*tuŝ/i UV
*tuŝi
(tr)
- 1.
-
Kontaktiĝi kun:
- a)
- (iu) Senpere alproksimigi la fingrojn aŭ ian parton de la korpo al io aŭ iu: infano, ne tuŝu la spegulon[1]!; liaj lipoj apenaŭ tuŝis la glason (f); du flugiloj tuŝis unu la alian [2]; ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon (= li estas indiferenta) PrV .
- b)
- (io)
Atingi ion, kontaktiĝi kun io:
longa kurteno tuŝanta la plankon;
tondilo ne tuŝis mian kapon, ĉar mi estas konsekrita al Dio
[3];
poste la limo iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro
[4].
trafi.
- 2.
- (figure)
Trakti:
- a)
- Fari malbonajn ŝanĝojn en io: etendu Vian manon kaj ektuŝu ĉion, kion li havas [5]; ne tuŝu miajn sanktoleitojn, kaj al miaj profetoj ne faru malbonon [6]; kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu PrV .
- b)
- Mallonge kaj akcesore pritrakti temon: mi ne prepariĝis paroli antaŭ vi […], sed mi tuŝos nur per nemultaj vortoj tiun demandon [7]; la lingva demando estas daŭre tiom tikla afero, ke oni apenaŭ povas tuŝi ĝin [8].
- 3.
- (figure)
Koncerni:
- a)
- (iu) Forte impresi ies koron, spiriton, animon: ĝi tuŝas lin kiel akvo anseron (neniel) PrV ; kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas PrV ; la respondo malagrable tuŝis la princon [9]; tuŝita de scivolemo, admiro, timo; ĝis larmoj tuŝita de romano BdV ; kortuŝanta rideto [10]; senkulpa kaj tuŝanta voĉo BdV ; tuŝanta (= elvokanta) pentraĵo de bruna, ŝaŭma biera kruĉo BdV ; paroli kun tuŝiteco de l' koro BdV .
- b)
- (io) Koncerni, rilati al: min ne tuŝas la afero mi staras ekstere PrV ; vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj PrV ; leĝo pasintaĵon ne tuŝas (valoras nur por poste sed ne por antaŭe) PrV ; parolado pri diversaj demandoj tuŝantaj la lingvon [11].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 1:11
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:17
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 34:11
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:11
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 16:22
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
8. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 1:11
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:17
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 34:11
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:11
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 16:22
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
8. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
- afrikanse:
- raak
- albane:
- prek
- amhare:
- መንካት
- angle:
- 1.a touch (physically, with a part of the body) 1.b touch (come into contact with) 2.a touch (disturb physically) 2.b touch (deal with in speech or writing) 3.a touch (affect emotionally) 3.b touch (concern, have to do with)
- arabe:
- لمس
- armene:
- դիպչել
- azerbajĝane:
- toxunmaq
- beloruse:
- кранаць, дакранацца, прыкранацца, датыкаць, датыкацца, чапаць
- bengale:
- স্পর্শ
- birme:
- တို့
- bosne:
- dodirnite
- ĉeĥe:
- dotknout se
- ĉine:
- 接触 [jiēchù], 接觸 [jiēchù], 感人 [gǎnrén], 碰触 [pèngchù], 碰觸 [pèngchù], 触 [chù], 觸 [chù], 触动 [chùdòng], 觸動 [chùdòng], 触摸 [chùmō], 觸摸 [chùmō], 触及 [chùjí], 觸及 [chùjí], 感动 [gǎndòng], 感動 [gǎndòng], 摸 [mō]
- dane:
- røre
- estone:
- puudutage
- eŭske:
- ukitu
- filipine:
- kalabitin
- france:
- toucher
- galege:
- tocar
- germane:
- berühren 3.b betreffen
- guĝarate:
- સ્પર્શ
- haitie:
- manyen
- haŭse:
- taba
- hinde:
- स्पर्श
- hispane:
- tocar
- hungare:
- 1.a érint 1.b ér (vmeddig) 2.a hozzányúl 2.b érint (átv.) 3.a meghat 3.b vonatkozik
- igbe:
- metụ
- indonezie:
- menyentuh, menjamah 3.b mengenai, menyangkut, menyinggung
- irlande:
- teagmháil
- islande:
- snerta
- japane:
- 触れる [ふれる]
- jave:
- demek
- jide:
- פאַרבינדן
- jorube:
- ọwọ kan
- kanare:
- ಟಚ್
- kartvele:
- შეეხოთ
- katalune:
- tocar
- kazaĥe:
- жанасу
- kimre:
- cyffwrdd
- kirgize:
- тийүү
- kmere:
- ប៉ះ
- koree:
- 터치
- korsike:
- tuccari
- kose:
- ukuchukumisa
- kroate:
- touch
- kurde:
- pêbûn
- latine:
- tangerent
- latve:
- pieskarieties
- laŭe:
- ແຕະ
- litove:
- paliesti
- makedone:
- допир
- malagase:
- mikasika
- malaje:
- menyentuh
- malajalame:
- ടച്ച്
- malte:
- tmissx
- maorie:
- pa ki
- marate:
- स्पर्श
- monge:
- kov
- mongole:
- барих
- nederlande:
- aanraken
- nepale:
- छुन
- njanĝe:
- kukhudza
- okcidentfrise:
- oanreitsje
- panĝabe:
- ਨੂੰ ਛੂਹ
- paŝtue:
- لمس
- pole:
- dotykać 1.a dotykać 1.b dotykać 2.a ruszać, naruszać 2.b poruszać temat, zagadnienie 3.a poruszać, wzruszać 3.b tyczyć, dotyczyć
- portugale:
- tocar
- ruande:
- gukoraho
- ruse:
- трогать, дотронуться, касаться, прикоснуться
- samoe:
- paʻi
- sinde:
- رابطو
- sinhale:
- ස්පර්ශ
- skotgaele:
- beantuinn
- slovene:
- dotikajte
- somale:
- taabto
- ŝone:
- kubata
- sote:
- ama
- sunde:
- nyabak
- svahile:
- kugusa
- svede:
- röra (vid), beröra
- taĝike:
- ламс
- taje:
- แตะ
- tamile:
- தொட
- tatare:
- кагылу
- telugue:
- టచ్
- tibete:
- རེག་པ་
- ukraine:
- торкайтеся
- urdue:
- چھو
- uzbeke:
- tegish
- vjetname:
- chạm
- zulue:
- uthinte
tuŝo
- Ago tuŝi: kontraŭ la ektuŝon de tiu principo ili volu ĉiam energie batali [12]; homoj, kiuj estis malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo [13]; io sorĉa devis esti en ŝia tuŝo, ĉar la Greko tuj trankviliĝis [14]; [li] tre facile transiris de unu salono en alian […], per unu tuŝo forigante la ŝtonajn platojn en la kolonoj kaj muroj, kie estis kaŝitaj pordoj [15]; kuraĝu nun ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo, — kaj tiu ĉi ŝtalo trapenetros la mezon de via voluptavida brusto [16].
12.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 9:6
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 9:6
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
- angle:
- touch (action)
- beloruse:
- дакрананьне, датыканьне, дотык
- ĉine:
- 接触 [jiēchù], 接觸 [jiēchù], 身体接触 [shēntǐjiēchù], 身體接觸 [shēntǐjiēchù]
- germane:
- Berührung
- indonezie:
- kontak, sentuhan
- japane:
- 接触 [せっしょく], 手ざわり [てざわり], タッチ [たっち], 触診 [しょくしん]
- pole:
- dotyk, dotknięcie
- ukraine:
- дотик, доторкання, контакт, пальпація, туше
tuŝegi
(tr)
-
Forte kaj maldelikate tuŝi;
puŝi1:
malatente li tuŝegis ilin kaj la ŝtonoj plaŭd' plaŭd' falis en la puton
[17];
leviĝu! ŝi ekkriis, tuŝegante lin per la kubuto
[18];
la vento movas la pendigitojn, kiuj tuŝegas unu alian
[19];
li komencis forkuri, tuŝegante la kolonojn, kiuj ŝajnis bari al li la vojon
[20];
li tuŝegis la bovon per la mano por konvinkiĝi, ĉu li vivas ankoraŭ
[21];
tiuj, kiuj en la estonta tempo volos fari al mi surprizojn, ne tuŝegu per sia
propra kolo hakilon aŭ ŝnuron
[22];
iliaj preĝoj tuŝegis unuj aliajn, kiel ŝtonoj senditaj per ĵetilo
[23];
la silenta afliktita esprimo en lia vizaĝo tuŝegis la koron de Bastjano
[24].
kolizii.
