikis novajn, modernajn instrumetodojn [7]; ni sendas la adresaron de bazgradaj lernejoj, kiuj - laŭ nia scio - en januaro de 2012 instruas Esperanton [8].

*ellerni

(tr)
Lerni plene kaj akiri la koncernajn sciojn: la montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni [9].

finlerni

(tr)
Plenumi lernadon (eventuale, iam komencitan kaj interrompitan) ĝis la fino: mi militservis en Acoroj kaj tie plu lernetis per mendita libro. Reveninte al la civila vivo, mi finlernis per koresponda kurso [10]; ankaŭ Ĥristo Nikolov, mia kuzo Koljo kaj aliaj kamaradoj komencis lerni esperanton, sed finlernis ĝin nur Ĥristo [11]; homo neniam finlernas.

mallerni

(tr)
1.
Perdi kapablon aŭ scion iam lernitan: sed la objektoj mirakle malaperis en lia korpo, kaj krome, Cirilo subite mallernis la grekan lingvon [12].
2.
Forigi misan, nedezirindan, malutilan scion aŭ kutimiĝon: de fuŝverko vi povus ... imite lerni erarojn, kiujn vi poste devos pene mallerni [13].

mezlernejo, mezgrada lernejoTEZ Vikipedio

PED Lernejo por junuloj 11- aŭ pli, ĝis 18-jaraj depende je la landoj, post bazlernejo: la infanoj antaŭtagmeze vizitas la mezlernejon [14]. SUB:gimnazio, kolegio

memlernantoTEZ Vikipedio

PED Persono lernanta meme, sen helpo de instruisto: la instrumaterialo bone taŭgas ankaŭ por memlernantoj [15]; tiu interna kreopovo de Esperanto ... aktivigas la studo-dinamikon de la okaza memlernanto de la lingvo [16].

memlernintoTEZ

PED Persono akirinta sciojn lernante mem, sen helpo de instruisto; meminstruito: ni sukcesas, parte ĉar aperas nova generacio de memlernintoj per la retkursoj, tre kapabla kaj laborema [17]; la klerularo primokas la predikojn de tiu memlerninto kiu anoncas baldaŭan masakron je la planeda skalo [18].

memlerniloTEZ

Lernilo por memlernantoj: tiel mi unue japanigis el la rusa memlernilon de verkado por kamparanaj korespondantoj [19].

samlernejano

Lernanto aŭ lerninto en sama lernejo kiel alia homo: Kate ne estas populara inter siaj samlernejanoj, ĉar ŝi ĉiam provas altrudi sian volon [20].

tutlerni

(tr)
Lerni ĉiom pri la koncerna lernobjekto, ekde la komenco ĝis la fino: por pliparto da homoj tutlerni lingvon, eĉ Esperanton, estas tre malfacila laboro.

lernoservoTEZ

PED Senpaga aŭ malalte pagata servo de junulo ĉe metiisto aŭ profesiulo por lerni la metion aŭ profesion: restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto Marta.

tradukoj

anglaj

~i: learn; ~ilo: tutorial; mem~into: self-taught person; mem~ilo: teach-yourself book.

belorusaj

~i: вучыцца; ~ejo 2.: школа (перан.); ~ejo: школа, вучэльня, навучальная ўстанова; ~igi 1.: выкладаць (штосьці камусьці); ~igi 2.: вучыць (кагосьці чамусьці); el~i: вывучыць; fin~i: вывучыць; mem~anto: самавучка; mem~into: самавучка; tut~i: вывучыць; ~oservo: стажыроўка, практыка (вучэбная).

bretonaj

~i: deskiñ; ~ejo: skol; ~igi: kelenn; el~i: deskiñ da vat; ~oservo: staj.

bulgaraj

~i: уча; ~ejo: училище.

ĉeĥaj

~i: učit se; ~anto: učedník, žák; ~ejo: škola; ~ejano: školák, žák školy; ~igi: učit (někoho); ~ilo: učební pomůcka; baz~ejo, , : základní škola; el~i: naučit se (něco), vyučit se; fin~i: absolvovat; mal~i: zapomínat naučené; mez~ejo, : střední škola; mem~anto: samouk; mem~into: samouk.

