1kontinent/o PV
kontinento
- 1.
Granda teramaso, ĉirkaŭita de oceano kaj kiun oni povas trapasi ne transirante maron: en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kuradis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eŭropo (la kontinenta parto de Eŭropo, kontraste al insula Anglujo) [1]; sub la piedoj la sablo fariĝas pli kaj pli malprofunda kaj el sub ĝi komencas eliĝi kalka ŝtonego kvazaŭ kontinento [2]; efektive tio estas kontinento, eĉ lando, en la mezo de la sabla maro [3]; kiam la kanalo estos preta la tuta fenicia kaj egipta ŝiparo ... atingas tiajn riĉajn landojn, kiujn preskaŭ neeble estas atingi tra la kontinento [4].
- 2.
- (evitinde) Mondoparto: ni filoj de la malnova kaj maljuna kontinento (Eŭropo) venis al vi kiel gastoj ... kaj ni esperas ke nia voko ne restos vana sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en ĉiuj anguloj de via lando kaj tra tuta via kontinento (Ameriko) [5]; invadis Eŭropon ja aliance usonanoj kies dolaro, kulturo, vivstilo poste superregis la kontinenton [6].
1.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 1a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington, 1910
6. Monato, Reviviĝas la fantomoj, 1994-05
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington, 1910
6. Monato, Reviviĝas la fantomoj, 1994-05
- beloruse:
- 1. кантынэнт, мацярык 2. частка сьвету
- ĉeĥe:
- kontinent, pevnina, světadíl
- france:
- 1. continent (subst.)
- germane:
- 1. Festland, Kontinent
- japane:
- 大陸 [たいりく]
- nederlande:
- 1. continent, vasteland 2. werelddeel (ontr.)
- perse:
- قاره
- pole:
- kontynent 1. kontynent
- portugale:
- 1. continente
- rumane:
- continent 1. continent
- ruse:
- 1. материк, континент
- slovake:
- pevnina, svetadiel
kontinenta
- Sur kontinento 1: kontinenta klimato, blokado, breto; la kontinentaj vojoj malaperis kaj la ŝipetoj tiel amase rapidis sur la akvo, ke ili similis foliojn en aŭtuno [7].
7.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 12a
- beloruse:
- кантынэнтальны, мацерыковы
- ĉeĥe:
- kontinentální
- france:
- continental
- germane:
- kontinental
- japane:
- 大陸の [たいりくの], 大陸性の [たいりくせいの]
- nederlande:
- continentaal
- perse:
- قارهای
- pole:
- kontynentalny
- rumane:
- continental
- ruse:
- материковый, континентальный
- slovake:
- kontinentálny
prakontinento
Tre antikva kontinento el kiu estiĝis nunaj kontinentoj per drivo: la Tinamedoj devenas el prakontinento Gondvano [8].
- beloruse:
- пракантынэнт
- france:
- supercontinent (géol.)
- germane:
- Superkontinent, Urkontinent
- nederlande:
- supercontinent
- perse:
- اَبَرقاره
- pole:
- superkontynent
- rumane:
- supercontinent
subkontinento
Parto de kontinento pli-malpli izolita inter maroj, montoj aŭ aliaj baroj, iama kontinento: la loĝantaro ne konsistas el nigruloj sed el enmigrintoj el diversaj landoj de orienta Eŭropo, de la arabaj landoj kaj de la hinda subkontinento [9].
9.
S. Zaft:
Du Diaj Monaj Ridetoj, 2007
- beloruse:
- субкантынэнт
- france:
- sous-continent
- germane:
- Subkontinent
- japane:
- 亜大陸 [あたいりく]
- nederlande:
- subkontinent
- perse:
- شبهقاره
- pole:
- subkontynent, podkontynent
- rumane:
- subcontinent