3ard/i JED

ardi

(ntr)
1.
Videble, senflame elradii lumon pro varmego: ardanta forno [1]; li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro [2]; ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj, ne bruligante siajn piedojn [3]? kiam la varmega cindro kuŝis alte kaj ardante, oni bakadis en ĝi la panon [4]; por havi bonan odoron, oni metas [la rozojn] sur ardantan feran tabulon [5]; ardanta fandoforno en la fabriko [6]; la suno prezentiĝis kiel ardanta globo [7]. VD:bruleti, subbruli, inkandeski, flami
2.
Brili per intensa koloro kvazaŭ ĝi ardas: la nuboj ruĝe ardis [8]; la rozo ardis pli bele ol antaŭe [9]; la ardantaj vangoj de mia dolĉa infano [10]; la suproj de la montoj ardis en la ruĝa vespera suno [11].
3.
(figure) Esti varmega: la sablo elspiris ardantan varmegon de malsupre [12]; jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto [13]; la suno ĵetadis sur la arbon siajn plej ardantajn radiojn [14].
4.
(figure) Esti tre pasia, tre fervora, ekstreme viveca: la mallumaj okuloj esprimadis ardantajn pensojn [15]; pro […] arda intereso al romano [16]; la paseo […] tute sinkis en la ardan kisadon [17]; [18]. VD:boli, febri, fervori
angle:
glow 4. be ardent
beloruse:
палаць, палымнець
ĉeĥe:
planout, žhnout
ĉine:
1. 沒有火焰地燃燒 [méiyǒuhuǒyánderánshāo], 没有火焰地燃烧 [méiyǒuhuǒyánderánshāo] 2. 沒有火焰地燃燒 [méiyǒuhuǒyánderánshāo], 没有火焰地燃烧 [méiyǒuhuǒyánderánshāo], 炜 [wěi], 煒 [wěi]
france:
être ardent, être incandescent
germane:
glühen
hebree:
ללהוט
hispane:
arder
hungare:
izzik
japane:
白熱している [はくねつしている], 火のように燃えている [ひのようにもえている]
pole:
płonąć, żarzyć się, goreć, pałać
ruse:
пылать
slovake:
žiariť, planúť
svede:
glöda
ukraine:
палати, палахкотіти, горіти сильним полум’ям, бути розпеченим

arda

1.
Tia, ke ĝi ardas: li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare [19]; la metalo brilis arde en la ruĝaj radioj [20]. VD:inkandeska
2.
(figure) Pasia, fervora; tre viveca: arda ĉevalo, atako, intereso, atento, deziro; ardaj paroloj; homo arda en la diskutado. VD:flama, varmega.
angle:
1. glowing 2. ardent
beloruse:
1. палкі, распалены 2. заўзяты, старанны
ĉeĥe:
horoucí, vroucí, řeřavý, žárný
ĉine:
1. 灼热 [zhuórè], 灼熱 [zhuórè], 炎炎 [yányán], 热切 [rèqiè], 熱切 [rèqiè], 热辣 [rèlà], 熱辣 [rèlà] 2. [xuān]
france:
ardent, chaud (de tempérament), chauffé à blanc, incandescent, passionné, torride
germane:
glühend
hebree:
להוט, נלהב
hispane:
ardiente
hungare:
izzó, parázs (melléknév), parázsló
japane:
白熱の [はくねつの], 熱烈な [ねつれつな]
pole:
1. palący, żarowy, żarliwy, płomienny
ruse:
1. пылающий, раскалённый 2. пылкий, страстный
slovake:
žeravý, rozpálený
svede:
glödande
ukraine:
палахкотливий, розпечений, палкий, жагучий, запальний, завзятий

ardaĵo

Io ardanta: karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro [21].
angle:
ember
beloruse:
жар, нешта, што дае гарачыню
germane:
Glut
hebree:
לַהַט
hispane:
brasa
hungare:
parázs, zsarátnok
japane:
熾火 [おきび], 激情 [げきじょう]
pole:
coś rozżarzonego, zarzewie
svede:
glöd
ukraine:
жар, полум’я