17.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
18. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
19. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
24. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Minejo de l' Bildoj
18. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
19. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
24. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Minejo de l' Bildoj
- angle:
- crash into
- beloruse:
- штурхаць, піхаць
- ĉine:
- 撞車 [zhuàngchē], 撞车 [zhuàngchē], 磕 [kē], 冲撞 [chōngzhuàng], 衝撞 [chōngzhuàng], 碰見 [pèngjiàn], 碰见 [pèngjiàn]
- france:
- heurter
- germane:
- anstoßen
- hispane:
- chocar (con algo)
- hungare:
- beleütközik
- indonezie:
- memencet, menekan
- japane:
- ぶつかる, 衝突する [しょうとつする], 突き当たる [つきあたる]
- nederlande:
- stoten
- pole:
- zawadzać o coś, wpadać na coś, kogoś, potrącać coś, kogoś
- ruse:
- толкнуть, столкнуться
- ukraine:
- штовхати, розштовхувати
tuŝeti, flugtuŝi, duontuŝi
(tr)
-
Delikate apenaŭ tuŝi:
la sovaĝa arbara kolombo […] tuŝetadis per siaj flugiloj la
kolharojn de la leonoj
[25];
la anĝeloj tuŝetis ŝiajn piedojn kaj manojn, kaj tiam ŝi malpli sentis la
malvarmon
[26];
subite, ŝajnis al li, ke iu mano tuŝetis de poste lian kapon
[27];
li prenis ŝian manon, kliniĝis kaj delikate kisis ĝin, apenaŭ tuŝetante per
la lipoj
IK
;
flugtuŝi ŝin eĉ nevole
[28].
froteti,
karesi,
kisi,
leki,
preterflugi.
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
28. La virino en la islama mondo - ueci.it
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
28. La virino en la islama mondo - ueci.it
- angle:
- lightly touch, brush (lightly touch)
- beloruse:
- кранаць (зьлёгку)
- ĉine:
- 擦掠 [cālu:è], 抚摸 [fǔmō], 撫摸 [fǔmō]
- france:
- effleurer
- germane:
- streicheln, leicht berühren
- hungare:
- épp hogy érint
- japane:
- かすめる, さっと触れる [さっとふれる]
- pole:
- musnąć
- ruse:
- слегка коснуться, задеть
- ukraine:
- злегка/ледь торкнутися/зачепити
intertuŝi
- Tuŝi unu la alian, ne lasi interspacon, kontakti: oni manĝis kaj trinkis, intertuŝis la glasojn [29]; la eksplodforto de la vulkanoj estas grave pligrandigata, se akvo kaj magmo intertuŝiĝas [30]; oni difinis punkton M5, kie intertuŝiĝis linio inter tera limpunkto kaj la internacia maro [31].
29.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
30. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
31. Monato, Zlatko Tišljar: Mara koŝmaro
30. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
31. Monato, Zlatko Tišljar: Mara koŝmaro
- angle:
- touch each other
- beloruse:
- датыкацца (адно аднаго)
- france:
- se toucher
- germane:
- anstoßen, sich gegenseitig berühren
- indonezie:
- saling menyentuh, bersentuhan
- pole:
- stykać
retuŝi
(tr)
- 1.
- Denove tuŝi: li tial certe ne fermus la libron kaj formetus kaj neniam retuŝus ĝin [32].
- 2.
- Korekti desegnon, gravuron, pentraĵon aŭ fotografan kliŝaĵon: la mano per firma movado, sen la eĉ plej malgranda tremado aperigis sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn Marta .
- 3.