ĉinaj

~i: 学, tr. 學 [xué]; ~ejo: 学校, tr. 學校 [xuéxiào].

francaj

~i: apprendre; ~anto: élève; ~antaĉo: cancre; ~ejo: école; ~ejano: écolier; ~igi: enseigner; baz~ejo, , : école primaire; el~i: s'approprier (un sujet), étudier à fond; mal~i: désappendre; mez~ejo, : école secondaire; mem~into: autodidacte (subst.); mem~ilo: livre d'autoapprentissage; sam~ejano: ancien (de même école), camarade d'école; tut~i: étudier à fond; ~oservo: apprentissage en entreprise, stage d'apprentissage.

germanaj

~i: lernen; ~ejo 2.: Schule; ~ejo: Schule; ~igi 2.: lehren; el~i: durchstudieren, vollständig studieren, auslernen; fin~i: fertig lernen, auslernen; mem~into: Autodidakt; tut~i: ganz durchstudieren, vollständig studieren; ~oservo: Lehre.

grekaj

~i: μαθαίνω; ~ejo: σχολείο; ~igi: διδάσκω.

hispanaj

~i: aprender; ~ejo: escuela; ~igi: enseñar.

hungaraj

~i: tanul; ~ejo: iskola; ~igi 2.: tanít, megtanít; el~i: megtanul; fin~i: végig megtanul; mem~into: autodidakta; tut~i: teljesen megtanul; ~oservo: inaskodás.

indoneziaj

~i: [ajar] belajar; ~aĵo: [ajar] pelajaran; ~ejo: sekolah; ~igi: [ajar] mengajarkan; ~ilo: tutorial; fin~i: tamat belajar; mem~anto: autodidak; mem~into: autodidak.

katalunaj

~i: aprendre.

nederlandaj

~i: leren; ~ejo: school; ~igi 1.: onderwijzen; ~igi 2.: doen leren; mem~into: autodidact; ~oservo: leer.

okcitanaj

~i: aprene.

portugalaj

~i: aprender; ~ejo: escola; ~igi: ensinar, instruir.

rusaj

~i: учиться (чему-л.); ~aĵo: знания (приобретённые учёбой), учебный материал; ~ejo 2.: школа; ~ejo: школа, училище, учебное заведение; ~igi 1.: преподавать (что-л. кому-л.); ~igi 2.: учить (кого-л. чему-л.); ~ilo: учебное пособие; el~i: изучить, выучить; fin~i: доучить; mal~i 1.: разучиться; mal~i 2.: отучаться, отучиться; mem~anto: самоучка; mem~into: самоучка; mem~ilo: самоучитель; tut~i: изучить, выучить; ~oservo: стажировка, практика (учебная).

slovakaj

~i: učiť sa; ~anto: žiak; ~ejo: škola; ~ejano: školák; ~igi: učiť, učiť (niekoho); ~ilo: učebná pomôcka; baz~ejo, , : základná škola; el~i: naučiť sa; fin~i: naučiť sa, skončiť, vychodiť kurz, školu; mal~i: zabúdať naučené; mez~ejo, : stredná škola; mem~anto: samouk; mem~into: samouk; tut~i: naučiť sa.

volapukaj

~i: lernön; ~ejo 2.: jul.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
2. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7a
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto - Ekzercaro, § 20
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
5. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, 1976
6. R. Corsetti: Tra densa mallumo, La Ondo de Esperanto, 2000:4
7. Daniela: Infanoj kun lernaj problemoj, en: Vivprotokoloj, 2009
8. L. Molnár, J. Farkas: Forumo, edukado.net, 2012-02-25
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
10. A. Martins–Tuválkin: Jen forpasis la versama „ĉapelsinjoro“, [2004?]
11. T. Ĥristovski, trad. N. Aleksiev: Mia vivo, 1981
12. S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1999:1 (51)
13. M. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj
14. Irina: De mia persona partopreno nenio dependas, en: Vivprotokoloj, 2009
15. -: Lernu!, [2005]
16. B. Ragnarsson: Esperanta literaturo ‐ ĉu iluzio aŭ miraklo?, Libera folio, 2005-05-19
17. H. Alos i Font: La mondo estas tia, kia oni volas ĝin vidi, La Ondo de Esperanto, 2004:12 (122)
18. [Jacques]: Apokalipsa vizio, [2004]
19. Kurisu Kei: DebutiMonato
20. Tatoeba: Frazo 535469a, [vidita en 2016]

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~antaĉo: Mankas dua fontindiko.
~antaĉo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
el~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mem~anto: Mankas verkindiko en fonto.
tut~i: Mankas dua fontindiko.
tut~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [lern.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.49 2017/05/31 11:10:14 ]