ardo

1.
Arda elradiado: kiu el ni eltenos ĉe la eterna ardego [22]? Moskvo estis redonanta la ardon akumulitan en la asfalto dum la tago [23]. VD:inkandesko;VD:entuziasmo, ekzalteco, fajro, fervoro, flamo, pasio, vervo, varmo, vigleco.
2.
(figure) Pasio, granda fervoro: tro granda ardo de amo [24]; li elverŝis sur lin la ardon de sia kolero [25]; mi vidas tiujn brulantajn okulojn, tiun ardon kaj kvazaŭ animan soifon [26];
angle:
2. ardor
beloruse:
запал, заўзятасьць, стараннасьць
ĉeĥe:
výheň, žeh, žár
ĉine:
2. 灼热 [zhuórè], 灼熱 [zhuórè]
france:
ardeur, incandescence
germane:
Glühen
hebree:
להט, התלהבות
hispane:
ardor
japane:
白熱 [はくねつ], 熱望 [ねつぼう]
pole:
żar, spiekota, ferwor, pasja
ruse:
пыл, жар, накал, рвение
slovake:
vrelosť (pren.), vrúcnosť, žeravosť
ukraine:
запал, жар, жага, завзяття

ardejo

(arkaismo)
Ardanta fajrejo: (figure) la hinda duonkontinento estis konstanta ardejo de ĥolero dum kelkaj jarmiloj [27]. VD:centro, fokuso, kerno.
27. Monato, Vladimir Lemelev: Antikva, sed ankoraŭ malica gasto, 2010
angle:
kiln
beloruse:
вогнішча, агнішча
ĉeĥe:
ohnisko, žároviště
france:
foyer
germane:
Glutnest
japane:
白熱している炉 [はくねつしているろ]
pole:
kuźnica idei, palenisko do żarzenia
slovake:
ohnisko

ardeti

Malforte ardi: iliaj fulgotuŝitaj vizaĝoj ardetis pro la varmo kaj fajrobrilo [28]; (figure) videble en lia ferkirasita brusto ardetis ia fajrero de kompato [29].
angle:
smolder
france:
rougeoyer
germane:
glimmen

ardilo

angle:
kiln
beloruse:
напальная сетка
france:
manchon (de flamme)
germane:
Glühkörper
japane:
ガスマントル
pole:
żarnik, mufa jarzeniowa, siatka Auera
ruse:
печь (тех.)

blankarda

Blanka pro ardo: gas-senŝargaj lampoj anstataŭigas blankardajn lumojn [30]; oni kaptis kaj torturis lin, per […] blankarda (inkandeska) krono, ĝis morto [31].
angle:
ashen
beloruse:
распалены дабяла
ĉeĥe:
žhavý, žhoucí
ĉine:
极亮 [jíliàng], 極亮 [jíliàng]
france:
chauffé à blanc
germane:
weißglühend
hispane:
(ardiendo) al blanco
hungare:
fehéren izzó
japane:
白熱の [はくねつの]
pole:
rozżarzony do białości
ruse:
раскалённый добела
slovake:
žeravý, žiariaci
ukraine:
розпечений (до білого)

karbardaĵo

(arkaismo) PV
Braĝo.
angle:
charcoal
beloruse:
ачаг, жароўня
ĉine:
火炭 [huǒtàn]
france:
braise
germane:
Holzkohle
hungare:
szénparázs
pole:
zarzewie

ruĝarda, arde ruĝa

Ruĝe ardanta: la forno estis tiel forte hejtita, ke ĝi estis arderuĝa [32].
beloruse:
распалены дачырвана
france:
rougeoyant
hispane:
al rojo vivo
pole:
rozgrzany do czerwonego żaru

seksardo

Tempo dum kiu besto serĉas aliseksan beston por pariĝo, precipe ĉe mamuloj: Bjartur staris ekster la grupo kaj vokis al si la hundinon por ke ĝi ne trafu en seksardon [33].
VD:reprodukta sezono
33. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
beloruse:
кнуроўка, цечка, юр, гон
france:
rut
japane:
発情 [はつじょう]
pole:
podniecenie seksualne, ruja
ukraine:
тічка, гін

administraj notoj

~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
karb~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.