- Korekti, plibonigi ion ajn: okuloj, vangoj, buŝo […] aŭtentikaj, sen bezono de retuŝo (ŝminko) [33].
32.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
33. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
33. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
- angle:
- 1. touch again 2. touch up (art) 3. touch up (correct)
- beloruse:
- 1. кранаць (зноў) 2. рэтушаваць 3. падмалёўваць
- france:
- retoucher
- germane:
- 2. retuschieren 3. verbessern
- hispane:
- 2. retocar
- hungare:
- 2. retusál 3. kijavít, csiszol (átv.)
- indonezie:
- 1. menyentuh kembali 2. memperbaiki (riasan, lukisan, dsb.) 3. memperbaiki
- japane:
- 再び触れる [ふたたびふれる]
- katalune:
- 1. tornar a tocar 2. retocar 3. retocar
- nederlande:
- retoucheren
- pole:
- 1. dotknąć powtórnie 2. retuszować, dokonać retuszu, zrobić retusz 3. retuszować, dokonać retuszu, zrobić retusz
- ruse:
- 2. ретушировать 3. подгонять (напр. одежду по фигуре)
- svede:
- retuschera
- ukraine:
- ретушувати, підмальовувати, підганяти (одяг до фіґури)
* netuŝebla
-
Tia, ke oni ne povas, aŭ ne rajtas, ĝin tuŝi:
la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam
netuŝebla
[34];
ŝtato ne estas eterna kaj netuŝebla konstruaĵo
[35];
la homa korpo kaj vivo estas sankta kaj netuŝebla donaco de Dio
[36].
tabua
34.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
35. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
36. Monato, Anna Skudlarska: Kuraci - konscience aŭ krede?
35. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
36. Monato, Anna Skudlarska: Kuraci - konscience aŭ krede?
- angle:
- untouchable
- beloruse:
- недатыкальны, недакранальны
- ĉine:
- 賤民 [jiànmín], 贱民 [jiànmín], 不可侵犯 [bùkěqīnfàn], 刀枪不入 [dāoqiāngbùrù], 刀槍不入 [dāoqiāngbùrù]
- france:
- intouchable
- germane:
- unantastbar, unberührbar
- indonezie:
- tidak dapat disentuh, tidak dapat dijamah, tak dapat disentuh, tak dapat dijamah, tidak tersentuh, tidak terjamah, tak tersentuh, tak terjamah
- japane:
- 触れることのできない [ふれることのできない], 触れてはならない [ふれてはならない], 不可触の [ふかさわの], 不可侵の [ふかしんの]
- katalune:
- intocable, inviolable
- pole:
- nietykalny, niedotykalny, nienaruszalny
- ukraine:
- недоторканний
* netuŝebleco
-
Neebleco, aŭ malpermeso, tuŝi aŭ ŝanĝi ion aŭ iun:
severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej
grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado
[37];
konfidante al sia ambasadora netuŝebleco, li trinkis, festenis
[38].
tabuo
37.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
38. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
38. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
- angle:
- untouchability
- beloruse:
- недатыкальнасьць, недакранальнасьць
- ĉine:
- 不可废止 [bùkěfèizhǐ], 不可廢止 [bùkěfèizhǐ], 不可撤銷 [bùkěchèxiāo], 不可撤销 [bùkěchèxiāo]
- france:
- intouchabilité
- germane:
- Unantastbarkeit ambasadora ne~ebleco: diplomatische Immunität.
- indonezie:
- ketaktersentuhan
- japane:
- 不可触性 [ふかさわせい], 不可侵性 [ふかしんせい]
- katalune:
- immunitat, inviolabilitat
- pole:
- nietykalność
kortuŝa
- Kiu emocias kompatige, tenere: tuŝtuŝa rakonto; tio estas aparte kortuŝa, ĉar tiuj, kiuj devas defendi siajn proksimulojn, estas iliaj murdintoj [39]; li adiaŭis […] sur la mortolito, postlasante same kortuŝan abrupte nuliĝantan lastan notlinion [40].
39.
