*kares/i UV

*karesi

(tr)
1.
Delikate kaj ame tuŝeti: ŝia patro per mola mano karesas ŝiajn longajn harojn [1]; (figure) la suno karesas la teron per somere varmaj kaj tamen printempe mildaj fingroj [2]; (figure) la maro kun sia eterna muĝo karesis la bordon kaj sur la rokoj, dividiĝinte en mil perletojn, refalis, kiel fea vualo [3]; selante ĉevalon, oni ĝin karesas (oni devas flati tiun, de kiu oni postulas ion al li malagrablan) PrV ; (frazaĵo) karesi al iu la barbon (flategi; leki) PrV ; (frazaĵo) karesi kontraŭ la haroj (malflati, malplaĉi) PrV .
2.
(figure) Plezurigi, feliĉigi, dorloti: viaj konsoloj karesas mian animon [4]; brila lumo […] karesas iliajn okulojn Marta ; belkoloraj tapiŝoj […] karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo Marta ; kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas PrV .
1. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
2. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 94:19
angle:
caress ~i al iu la barbon: flatter.
beloruse:
лашчыць, песьціць
bretone:
chourañ (flourañ), flourañ
ĉeĥe:
laskat se (s někým), mazlit se
ĉine:
抚摸 [fǔmō], 摩挲 [mósuō], 抚摩 [fǔmó], 吹拂 [chuīfú], 拂 [fú], 搎 [sūn]
france:
caresser, cajoler, câliner, dorloter, effleurer, enjôler, nourrir (un rêve, un espoir) ~i al iu la barbon: flatter. ~i kontraŭ la haroj: prendre à rebrousse-poil.
germane:
1. liebkosen, herzen, streicheln 2. schmeicheln, gefällig sein
hispane:
acariciar ~i al iu la barbon: halagar. ~i kontraŭ la haroj: acariciar a contrapelo.
hungare:
simogat, cirógat
japane:
愛撫する [あいぶする], やさしくなでる, そっと触れる [そっとふれる], 慰める [なぐさめる], 喜ばせる [よろこばせる], 好意を示す [こういをしめす]
katalune:
acariciar, amanyagar, acaronar ~i al iu la barbon: fer la barbeta, afalagar. ~i kontraŭ la haroj: venir a repèl, actuar a contracor.
nederlande:
1. liefkozen, aaien 2. strelen
pole:
cackać, głaskać, pieścić
rumane:
mângâia, dezmierdare
ruse:
ласкать
slovake:
hladkať sa (s niekým), láskať
ukraine:
пестити, гладити

kareso

Ago karesi: ŝi deziris, ke almenaŭ dum la karesoj li ne agu kun ŝi kiel sinjoro kaj estro [5]; mirtaj arbetaroj kaŝos niajn karesojn, kaj dioj, pli favoraj por la amantoj gardos nian feliĉon [6]; (figure) la sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze […] de karesoj de bonstato Marta ; aĉeti la karesojn de publikulino [7]; ne ekzistas kareso sen intereso PrV ; fari al iu ursan (mallertan, vundan) kareson PrV .
beloruse:
ласка, пяшчота
bretone:
allazig, chouradenn, flouradenn
ĉeĥe:
laskání, mazlení, pohlazení
france:
caresse, cajolerie, câlin (subst.), effleurement
germane:
Streicheln, Liebkosung
hispane:
caricia
hungare:
simogatás, cirógatás
japane:
愛撫 [あいぶ], 慰め [なぐさめ]
katalune:
carícia, manyaga, moixaina
nederlande:
liefkozing, aai
pole:
cacanka, pieszczota
rumane:
dezmierdare
ruse:
ласка
slovake:
maznanie
ukraine:
ласка

karesa

Karesanta: li allogis min per […] karesaj vortoj [8]; mi sentis la karesan tuŝeton de la vento FdO ; li ricevas karesajn rigardojn [9]; karesa kaj submetita voĉtono [10]; Brita […] rigardis lin kun karesa kompato en la okuloj [11]. VD:dolĉa3, milda, tenera
beloruse:
ласкавы, пяшчотны
bretone:
chourus, flourus
ĉeĥe:
laskavý, vlídný
ĉine:
愛撫 [àifǔ]
france:
caressant, cajoleur (adj.), câlin (adj.), enjoleur (adj.)
germane:
zärtlich, sanft
hispane:
cariñoso, acariciador
hungare:
simogató, cirógató
japane:
愛撫するような [あいぶするような], 優しい [やさしい]
katalune:
acariciador, amanyagador
nederlande:
liefkozend, aaiend
pole:
czuły, pieszczotliwy
rumane:
afectuos
ruse:
ласковый, нежный
slovake:
láskavý, vľúdny
ukraine:
ласкавий, пестливий

malkaresi

Malmilde trakti: „lia karesa nomo estas Tomek!“, demandas la hispano: „kaj la malkaresa?“ [12]; oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas PrV .
12. Monato, Werner KLAG: Karesado
beloruse:
груба ставіцца
bretone:
gwallgas
ĉeĥe:
drsně zacházet, nevlídně zacházet
ĉine:
欺負 [qīfu], 虐待 [nu:èdài]
france:
rudoyer, brutaliser, maltraiter, molester
germane:
hart angehen
hispane:
maltratar
hungare:
helybenhagy, eltángál, megruház
japane:
手荒く扱う [てあらくあつかう], 邪険に扱う [じゃけんにあつかう]
katalune:
maltractar, tractar rudament
nederlande:
ruw behandelen
pole:
nękać, brutalizować, maltretować, molestować
rumane:
abuz, hărțuire
ruse:
грубо обращаться, третировать, помыкать
slovake:
drsne zaobchádzať
ukraine:
грубо поводитися (з ким-н.)

administraj notoj