Monato, Evgeni Georgiev: La
hejmo: por virinoj la plej malsekura loko
40. Monato, Franz-Georg Rössler: Pura muziko por eonoj
40. Monato, Franz-Georg Rössler: Pura muziko por eonoj
- angle:
- touching (emotionally), moving (emotionally)
- beloruse:
- кранальны, жаласьлівы
- ĉine:
- 动人 [dòngrén], 動人 [dòngrén]
- france:
- émouvant, touchant
- hebree:
- נוℷע ללב
- hungare:
- megindító
- indonezie:
- menyentuh hati
- itale:
- toccante
- japane:
- 感動的な [かんどうてきな], 胸を打つような [むねをうつような]
- katalune:
- commovedor, emocionant
- nederlande:
- aangrijpend, ontroerend, roerend
- perse:
- رقتآمیز، رقتانگیز
- pole:
- czuły, wzruszający, przejmujący, rzewny
- rumane:
- afectuos, emoționant, în mișcare, înfricoșător
- ruse:
- трогательный
kortuŝi
(tr)
- Eksciti ies sentojn; emocii; kompatigi iun: vi kortuŝis min per unu ekrigardo de viaj okuloj [41]; la sinjoro de tiu servisto kortuŝite liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon [42]; certe ŝi povus demandi kaj paroli pli saĝe, sed […] ĉu tiam la filino apogus sin al ŝia ŝultro kaj rigardus ŝin kun tiu preskaŭ kortuŝanta rideto [43]?
41.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 4:9
42. La Nova Testamento, S. Mateo 18:27
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
42. La Nova Testamento, S. Mateo 18:27
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
- angle:
- touch (emotionally), move (emotionally)
- beloruse:
- кранаць, расчульваць
- ĉine:
- 情感 [qínggǎn], 感动 [gǎndòng], 感動 [gǎndòng]
- france:
- attendrir, émouvoir, toucher (émouvoir)
- germane:
- anrühren (jemanden), rühren (jemanden)
- hebree:
- לℷעת \נℷע\ (ללב)
- hispane:
- excitar, emocionar
- hungare:
- meghat, elérzékenyít, megindít (érzelmileg)
- indonezie:
- menyentuh hati
- itale:
- toccare (emotivamente)
- japane:
- 胸を打つ [むねをうつ], 感動させる [かんどうさせる]
- katalune:
- commoure, emocionar
- nederlande:
- aangrijpen, ontroeren, bewegen
- perse:
- متأثر کردن، به رقت آوردن، (احساسات کسی را) برانگیختن
- pole:
- rozczulać, wzruszać
- rumane:
- emoționa, atinge, înduioșa
- ruse:
- умилять, трогать
kortuŝiĝi
(ntr)
- Senti kortuŝan emocion, kompatan, bonvolan senton: li elvenis kaj vidis grandan homamason kaj li kortuŝiĝis pri ili, ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston [44].
44.
La Nova Testamento, S. Marko 6:34
- angle:
- be touched (emotionally), be moved (emotionally)
- beloruse:
- расчульвацца
- france:
- être ému
- indonezie:
- tersentuh (hati)
- katalune:
- commoure's, emocionar-se
- nederlande:
- ontroerd worden, aangegrepen worden
- pole:
- rozczulać się, wzruszać się
- rumane:
- fâțâială, fi mutat
kortuŝo
- Emocio1, sento de kompato, kunsento: miavice nun! ci estis sen kortuŝo, mi estos sen kompato [45]! la vizaĝoj de la patrinoj portis esprimon de sentimentala kortuŝo [46]; larmoj de kortuŝo ekbrilis en liaj okuloj [47]; rapide li reiris […], por ne lasi sin ekregi de kortuŝo, neinda je romano [48].
45.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
46. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
47. Internacia krestomatio, Patro
48. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro IV
46. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
47. Internacia krestomatio, Patro
48. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro IV
- angle:
- empathy
- beloruse:
- хваляваньне (эмацыйнае)
- ĉine:
- 感动 [gǎndòng], 感動 [gǎndòng]
- germane:
- Rührung
- indonezie:
- emosi
- katalune:
- emoció
- pole:
- wzruszenie, przejęcie